Por samtitola artikolo vidu la paĝon M kun nombro.
Informo
Ĉi tiu artikolo estas la 170000-a artikolo de la Esperanta Vikipedio!

Motorvagonoj M1, MM1 kaj samtipaj veturiloj konsistigas la unuan veturantan materialon de Metroo de Parizo en 1900, kies karoserio estis konstruita el ligno.

Parizo - Bastille - julio 1900
Motorvagono Thomson serio 300, Linio 3, metrostacio République, 18 nov 1904
Motorvagono MM1
Motorvagono MM1 kun du stir-loĝioj en "Muzeo de Urbaj Transportoj"
Veturilo B161 en "Muzeo de Urbaj Transportoj"
Westinghouse 2-a klaso

Unuaj motorvagonoj redakti

Temas pri mallongaj veturiloj (8 m longaj) kun du radaksoj ekipitaj de sistemo ThomsonWestinghouse ne ebliganta veturadon en multoblaj unuoj. Pro tio, vagonaro kun kvar veturiloj el kiuj unu motorvagono okupis nur duonon de la stacioj.

Motorvagonoj kun du loĝioj redakti

Ekzistis motorvagonoj kun du loĝioj destinitaj al embrioj de linioj 2 kaj 6 (hodiaŭaj numeroj) ekfunkciigitaj fine de 1900. Alvenintaj al finstacio, reenireblaj motorvagonoj ŝanĝis la ekstremon kiel tiamaj tramoj.

Thomson-Duobla redakti

En 1901 kaj 1902, la novaj serioj 100 et 200 estas ekipitaj per sistemo Thomson-duobla kiu ebligas funkciigi du motorvagonojn en multobla unuo (trajnoj de ok veturiloj). tiu sistemo havas la maloportunaĵon plene funkcii per alta tensio (600 V) kaj la potenco de motorvagonoj estas apenaŭ sufiĉa. En kazo de incidento, la delokigo de averia vagonaro estas tikla problemo.

Ĉiuj tiuj difektoj estas la kaŭzo de akcidento en stacio Couronnes de la Metroo de Parizo la 10-an de aŭgusto 1903, kiu provokis la morton de 84 homoj pro asfiksio sinsekva al incendio. Dek du veturiloj estas detruitaj.

Fino de motorvagonoj kun radaksoj redakti

Ĉar du motorvagonoj kun boĝioj serioj 301 et 302 estis provtestitaj en 1903, estis decidite transformi ĉiujn motorvagonojn kun radaksoj M1, serioj 100 kaj 200 en motorvagonojn kun boĝioj. Fakte, oni konservas nur la motorojn, ekipaĵojn TH-d (Thomson-duobla) kaj la pordojn. tiu operacio estas finita en 1906. Nur restas kelkaj malgrandaj motorvagonoj kun du loĝioj MM1 dediĉitaj ĝis 1950 al konstru-trajnoj, poste detruitaj.

Veturiloj kun radaksoj redakti

La tuta veturanta materialo enhavis multajn veturilojn kun du radaksoj konstruitaj de 1900 ĝis 1903. Post incendio de metroo en Couronnes, la nombro de veturiloj per trajno estas malgrandigita. Framoj estas transformitaj en platformajn vagonojn por voj-servo dum karoserioj lokiĝas sur novaj motorvagonoj serio 300. Restantaj veturiloj veturas nur sur linioj 2, 5 kaj 6 post 1914. La lastaj estas elservigitaj post 1931.

Historia vagonaro de RATP redakti

La historia vagonaro kun karoserio el ligno konsistas el tri veturiloj kun radaksoj. Unu, restaŭrita fare de AMTUIR[1] en sia stato de 1903, estas la veturilo B161, incendiita en Couronnes. Ĝia framo estis reakirita post jarcento da servo kiel platforma vagono en konstru-trajnoj; ĝia karoserio devenas de motorvagono serio 300, ankaŭ tranformita kiel motorvagono de konstru-trajno. La du ceteraj estas motorvagono M1 kaj unua-klasa veturilo A1 en siaj statoj de 1900, rekonstruitaj fare de RATP por la centjariĝo de la metro-reto. Tiu senmotora vagonaro partoprenas ekspoziciojn.

Bibliografio redakti

  • Jean Robert, Notre métro, éd. Jean Robert, 1983, 512 p.
  • Le Patrimoine de la RATP, éditions Flohic, 1996, 400 p.
  • Gaston Jacobs, Le Métro de Paris : un siècle de matériel roulant, éditions La Vie du Rail, 2001.
  • Jean Tricoire, Un siècle de métro en 14 lignes. De Bienvenüe à Météor, éditions La Vie du Rail.

Referencoj redakti

  1. AMTUIR Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine = "Association du musée des transports urbains, interurbains et ruraux" (Asocio de Muzeo de Transportoj Urbaj, Interurbaj kaj Ruraj)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti