Pulvora teo

verda teo pulvorigita
(Alidirektita el Maĉĉa)

Matcha (japane: 抹茶 IFA:[mat.tɕa], laŭvorte: "muelita teo", esperantigebla al maĉao?) aŭ malpli precize pulvora teo[1] estas verda teo pulvorigita, kiun oni uzas dum japana teceremonio (ĉanojo). Ĝi havas verdegan koloron kaj iom amaran guston. Ĝi enhavas multe da flavonoidoj, karotenon kaj la vitaminojn A, B, C kaj E.

Teo Matcha kaj dolĉaĵo

Oni kutime ombrigas la tefoliojn destinitajn al pulvora teo dum 4 semajnoj antaŭ la rikolto. Tiel la folioj estas ege malhelverdaj kaj riĉaj je aminoacidoj. Post la rikolto oni vaporigas kaj sekigas la foliojn, kaj fine muelas ilin en ŝtonmueliloj ĝis estiĝas maldikega pulvoro. Por produkti 30 gramojn da matcha-pulvoro la tradicia granitŝtonmuelilo bezonas ĉirkaŭ unu horon.

Gravas, ankoraŭ pli ol ĉe kutima verda foliteo, ke oni konsumu maĉĉa-n kiel eble plej rapide. Kutime oni konservas la skatoleton post malfermo en fridujo por ke la freŝeco restu dum kelkaj semajnoj.

Oni produktas pulvoran teon nur en Japanio. Famaj kreskigaj regionoj estas urboj Niŝio kaj Uĵi en gubernio Kioto. Teo matcha estas konsiderata nobela teo kaj tial relative multekosta.

Preparado redakti

1 aŭ 2 gramoj da pulvoro estas kribritaj kaj metitaj en maĉĉa-bovlon. Oni aldonas 60 ĝis 100 ml da varma akvo kaj ŝaŭmigas la teon per bambua ŝaŭmigilo, nomata ĉa-sen.

Dum la tradicia japana teceremonio la akvo devas esti mola kaj 60 gradojn varma. Iuj konsideras tiun teon ju pli bona des pli la ŝaŭmo estas alta kaj malmola.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Vortaro Japana-Esperanta