Maŝa reto estas reta tipologio en kiu ĉiu nodo resendas datumojn por la reto. Ĉiuj maŝaj nodoj kunlaboras en la dissendado de datumoj en la reto.

Reprezento de maŝa reto.

Maŝaj retoj povas resendi mesaĝojn uzante la teknikojn inundavojplanada. Vojplanade, la mesaĝo estas distribuata laŭ vojo "saltante" de nodo al nodo ĝis la fina adreso. Por certigi la disponebleco de ĉiuj ĝiaj vojoj, la reto devas permesi daŭrajn konektojn kaj devas reagordi sin mem ĉirkaŭ difektitaj vojoj, uzante memresanigajn algoritmojn kiel Shortest Path Bridging. Memresanigo permesas vojplanan reton funkcii eĉ kiam nodo rompiĝas aŭ kiam la konekto iĝas nefidinda. Kiel rezulto, la reto estas ĝenerale tre fidinda, ĉar ofte estas pli ol unu vojo inter fonto kaj fina adreso en la reto. Kvankam pli uzata en sendrataj okazaĵoj, ĉi tiu koncepto ankaŭ povas esti aplikata al drataj retoj.

Maŝa reto kiuj nodoj estas ĉiuj konektataj inter ili estas plene konektata reto. Plene konektataj drataj retoj avantaĝas pro siaj sekureco kaj fidindeco: problemoj en drato nur influas la du nodojn ataŝitaj al ĝi. Tamen, en tiaj retoj, la nombro de dratoj, kaj do la kosto, grandiĝas rapide kiam oni grandigas la nombron de nodoj.

Eksteraj ligiloj redakti