Małgorzata Braunek

Małgorzata BRAUNEK (naskiĝis la 30-an de januaro 1947 en Szamotuły, mortis la 23-an de junio 2014 en Varsovio) – pola filma kaj teatra aktorino, instruistino de zeno.

Małgorzata Braunek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1947 (1947-01-30)
en Szamotuły
Morto 23-an de junio 2014 (2014-06-23) (67-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kancero
Tombo Evangelia-aŭgsburga tombejo en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio
Familio
Edz(in)o Andrzej Żuławski
Infano Xawery Żuławski
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • homrajta aktivulo
vdr

Biografio redakti

Małgorzata Braunek estis filino de oficiro de kavalerio kaj rotestro de Pola Soldataro Władysław Braunek (1900−1963) kaj de lia edzino Ruta Anna Beni (1911−2000). Ŝi edukiĝis en luterana tradicio, kun kiu estis ligita ŝia patrino, la patro estis katoliko.

Abiturientino de la 18-a Ĝeneralkleriga Liceo en Varsovio (1966), ĝis 1969 studis en Ŝtata Supera Teatra Lernejo en Varsovio ĉe la aktora fakultato, kiun ne finis pro komenco de filma kariero. En 1970 oni ŝin distingis kiel Stelulinon de la Filma Sezono. Ŝi rolis en pli ol 20 filmoj, en tio en La potopo. En la jaroj 1971−1974 ludis sur scenejo de Nacia Teatro en Varsovio. En la 80-aj jaroj rezignis pri aktoreco por reveni al ĝi ĉ. 2001.

Ŝi estis trifoje edziniĝanta: kun aktoro, reĝisoro kaj verkisto-budhano. La patrino de reĝisoro Xawery Żuławski kaj de aktorino Orina Krajewska.

Małgorzata Braunek estis budhanino, abato de Budhana Asocio Kanzeon. La 25-an de januaro 2011 ricevis la titolon rōshi de Dennis Genpo Merzel. Ŝi apogis movadon favore al homaj rajtoj en Ĉina Popola Respubliko, estis vegetaranino kaj agis por bestaj rajtoj.

Kune kun Maja Ostaszewska kaj Ksawery Jasieński en 2007 surbendigis budhanajn fabelojn kolektitaj de Rafe Martin en la kolekto Głodna tygrysica (Malsata tigrino; Eldonejo Elay, 2006). La adaptaĵo estas senpage prenebla interalie de la paĝo de Pomarańczowa Księgarnia (Oranĝa Librovendejo).

Aprile 2014 etis distingita per ora medalo Merita al Kulturo Gloria Artis kaj de Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj en artisma kaj socia laboro kaj pro kontribuo al demokratiaj ŝanĝoj en Pollando.

Kaŭzo de ŝia morto estis kancero. Ŝi rezignis kuraci sin en germana malsanulejo kaj kolektitan monon transdonis al bonfaraj celoj. Inter la tagoj 23−30 de junio okazis budhanaj enterigaj ceremonioj. La 5-an de julio 2014 ŝi ripozis en la tombo de sia patrino.

Voĉoaktorado redakti

Literaturo redakti

  • Artur Cieślar, Listy do Małgosi. Jabłoń kwitnie zawsze, Wydawnictw Zwierciadło (Eldonejo Spegulo), Varsovio 2015, p. 226

Eksteraj ligiloj redakti