Macue-ĝo aŭ la kastelo de Macue (japane 松江城 [macue-ĝō]) estas japana kastelo, kiu situas en la urbo Macue, Japanio. Ĝi estis konstruita en la jaro 1611 laŭ ordono de la loka daimio Horio Joŝiharu. En 1638, la kastelo estis transdonita al la klano Macudajra.

Macue
japana kastelo • hirayamajiro [+]
Koordinatoj35° 28′ 30″ N, 133° 3′ 2″ O (mapo)35.474977777778133.05055555556Koordinatoj: 35° 28′ 30″ N, 133° 3′ 2″ O (mapo)

ArkitektoOze Hoan

Estiĝo1607
konsekro1611

Macue (Japanio)
Macue (Japanio)
DEC
Macue
Macue

Map
Macue

Vikimedia Komunejo:  Matsue Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La kastelo de Macue
Ninomaru
Ruinoj de la Ote-pordego

La kastelo de Macue estas kromnomita la "nigra kastelo" aŭ ankaŭ la "kastelo de la pluvio".

Ĝi estas unu el la malmultnombraj japanaj kasteloj, kiuj rezistis al tertremoj, incendioj kaj militoj, kaj do estis neniam detruita nek rekonstruita.

Historio redakti

El la dek du malnovaj kasteloj de Japanio, tiu ĉi estas la nura de la regiono Sanin. La kastelo estas la dua plej granda, la tria plej alta (30 metrojn) kaj la sesa plej malnova de tiuj kasteloj. Ĝi estis konstruata dum kvin jaroj laŭ ordono de la daimio de Macue en la provinco Izumo, Horio Joŝiharu, kaj estis finkonstruita en la jaro 1611.

Post Horio Tadaharu kaj Kjogoku Tadataka, Macudajra Maomasa, nepo de Tokugaŭa Iejasu, iĝis estro de la kastelo. Post sia transloĝiĝo de Macumoto en la provinco Shinshu, li komencis estrecon, kiu daŭris dum dek generacioj de la klano Macudaira, t.e. dum 234 jaroj.

En 1875 ĉiuj konstruaĵoj ene de la kastelo estis detruitaj, krom la kastelo mem. Inter 1950 kaj 1955 ĝi estis komplete rekonstruita.

La kastelo estas kompleksa konstruaĵo, laŭ stilo de gvatturo, kiu de ekstere ŝajnas havi kvin etaĝojn, sed fakte havas ses. La plej multaj muroj de la kastelo estas nigraj. La arkitekturo havas solidan strukturon por rezisti fortajn atakojn, sed tamen estas samtempe majesta kaj festa kaj alvokas memoron pri la momojama-stilo.

Bibliografio redakti