La MS 61 (Materialo Suburba) estas materialo mendita de RATP en 1963, kun la celo priservi la nunan RER de Francilio A, kiu estis tiam en fazo de moderniziĝo.

MS 61
rolling stock class

Renovigita MS 61 en Boissy-Saint-Léger

Renovigita MS 61 en Boissy-Saint-Léger
Nomo kaj tipo
Alia nomo M 15001 - 15254 +
AB 18001 - 18128
Servado
Fervoja operatoro RATP
Linioj
Servadojaroj 1967 - 1980
Nombro de servantaj trajnoj 0 (la 16-an de aprilo 2016)
Produktado
Produktisto Brissonneau et Lotz, ANF, CIMT, TCO, MTE
Nombro de konstruitaj trajnoj 127 vagonaroj
Trajtoj
Longeco 73,220 m
Larĝeco ?
Alteco ?
Pordoj 4 ambaŭflanke
Maksimuma rapido 100 km/h
Pezo 148 t
Kapacito 629
Elirpovumo 1600 kW
Kurenta sistemo 1.5 kV KK
vdr

Konstruita de pluraj konstruistoj, interalie Brissonneau et Lotz, ANF kaj compagnie industrielle de matériel de transport (CIMT), la unuaj vagonaroj MS 61 estis liveritaj al RATP en februaro 1967 sur "Linio de Sceaux" (poste fariĝinta suda parto de RER de Francilio B), la unua vagonaro plenuminte sia unuan komercan veturadon la 29-an de junio 1967. La 14-an de decembro 1969, sekve al la enservigo de stacidomo Nation kiu fariĝis la nova finstacio de la malnova "linio de Vincennes" (poste fariĝinta orienta parto de RER de Francilio A), la MS 61 anstataŭis la suburban trajnon trakciitan de vaporlokomotivo 141 TB[1].

Nuntempe, la MS 61 plenumas, sub supertraka kontakta lineo kun tensio de 1 500 voltoj, marŝrutojn Saint-Germain-en-LayeBoissy-Saint-Léger, Marne-la-Vallée - ChessyRueil-Malmaison kaj La DéfenseTorcy (rompo de interkonekto dum pintaj horoj por la du laste menciitaj marŝrutoj).

Bildaro redakti

Videoj redakti

Referencoj redakti

  1. Les 100 plus belles locomotives, hors série La Vie du Rail, aprilo 1996.

Vidu ankaŭ redakti