Multaj Voĉoj Unu Mondo, ankaŭ konata kiel la MacBride raporto, estis publikaĵo de UNESKO verkita de la Internacia komisiono por la studo de komunikado-problemoj estis la unua dokumento produktita (en 1977) de internacia institucio pri malegaleco de la kulturaj kaj informadaj interŝanĝoj, akceptita dum ĝia Ĝenerala Konferenco en 1980[1]. Ĝia celo estis analizi komunikadajn problemojn en modernaj socioj, precipe rilate al la amasmediaj komunikiloj kaj novaĵoj, sed ankaŭ prikonsideri la aperon de novaj teknologioj kaj sugesti Novan Mondan Informon kaj Komunikadan Ordon por malgrandigi ĉi tiujn problemojn por akceli pacon kaj homan evoluadon.

MacBride raporto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Inter la problemoj kiujn la raporto identigis estis koncentriĝo kaj komercigo de la amasmediaj komunikiloj, neegala aliro al informado kaj komunikado. La komisiono petis demokratiigon de komunikado kaj plifortigon de naciaj amaskomunikiloj por eviti interalie dependecon de eksteraj fontoj. Sekve, interreto-bazitaj teknologioj konsideritaj en la laboro de la komisiono, servis kiel rimedo por antaŭenigi la viziojn de MacBride.

Dum la raporto havis fortan internacian subtenon, ĝi estis kondamnita de Usono kaj Britio kiuj konsideris ĝin kiel atako sur la libereco de la gazetaro. La protesto de ambaŭ landoj retiris de UNESKO en 1984 kaj 1985 respektive (kaj pli poste realiĝis en 2003 kaj 1997 respektive).

Lingva malegaleco redakti

La MacBride raporto nur marĝene aludis al lingva malegaleco[2] : "la komisiono por la studo de komunikadproblemoj konstatis ke la disvastigo de facila kaj universala lingvo, komprenebla kaj alirebla por ĉiuj povus ebligi transcendi la lingvajn barojn en la komunikado inter diversaj popoloj".[3] La ideo de nova rilato inter la Tria kaj Unua Mondoj ne efektiviĝis laŭ la maniero antaŭvidata de MacBride, nek oni donis al la lingva demando la atenton, kiun ĝi meritis[4].

Kie estas la "egaleco en digno kaj rajtoj" kiam la utiligata lingvo estas en grava kontraŭdiro kun Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1 kaj estas esprimo de privilegio kaj de dominado? Aspektas ke oni persiste volis eviti la diskuton pri lingvaj malfacilaĵoj[5], ĉefe ĉar ĝiaj komisionanoj bone scipovis la anglan kaj tial verŝajne eĉ ne perceptas la problemon.[2]

La MacBride Komisiono redakti

La Internacia Komisiono por la studo de komunikad-problemoj estis starigita en 1977 de la tiama ĝenerala direktoro de Unesko Ahmadou-Mahtar M'Bow kaj prezidata de la irlandano Sean MacBride, Nobel-pacpremiita. Ĝi ankaŭ konsistis el reprezentantoj de 15 aliaj landoj, invititaj pro iliaj roloj en nacia kaj internacia komunikado-aktivecoj kaj elektita inter amaskomunikilaraj aktivuloj, ĵurnalistoj, sciencistoj kaj amaskomunikilara personaro.

Tiu plureca komisiono enhavis famajn personojn kiel ekzemple Hubert Beuve-Méry, fondinto de la ĵurnalo Le Monde kaj la verkisto Gabriel García Márquez kaj Mustapha Masmoudi, eksambasadoro de Tunizio ĉe Unesko.

Referencoj redakti

  1. Armand Mattelart, Batalo ĉe Unesko pri la kultura diverseco, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1-a oktobro 2005.
  2. 2,0 2,1 (plurlingva) H. Tonkin, Technology and the language barrier, p. 21, raporto preparita de Unesko okaze de seminario Plurlingvismo kaj komunikado, organizita de Universala Esperanto-Asocio.25-a-27-a novembro 1985, eld. SELAF, Parizo. ISBN 2-85297-194-1
  3. Sean MacBride, Many Voices, One World: Report by the International Commission for the Study of Communication Problems, Kogan Page, Londono, 1977, p. 50.
  4. La 100-a Universala Kongreso de Esperanto akceptis rezolucion direktitan al Unesko[rompita ligilo], Informilo Esperanto por UN, septembro 2005.
  5. (franca) Un facteur de développement : communication internationale (elemento de disvolviĝo: internacia komunikado), SAT Amikaro,
  • La artikolo estas parte bazita sur la ekzistanta angla versio.

Literaturo redakti

Mustapha Masmoudi, Lingvaj malhelpoj en rilato al la novmonda informa kaj komunika ordo: parolado de s-ro Mustapha Masmoudi, okaze de la inaŭguro de la 67a Universala Kongreso de Esperanto. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • La Macbride raporto "Komunikado kaj Socio Hodiaŭ kaj Morgaŭ, Multaj Voĉoj Unu Mondo, Al nova pli justa kaj pli efika monda informo- kaj komunikado-ordo". Kogan Page, London/Uniput, Novjorko/Unesko, Parizo. Unesko, 1980.
  1. 67a Universala Kongreso de Esperanto, 25a de julio 1982, Esperanto-dokumentoj numero 18, 1983,  ISSN 0165-2524