Oni nomas maŭzoleo grandan funebran konstruaĵon. La nomo venas el Maŭzoleo ĉe Halikarnaso, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, konstruita honore al reĝo Maŭzolo.

Maŭzoleo en Tombejo Rekoleta

Laŭ Francisko Azorín maŭzoleo estas Tombo de Maŭzolo, reĝo de Kario (350j a. K.) starigita en Halikarnaso de lia edzino Artemisa, k. verkita de la arkitektoj Pitio k. Satiro, k. la skulptisto Skopaso. Luksa, monumenta tombo.[1] Li indikas etimologion el Maŭzolo, prorpa greka nomo, kaj de tie la latina mausoleum.[2]

La plej famaj maŭzoleoj en la mondo estas Taĝ-Mahalo en Barato kaj la Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo de Mosko.


Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 135.
  2. Azorín, samloke.