Majo no takkyūbin

(Alidirektita el Maĝo no takkjubin)

Majo no takkyūbin‎ (japane: 魔女の宅急便, [maĵono takjubin], laŭvorte: "Eksprespoŝto per sorĉistino") estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1989.

"Eksprespoŝto per Sorĉistino"
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 魔女の宅急便
[Majo no takkyūbin]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 29 jul. 1989, 23 maj. 1998, 31 mar. 2004, 1989, 29 jul. 1989
Daŭro 102 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Jūrō Sugimura
Reĝisoro(j) Miyazaki Hayao
Produktisto(j) Miyazaki Hayao • Tōru Hara
Scenaro Miyazaki Hayao
Muziko de Joe Hisaishi
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

La reĝisoro estis Hayao Miyazaki. La muzikon por tiu filmo komponis Joe Hisaishi.

Intrigo redakti

La 13-jaraĝa junulino Kiki estas posteulo de sorĉistinoj kiel sia patrino, kaj devas nun foriri de siaj gepatroj kaj vivi sole dum unu jaro en fremda urbo por iĝi vera sorĉistino. La filmo rakontas la adventurojn de Kiki, kiam ŝi fariĝas memstara.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Kiki (jap. キキ [kiki])
La 13-jaraĝa knabino Kiki estas la protagonisto de tiu filmo. Ŝia sorĉa talento estas de flugi sur balailo, kaj nun ŝi devas lerni memstarecon kaj memfidon.
  • Jiji (jap. ジジ [ĵiĵi])
La nigra virkato de Kiki, kun kiu Kiki povas komuniki.
  • Ursula (jap. ウルスラ [urusura])
Pentristino, kun kiu Kiki amikiĝas. Estas kiel malplijuna fratino por Kiki.
  • Tombo (jap. トンボ [tombo])
Junulo kies revo estas de flugi kiel birdo.
  • Osono (jap. オソノ [osono])
Ĝentila bakistino en kies domo Kiki trovas novan hejmon.
  • Altaĝulino (jap. 老婦人 [rofuĵin])
Ĝentila klientino de Kiki, kiu vivas kun alia altaĝa virino en granda domo.
  • Patrino de Kiki (jap. キキの母 [kiki no haha])
Sorĉistino specialita por fari kuracilajn pociojn. Ŝi kaj ŝia edzo malkvietas pri Kiki kiel normalaj gepatroj.

Filmo redakti

La filmo "Majo no takkyūbin" aperis en la japanaj kinejoj en 1989, en la jarfino de 1989 ĝi aperis ankaŭ en LD kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. En 1998 tiu filmo aperis ankaŭ en Usonaj kinejoj sinkronigitaj de la Studioj de "Disney" kaj poste aperis en DVD. La filmo estis la unua de Studio Ghibli aperinta sub la "Ghibli" kaj "Disney" kontrakto. Poste la filmo estis voĉtradukita en multajn lingvojn.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Kiki's Delivery Service (la) livera servo de Kiki
ĉeĥa Doručovací služba slečny Kiki (la) livera servo de fraŭlino Kiki
finna Kikin lähettipalvelu (la) kuriera servo de Kiki
franca Kiki la petite sorcière Kiki, la malgranda sorĉistino
germana Kikis kleiner Lieferservice (la) malgranda livera servo de Kiki
hispana (hispanujo) Nicky, la aprendiz de bruja Nicky [=Kiki], la sorĉista trajnatino
hispana (ameriko) Kiki, entregas a domicilio Kiki, liveroj al loĝejo
itala Kiki consegne a domicilio Kiki liveras al loĝejo
japana 魔女の宅急便, Majo no takkyūbin eksprespoŝto per sorĉistino
kroata Kikin servis za dostavljanje (la) kuriera servo de Kiki
korea 마녀 배달부 키키, Manyeo baedalbu Kiki Kiki, sorĉa liverstino
normĉina 魔女宅急便, Mónǚ zháijíbiàn sorĉistina eksprespoŝto
sveda Häxans budfirma (la) ordon-firmao de la sorĉistino
taja แม่มดน้อยกิกิ mea mot noi ki ki la eta sorĉistino Kiki

Libroj redakti

En 1989 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Majo no takkyūbin eldonita de Tokuma Shoten.