Maŭrico De Sassi

svisa esperantisto

Maŭrico De Sassi estis svisa esperantisto. Li naskiĝis la 28-an de marto 1909 kaj mortis la 11-an de januaro 1997 en Zuriko. Li estis dumviva membro de UEA kaj iama delegito pri socia literaturo. De Sassi aktivis ankaŭ en la komunista kaj naturamika movadoj, kaj prezidis la komisionon Esperanto Lernejen.

Maŭrico De Sassi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1909 (1909-03-28)
Morto 11-an de januaro 1997 (1997-01-11) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Maŭrico De Sassi lernis Esperanton kune kun sia edzino Helen De Sassi-Reber en la 30-aj jaroj. Ambaŭ aktivis en la tiama komunisma movado kaj kunlaboris kun la konata zurika libristo Theo Pinkus, kiu estis la edzo de lia fratino Amalie De Sassi. La aktiviĝo por la socialismaj ideoj fontis el la fono de infano de enmigrintoj el Tiĉino, kiu mem spertis la duran sorton de laboristaj familioj de tiu epoko. Maŭrico De Sassi estis dum multaj jaroj ankaŭ la svisa peranto de SAT.

Li estis ankaŭ fervora aktivisto de la zurika Esperanto-movado kaj dum multaj jaroj aktivis en la estraro de Esperanto-Societo Zuriko, kies honora membro li estis.