Macrocranion estas genro de formortinta mamulo. Macrocranion estis trovita en Grube Messel.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Macrocranion
Troveblo de fosilioj: Frua eoceno, 47 Ma
Macrocranion tupaiodon
Macrocranion tupaiodon
Biologia klasado
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Erinacomorfoj Erinaceomorpha
Familio: Amphilemuridae
Genro: Macrocranion
Konserva statuso
fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fosilio de Macrocranion tupaiodon

La genro Macrocranion estas ĉi-troveje reprezentita en du specioj: M. tupaiodon havis lanan pelton sen spikoj. Kvankam ĝi eble estis omnivora (ĉionmanĝa), la fosiliaj restaĵoj indikas ke la trovita specimeno manĝis fiŝon mallonge antaŭ sia morto. Ĉi tiu malgranda besto longis proksimume dekkvin centimetrojn, havis longajn malantaŭajn krurojn kaj evidente estis kapabla je konsiderinda rapido.

La fosilia M. tenerum estas kvin centimetrojn longa. La specio ankaŭ havis longajn krurojn por rapida movado, sed ĝia pelto inkluzivis akran protekton. La longaj kruroj, tamen, indikas la besto ne povus enruliĝi supre por defendi sin. Fosiliigitaj stomakaj restaĵoj montras, ke dieto de M. tenerum inkluzivis formikojn, do ĝi eble estis insektomanĝuloj.

Referencoj redakti