Madamo de Staël

Anne-Louise Germaine NECKER, baronino DE STAËL-HOLSTEIN, pli konata estiel Madame DE STAËL (prononcu madam de stál) naskiĝis la 22-an de aprilo 1766, kaj forpasis la 14-an de julio 1817. Ŝi estis franca verkistino.

Madamo de Staël
Marie Eléonore Godefroid - Portrait of Mme de Staël.jpg
Persona informo
Naskonomo Anne-Louise Germaine Necker
Naskiĝo 22-an de aprilo 1766 (1766-04-22)
en Parizo
Morto 14-an de julio 1817 (1817-07-14) (51-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoFrancio [#]
Subskribo Madamo de Staël
Familio
Patro Jacques Necker [#]
Patrino Suzanne Curchod [#]
Edz(in)o Erik Magnus Staël von Holstein • Albert Jean Michel de Rocca [#]
Amkunulo Henri-Benjamin Constant de Rebeque [#]
Infanoj Albertine, baroness Staël von Holstein • Auguste-Louis de Staël-Holstein • Louis Alphonse de Rocca [#]
Profesio
Okupo verkisto • salonnière • taglibro-verkisto • literaturkritikisto • politikisto • epistolisto [#]
Aktiva en Vajmaro [#]
Verkado
Verkoj On Germany ❦
Corinne ou l'Italie [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Filino de la ĝeneva bankisto Jacques Necker, kiu estis tiam ministro pri financoj de la franca reĝo Ludoviko la 16-a, ŝi estis instruita en intelektula medio, kie ŝi renkontis, ekde sia junaĝo, multajn eminentulojn.

En 1786, ŝi edziniĝis kun la barono Erik Magnus de Staël-Holstein (1749-1802), kiu estis ambasadoro de Svedio kaj aĝis 17 jarojn pli ol ŝi.

En 1803, ŝi estis forpelita el Francio de Napoleon la 1-a, kiu malŝatis la sendependemon kaj malestimon pri li, kiujn li trovis en ŝiaj verkoj. Ŝi ekloĝis en la familia kastelo de Coppet, malgranda svisa komunumo ĉe la lago Lemano.

Tie, ŝi publikigis multajn verkojn, kaj provis rekrei la kulturan etoson, kiun ŝi konis en Parizo. Ŝi kunvenigis multajn ekzilitajn intelektulojn kaj lokajn eminentulojn, (inter aliaj Benjamin Constant, kun kiu ŝi havis pasian kaj ŝtorman rilaton).

 
Kastelo de Coppet, kie loĝis Madamo de Staël inter 1803 kaj 1810

Pro la antaŭeniro orienten de la napoleona armeo kaj la vigleco de ŝia verko Pri Germanio, kiu atakis la francan imperiestron, ŝi denove fuĝis en 1810. Ŝi unue volis atingi Brition, sed estis devigita iri orienten ĝis Peterburgo, Rusio, kie ŝi loĝis apud Aleksandr Puŝkin. Fine, ŝi sukcesis alveni en Stokholmo, kaj poste, en 1813, en Londono.

Post la napoleona malvenko, en 1814, ŝi povis reiri en Francion, kie ŝi loĝis ĝis sia forpaso, en 1817.

VerkojRedakti

Madamo de Staël estas ofte taksata kiel unu el la unuaj romantikaj verkistoj, pro la ĉefeco de la sentoj en ŝiaj skriboj. Plej ofte, ili temas pri sendependemo. Oni povas ankaŭ konsideri ŝin kiel pra-feminisma verkistino.

El ŝiaj verkoj, la plej konataj estas:

  • Leteraro pri la verkoj kaj karaktero de Jean-Jacques Rousseau - (Lettres sur les ouvrages et le caractère de J.-J. Rousseau), 1788
  • Pri la influo de pasioj ĉe la feliĉo de unuopuloj kaj nacioj - (De l'influence des passions sur le bonheur des individus et des nations), 1796
  • Delphine, 1802
  • Corinne aŭ Italio - (Corinne ou l'Italie), 1807
  • Pri Germanio - (De l'Allemagne), 1810/1813
  • Pripensoj pri memmortigo - (Réflexions sur le suicide), 1813