Maĥo

proporcio inter rapido de iu objekto kaj la rapido de sono

La maĥ-nombro (nomumita laŭ Ernst Mach), aŭ mallonge maĥo, estas fizika unuo de la rapideco.

La sendimensia nombro Ma montras la rilaton de la rapideco v de unu korpo al sonrapido cS en la medio. Tio validas

.

En tera atmosfero, ĉe marnivelo, 1 Ma proksimume egalas al 0,34 km/s aŭ 1 230/1 240 km/h (dependas de temperaturo kaj humideco).

Ĉe Ma = 1 (1 maĥo) estas trabatita la t.n. sonmuro.

Oni kategorias la altflugojn jene:

subsona M < 1
sona M = 1
supersona M > 1
transsona 0.8 < M < 1.3
hipersona M > 5

Bildgalerio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti