MO S-4 "U Šedé vily"
MO S-4 "U Šedé vily" estas unuetaĝa, kvarkloŝa infanteria fuorto, konstruita en la III-a grado de rezistkapablo. La objekto estas konsisto de ĉeĥoslovakaj limregionaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–1938, konstrua sektoro Moravia Ostrava, subsektoro Bohumín. Ĝi troviĝas en urba parto Starý Bohumín de urbo Bohumín en distrikto Karviná. Geografie ĝi troviĝas en Ostrava baseno en Moraviasilezia regiono.
MO S-4 "U Šedé vily" | |
infanteria fuorto | |
MO S-4 "U Šedé vily"
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Situo | MO S-4 "U Šedé vily" |
- koordinatoj | 49° 54′ 42″ N 18° 20′ 43″ O / 49.91167 °N, 18.34528 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Bohumín |
Nombro de etaĝoj | 1 |
Nombro de kloŝoj | 4 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Historio
redaktiLa betonado okazis en periodo de la 15-a ĝis la 23-a de junio 1936 kaj ĝi estis farata de firmao Karel Skorkovský, Prago XII. La infanteriaj fuortoj en la subsektoro Bohumín estas plej multe similaj al franca Maginot-linio, ĉar francaj inĝenieroj helpis kun ilia projektado. La fuorto troviĝas ĉe nuntempa ĉeĥa-pola ŝtatlimo.
Armilaro
redakti- 2x 4cm kanono modelo 36
- 3x peza maŝinpafilo mod. 37 soloo
- 1x peza maŝinpafilo mod. 37 ĝemelo
- 6x malpeza maŝinpafilo mod. 26
Pluaj informoj
redaktiProksime troviĝas ankaŭ ermitejo Pustyňa, limpasejo Starý Bohumín kaj maldekstre de MO S-4 la infanteria fuorto MO S-5 "Na Trati".
Pluaj fotoj
redakti-
MO S-4 vintre
-
Tramo veturanta proksime de MO S-4 sur tramtransporto en Bohumín
-
Kontraŭtankaj obstakloj, kiuj estas malantaŭ virinoj, apartenas verŝajne al MO S-4 (fotita en 1939)
Sekvanta objekto: | Sektoro Moravia Ostrava | Antaŭa objekto: |
---|---|---|
MO S-5 | MO S-4 "U Šedé vily" | MO S-3 |