Madonna del Cardellino

pentraĵo de Rafaelo

La Madonna del cardellinoMadono de la kardelo estas pentraĵo fare de la itala renesanca artisto Rafaelo, el ĉ. 1505-1506. Oni finigis 10-jaran restaŭr-procezon en 2008, post kiu la pentraĵo estis revenigita hejme ĉe Uffizi en Florenco.[1] Dum la restaŭrado, antikva kopio anstataŭis la pentraĵon en la galerio.

Kardela Madono

Rafaelo estas konsiderata “majstro” de la Alta Renesanco, titolo kiun li kunhavas kun Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci. Dum lia Florenca periodo, tiu verko, la Madonna del cardellino, estis pentrita kun kelkaj aliaj bone konataj Madonoj: nome Madono de la prato kaj La Belle Jardinière. Ĉiuj tri kunhavas kelkajn karakterojn: Madono vestas ruĝe kaj blue, la tri temoj estis pentritaj, la piramida kompono, la natura fono, kaj la konekto kun la eklezio pere de reprezentado de libroj, krucoj, aŭ, ja, la kardelo.

En tiu pentraĵo, kiel ĉe plej Madonoj de sia periodo de Florenco, Rafaelo aranĝis la tri figurojn - Maria, Kristo kaj la juna Johano la Baptisto - por kongrui en geometria desegno. Kvankam la sixtenoj de la tri korpoj estas naturaj, kune ili formas preskaŭ regulan triangulon. La Madono estas montrita juna kaj bela, kiel ĉe aliaj madonoj de Rafaelo.[2] Ŝi vestas ankaŭ ruĝe kaj blue, ankaŭ tipe, ĉar ruĝo signifas la pasion de Kristo kaj bluo estis uzata por signifi la eklezion. Kristo kaj Johano estas tre junaj, nur infanoj. Johano tenas kardelon mane, kaj Kristo karesontas ĝin. la fono estas tipa de Rafaelo.[2]

Referencoj redakti

  1. Pullella, Philip, "Technology helps restore Raphael masterpiece", Reuters, 28a de oktobro 2008. Kontrolita 2008-10-28.
  2. 2,0 2,1 Cuzin, Jean Pierre. Raphael : His Life and Works. Secaucus, N.J.: Chartwell Books, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Beck, James H.. (1976) “The Madonna of the Goldfinch”, Raphael. New York: Harry N. Abrams, p. 106–107. ISBN 0-8109-0432-2.