Madama Butterfly (Madame Butterfly) estas opero en tri aktoj (origine du aktoj) de Giacomo Puccini, kun itallingva libreto de Luigi Illica kaj Giuseppe Giacosa. La libreto de la opero estis bazita parte sur mallonga rakonto "Madame Butterfly" (1898) de John Luther Long — kiu siavice estis bazita parte sur historioj rakontitaj al Long fare de lia fratino nome Jennie Correll kaj parte sur duon-membiografia franclingva novelo Madame Chrysanthème de Pierre Loti de 1887.[1][2][3]

Madama Butterfly
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 15-a de februaro 1904
Ĝenro operotragedio
Loko de rakonto Nagasako
vdr
Geraldine Farrar kiel Madama Butterfly, 1907

Historio redakti

 
Originala afiŝo.

La mallonga rakonto de Long estis teatrigita de David Belasco kiel unu-akta teatraĵo, nome Madame Butterfly: A Tragedy of Japan (1900). Post premiero en Novjorko, la teatraĵo de Belasco translokiĝis al Londono, kie Puccini vidis ĝin somere de 1900.[4]

La origina versio de tiu opero, en du aktoj, havis sian premieron en la 17a de Februaro 1904 ĉe La Scala de Milano. Ĝi ne multe sukcesis spite la ludon de elstaraj kantistoj kiaj Rosina Storchio, tenoro Giovanni Zenatello kaj baritono Giuseppe De Luca en la ĉefaj roloj. Tio okazis grandparte por la malfrua kompletigo kaj maltaŭga tempo por provludoj. Puccini reviziis la operon, disigis la duan akton en du aktojn kaj faris aliajn ŝanĝojn. La 28an de Majo 1904, tiu nova versio estis prezentita en Brescia kaj estis ege sukcesa.[5]

Inter 1915 kaj 1920, fama operkantistino de Japanio nome Tamaki Miura ricevis internacian famon por sia ludado kiel Cio-Cio San. Ŝia statuo, kun tiu de Puccini, troviĝas en la Glovera Ĝardeno en Nagasaki, la urbo kie okazas la historio de la opero.[6]

Madama Butterfly estas nepra ero de la norma opera repertuaro por kompanioj tutmondaj, range la 6a en la listo de Operabase de plej luditaj operoj tutmonde (dum la operoj de Puccini nome La Bohème kaj Tosca rangas 3a kaj 5a resp.) .[7]

Intrigo redakti

Akto 1 redakti

En 1904 en Nagasako, Japanio, usona ŝipoficiro nome Pinkerton luas domon por ŝi kaj estonta edzino nome "Butterfly". Ŝia reala nomo estas Ciocio-san, (cio-cio, prononce "ĉoĉo": nome japana vorto por "butterfly" (papilio) estas ĉō 蝶). Ŝi estas 15jaraĝa japanino kiun li edziĝos nur konvene, ĉar li intencas abandoni ŝin kiam li trovos taŭgan usonan edzinon. Butterfly estis konvertinta al kristanismo. Post la nupto, neinvitita onklo, nome bonzo, denoncas ŝian konverton. Pinkerton kaj Butterfly kantas aman duon kaj prepariĝas por sia unua nokto kune.

Akto 2 redakti

Tri jarojn poste, Butterfly ankoraŭ atendas la revenon de Pinkerton, kiu foriris post la nupto. Servistino Suzuki kaj geedzisto Goro klopodas konvinki ŝin reedziniĝi. Usona konsulo, Sharpless, alportas novaĵon pri baldaŭa alveno de Pinkerton. Butterfly anoncas ke ŝi naskis filon de Pinkerton. El la monteta domo Butterfly vidas la alvenon de la ŝipo de Pinkerton al la haveno kaj restas atendante lian revenon.

Akto 3 redakti

Sharpless kaj Pinkerton alvenas matene, kun la nova usona edzino de Pinkerton, Kate. Ili venis ĉar Kate akceptis zorgi la infanon. Sed Pinkerton konstatas ke li eraris kaj malkuraĝas revidi sian japanan eksedzinon. Akceptinte fordoni sian filon se Pinkerton venas vidi ŝin, ŝi preĝas al siaj dioj, bendas la okulojn de la filo, metas ĉe li malgrandan flagon de Usono kaj harakiras. Pinkerton venas, sed malfrue, kaj Butterfly mortiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Notoj

  1. Van Rij, Jan. Madame Butterfly: Japonisme, Puccini, and the Search for the Real Cho-Cho-San. Stone Bridge Press, Inc., 2001.
  2. Lane Earns, "Madame Butterfly: The Search Continues", Opera Today 16a de Aŭgusto 2007. Revizio de la libro de Van Rij ĉe operatoday.com
  3. Chadwick Jenkins, "The Original Story: John Luther Long and David Belasco" ĉe columbia.edu
  4. Groos, Arthur. (1994) The Puccini Companion, Lieutenant F. B. Pinkerton: Problems in the Genesis and Performance of 'Madama Butterfly'. New York: Norton, p. 169–201. ISBN 978-0-393-02930-7.
  5. Carner, Mosco (1979), Madam Butterfly, London: Barrie & Jenkins, p. 21, (ISBN 0-214-20680-7) 
  6. Carner, Mosco (1979), Madam Butterfly, London: Barrie & Jenkins, p. 32, (ISBN 0-214-20680-7) 
  7. Opera Statistics. Operabase. Alirita 26a de Aprilo 2015.
  8. Luiza Carol, La papilio en Beletra Almanako, nº 6, Novjorko, Mondial, Oktobro 2009, paĝoj 133-154.

Fontoj

  • Burke-Gaffney, Brian, Starcrossed: A Biography of Madame Butterfly, EastBridge, 2004 ISBN 1-891936-48-4.
  • Groos, Arthur, "Madame Butterfly: The Story", Cambridge Opera Journal, Vol. 3 No. 2 (Julio 1991)
  • Melitz, Leo, The Opera Goer's Complete Guide, 1921 version, source of the plot.
  • Mezzanotte, Riccardo (Eld.), The Simon & Schuster Book of the Opera: A Complete Reference Guide – 1597 to the Present, New York: Simon and Schuster, 1977. ISBN 0-671-24886-3.
  • Osborne, Charles, The Complete Operas of Puccini, New York: Da Capo Press, 1983.
  • Van Wyck Farkas, Remy. Madama Butterfly record insert, 1952.
  • Weaver, William, Simonetta Puccini, (eds.), The Puccini Companion, New York: W. W. Norton & Co, 1994. ISBN 0-393-32052-9.

Eksteraj ligiloj redakti