Machair estas gaela vorto. En Esperanto oni povus diri maĥiro.

maĥiro en Berneray (foraj Hebridoj)

Maĥiro estas tre fekunda, grunda mikstipo kiu situas proksime al la marbordo. Ĝi troviĝas en Skotlando kaj Irlando.

Grava komponentoj de la grundtipo estas alta procentaĵo de konka sedimentaĵo kaj ia procentaĵo de organika substanco, ofte torfo. La baza efekto de la konkodevenaj sabloj kaj la acida efekto de la torfo neŭtraliĝis reciproke. La rezulto estas fekunda grundo. Grava parto de la skota maĥiro troviĝas sur la foraj Hebridoj kaj estis tie la bazo de agro- kaj paŝteja landoj. Tiu grundtipo estis dum jarcentoj la bazo por la nutrado de la loĝantoj

Eksteraj ligiloj redakti