Muzeo ĉe la Rivero

(Alidirektita el MAS Museum aan de Stroom)


Muzeo ĉe la Rivero (nederlande MAS – Museum aan de Stroom) estas nova muzeo en Antverpeno, kiu malfermiĝis en majo 2011. Ĝi troviĝas en la malnova haveno en kvartalo Eilandje (Insuleto). Ĝi estas 62 metrojn alta kaj do nova orientiĝopunkto en la urbo.

Muzeo ĉe la Rivero
muzeo • heritage cell
Lando Belgio vd
Situo Antverpeno
Adreso Hanzestedenplaats 1
Poŝtkodo 2000
Estiĝo 14-a de majo 2011
Koordinatoj 51° 13′ 44″ N, 4° 24′ 17″ O (mapo)51.22892084.404667Koordinatoj: 51° 13′ 44″ N, 4° 24′ 17″ O (mapo)
Muzeo ĉe la Rivero (Belgio)
Muzeo ĉe la Rivero (Belgio)
DEC
Muzeo ĉe la Rivero
Muzeo ĉe la Rivero
Situo de Muzeo ĉe la Rivero
Map
Muzeo ĉe la Rivero
Retpaĝo https://mas.be/
vdr
Vido al Antverpeno de sur MAS dum la antaŭmalfermo je la 8a de majo 2011.

Estiĝo redakti

En 1998 la estraro de Antverpeno decidis konstrui novan muzeon pri la urbo, la haveno kaj la navigado sur Hanzastedenplaats (placo de la hansaj urboj). Tie oni intencis montri la kolektojn de la Folkloromuzeo kaj de la Ŝtata Muzeo pri Mara Navigado. Sur la oka etaĝo oni planis montri la ampleksan kolekton Janssen pri antaŭkolumba arto. Unuafoje aŭdiĝas la nomo MAS.

En 1999 oni lanĉis arkitekturan konkurson. El 55 projektoj oni elektis 5 laŭreatojn. Gajnis la staplo de Neutelings-Riedijk-arkitektaro. En 2000 la loĝantaro koniĝis kun la projekto pere de movebla enkontenera ekspozicio kaj la disdono de aldona informgazeto. La urbestraro komisiis la konstruadon al AG Vespa. La surfaco de la muzeo estas 1.350 m2 en areo de 14.500 m2.

En septembo 2006 oni masonis la unuan ŝtonon.

En 2007 oni decidis ankoraŭ aldoni la kolekton de la Etnografia Muzeo Antverpeno kaj la oficejon pri Naciaj Heredaĵoj. La ekstera parto de la Nacia Muzeo pri Navigado kun veraj ŝipoj kaj la heredaĵoj rilate al la haveno, kiuj nun troviĝas en la mara parko, ne transloĝiĝos al MAS.

En la 14a de majo 2010 finiĝis la muzeoplaco, laŭ koncepto de Luc Tuymans kaj projekto de Jan van Haute. La muzeo mem enireblas de la 14a de majo 2011.

Hanzehuis redakti

Kie nun troviĝas MAS, antaŭe estis Hanzehuis (hansa domo) aŭ Oosterhuis (orienta domo), kiu havis duoblan grandecon de MAS.

Ĝi konstruiĝis en 1564 kaj estis grava simbolo pri la ekonomia bonfarto de Antverpeno en la 16a jarcento. Ĝi finiĝis en kvar jaroj sub gvido de Cornelis Floris de Vriendt, kiu – kelkajn jarojn pli frue - jam projektis la urbodomon de Antverpeno. Ĝi ankaŭ ekhavis la saman stilon kiel la urbodomo. Ĝi imponis, ĉar kvinetaĝa sur areo de 80 je 62 metroj. La germanaj komercistoj uzis la gigantan kelon kaj la teretaĝon kiel magazenon, dum la etaĝoj servis kiel kontoroj kaj loĝejoj. Pro la Bildodetruo en 1566 kaj la postaj kvereloj ĝi ne longe servis. Precipe post la konkero de Antverpeno per la hispana vicreĝo en 1585 multaj germanaj komercistoj forlasis Antverpenon. La hansa domo ne plu funkciis kiel komercejo kaj fariĝis sinsekve militista kazerno, militista hospitalo kaj eĉ protestanta preĝejo.

En 1794 Napoleono tie lokigis siajn soldatojn. Li fosigis la cirkaŭajn Willemdok kaj Bonapartedok (Vilhelmodokon kaj Bonapartodokon). En 1880 la urbo fariĝis proprietulo kaj alikonstruigis la domon al grenmagazeno. Ankaŭ tiu funkcio ne longe daŭris. En 1893 ĝi forbrulis. La damaĝoj estis tiom grandaj ke necesis malkonstrui ĝin. Oni rekonstruis alian grenmagazenon kun la nomo Tyteca. Sed tiun oni nun malkonstruis por establi MAS.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti