Malfermi la ĉefan menuon

Antônio Peregrino MACIEL MONTEIRO (1804-1868) (* Recife, en la 30-a de aprilo 1804 - Lisbono, en la 5-a de januaro 1868) estis brazila kuracisto, poeto, ĵurnalisto, oratoro, politikisto kaj diplomato.

Maciel Monteiro
Antonio Peregrino Maciel Monteiro.png
Brasão de Antônio Peregrino Maciel Monteiro, Barão de Itamaracá.tif
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1804 (1804-04-30)
en Recife
Morto 5-an de januaro 1868 (1868-01-05) (63-jara)
en Lisbono
Lingvoj portugala lingvo [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Universitato de Parizo [#]
Profesio
Profesio ĵurnalistodiplomato • kuracisto-verkisto • poeto • politikisto [#]
Honorigoj Grand Cross of the Order of Christ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li faris sian Kurson pri Humanismo en Olinda, kaj en 1823, li ekiris al Francio, kie li konkeris sian diplomon kiel Bakalaŭro pri Sciencoj kaj Beletro en la Universitato de Parizo kaj doktoriĝis en Medicino en 1829. Reirinte al Brazilo, li ekloĝis en Pernambuko, kie li okupis diversajn postenojn kiel direktoro de la Publika Teatro, provizanto de la Sankondiĉoj en la Haveno, membro de la Ekipo pri Higieno kaj direktoro de la Publika Instrukcio. Li estis urbokonsilisto de la Municipa Ĉambro en Recife kaj provinca deputito, kie li restis, kun malgrandaj interrompoj, ĝis 1853. Ĉiam fidela al la Konservema Partio, Maciel Montejro estis unu el la plej brilaj figuroj de la parlamento liaepoke.

Li okupis la Ministerion de la Eksterlandaj en la kabineto de la 19-a de septembro 1837, kaj en 1840, li estis nomumita direktoro de la Fakultato pri Juro de Olinda. Lia ĝentila temperamento kaj liaj elegantaj kutimoj ne permesis al li resti tiel longe en la malnova monaĥejo de Sankta Benedeto, kaj tiel, li frue revenis al sia parlamenta aktiveco, en la imperia kortego. En 1850, ni trovas lin kiel prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj en Rio-de-Ĵanejro.

Tiutempe, jam pasintaj la tumultoplenaj tagoj de la Imperia Reĝado kaj trankviligintaj la ribeloj de 1842 en San-Paŭlo kaj de 1848 en Pernambuko, la imperio ĝuis eraon de paco kaj prospereco, kiujn la saĝeco kaj prudento de la imperiestro Petro la 2-a sciis konservi dum preskaŭ duonjarcento.

Post kelka tempo, Maciel Montejro foriris al Lisbono, kiel komisiito pri negocoj kaj plenpova ministro de Brazilo apud la kortego de Portugalio. Tiel, la Barono de Itamarakao eniris en la diplomatia kariero, kiam la juneco jam fuĝis al li, kaj la elreviĝoj montradis al li kiel malsolida kaj trompema estas la homa vantamo. La pernambuka poeto lasis sin resti en Lisbono, ĝis kiam la morto, en sia avideco pri buĉado de la grandiozaĵoj kaj neniigado de la viktorioj, lin forprenis en la 5-a de junio 1868, rekte al la kvieta kaj mistera lando de la morto. La municipa registaro el Recife reprenis, en 1872, la cindroj de la Barono de Itamarakao, kiuj kuŝas nun en proĉiama ĉerkujo, en la Tombejo de Sankta Amaro, en tiu urbo.

En 1905, João Baptista Regueira da Costa kaj Alfredo de Carvalho publikigis la verkon "Poezios de Maciel Montejro" (Recife), kie kolektiĝis preskaŭ ĉiuj poezioj de la brazila poeto.

VerkojRedakti

  • Formosa, qual Pincel em Tela Fina….
  • Tese inaugural, Parizo, 1829
  • Discurso inaugural na instalação da Sociedade de Medicina Pernambucana, en la 4-a de aprilo 1841 - Analoj de la Pernambuka Medicino, Recife

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti