2 076

Maŝakalioj estas indiana etno, kiu vivas en tri nenajbaraj komunumoj en la Valo de la Rivero Mukurio, sud-orienta parto de Brazilo en la sub-ŝtato Minas-Ĝerajso. La tri maŝakaliaj komunumoj elfaras proksimume 1.400 loĝantojn, kiuj persiste konservas siajn tradiciajn kutimojn kaj sian lingvon, la maŝakalian.

Maŝakalio
Indiĝenaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
maŝakalia lingvo • Maxakalían
vdr
Maŝakalia vilaĝo

Historio de la maŝakalia popolo redakti

Ĝis la deknaŭa jarcento la Maŝakaliaj indianoj kaj aliaj parencoj (Pataŝooj, Botokudoj, Purioj kaj Kamakanoj) loĝadis en aroj tra grandaj regionoj de la atlantika arbaro, kiujn enhavas nuntempe la sub-ŝtatoj Minas-Ĝerajso kaj Bahio. La densan arbaron la maŝakaliaj popoloj travojaĝis piede aŭ per kanuo sur la pluraj riveroj de la regiono. Ili kolektis fruktojn, fiŝkaptis kaj ĉasis birdojn kaj mamulojn. En la arbaro ili loĝis en provizoraj kabanoj kaj kiam manĝaĵo mankis ili lasis siajn loĝejojn kaj serĉis alian novan. La kontakto kun la novaj brazilanoj/eŭropanoj estis mizero al maŝakalioj, do la "blanka homo" senarbarigis la arbaron kaj volis kristianigi la indianojn. Obstine kelkaj grupoj refuzis la intervenon kaj fugis al aliaj arbarojn aŭ batalis vane. Indiĝenaj viroj estis mortigitaj kaj virinojn kaj infanojn oni konduktis al vilaĝoj. Tie virinoj estis seksperfortigitaj kaj infanoj adoptitaj. Sekve post la koloniigo de tiuj regionoj la plejparto de la arbaraj popoloj estis aŭ mortigitaj de la konkeristoj aŭ asimiliĝis al ili. Eta maŝakalia aro restis en teritorieto ĉirkaŭata de neindianaj vilaĝoj, sed ekde la komenco de la dudeka jarcento farmistoj senarbarigis la lastan teritorion de la maŝakalioj por bredi tie brutarojn. Sen grandaj arbaroj, la maŝakalioj ne povis plu ĉasi kaj ekdependis de la brazila ŝtato por supervivi. Tiu situacio streĉiĝis la rilato inter maŝakalioj kaj farmistoj. Pro la manko de ĉaso la indiĝenoj ofte ĉasis la farmistajn brutarojn, kio ekigis plurajn mortojn el ambaŭ flankoj. Post la 60aj jaroj la maŝakalia popolo pli kreskis kaj ekde 2003, post malpaciĝo inter rivalaj grupoj parto de la maŝakalia popolo iris al aliaj du novaj teritorioj.

La maŝakaliaj komunumoj redakti

La maŝakaliaj komunumoj vivas nune en tri nenajbaraj teritorioj:

  • Konãg Mai (Bona Akvo)/Pananî (Eta Herbejo) - 5.305 Ha.

Inter la urbetoj de Santa Helena de Minas kaj Umburaninha (municipo Bertópolis). Tiu teritorio enhavas du regionojn, la regionon de Konãg Mai (Bona Akvo)kaj la regionon de Pananî (Eta Herbejo). Tie vivas proksimume 1200 indiĝenoj.

  • Apne Yîxux (Verda Komunumo) - 522,72 Ha.

La teritorio de Apne Yîxux lokas en la municipo Ladainha kaj tie vivas 200 indianoj.

  • Îmmoknãg (Akvofaleto) - 606,19 Ha.

Tiu teritorio lokas en la municipo Teófilo Otoni kaj en ĝi vivas 65 indianoj.

Referencoj redakti

  • RUBINGER, Marcos Magalhães. O desaparecimento das tribos indígenas em Minas Gerais e a sobrevivência dos índios Maxakalí. RMP, 14: 233-261.
  • __________________________. Maxakali, o povo que sobreviveu: estudo de fricção interétnica em Minas Gerais. In: RUBINGER, Marcos Magalhães; AMORIM, Maria Stella de; ALMEIDA MARCATO, Sonia de. Belo Horizonte: Interlivros, 1980
  • __________________________; AMORIM, Maria S. de; ALMEIDA MARCATO,

Sônia de Almeida. Índios Maxakali: Resistência ou Morte. Belo Horizonte: Interlivros, 1980, 200 p.

  • TUGNY, Rosângela Pereira de. A misteriosa ciência dos Maxakali. In: Beto Ricardo & Fany Ricardo. (Org.). Povos indígenas no Brasil. 1 ed. São Paulo: Instituto Sócio Ambiental, 2006, v. 10, p. 757-760.
  • ___________________________. (Org.). Yãmĩyxop xũnĩm yõg kutex xi ãgtŭ xi hemex yõg kutex: cantos e histórias do morcego-espírito e do hemex. Livro 1 com DVD de áudio. Rio de Janeiro: Editora Azougue, 2009
  • ___________________________. (Org.). Mõgmõka yõg kutex xi ãgtŭ: cantos e histórias do gavião-espírito. Livro 2 com DVD de áudio. Rio de Janeiro: Editora Azougue, 2009

Eksteraj ligiloj redakti