József Major

(Alidirektita el MAJOR József)

MAJOR JózsefJozefo Major (naskiĝis la 2-an de februaro 1904 en Cece, Hungario, mortis la 5-an de aŭgusto 1993 en Velingtono, Nov-Zelando). Li estis hungara esperantisto.

József Major
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1904 (1904-02-02)
en Cece
Morto 5-an de aŭgusto 1993 (1993-08-05) (89-jaraĝa)
en Velingtono
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco HungarioNov-Zelando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis profesoro de lingvoj. Li studis en la Universitato Sorbonne en Parizo. Li lernis Esperanton en Budapeŝto, Laborista Grupo en 1919. De tiam li konstante propagandis, gvidis kursojn, verkis artikolojn. Gajnis unuan premion ĉe Floraj Ludoj. Li estis sekretario de Oomoto Internacia en Parizo. Li vojaĝadis tra Japanujo, faris pli ol cent paroladojn, interesigis japanan gazetaron pri Esperanto.

En 1929 li forlasis Eŭropon. Post okjara loĝado en Parizo li veturis al Japanio, kie li fariĝis redaktoro de Oomoto Internacia dum kvin jaroj kaj gvidis kursojn Esperantajn kaj nacilingvajn. Ekde 1938 li vivis en Nov-Zelando, kies Esperanto-movadon li viglis interalie kiel estrarano de la landa asocio kaj redaktoro (1985 - 1992) de ties organo Novzelanda Esperantisto. Li estis komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj UEA-fakdelegito pri filozofio.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Major el la Enciklopedio de Esperanto.