Madridanos [madriDAnos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Madridanos estas tradukebla etimologie al Madridanoj, pli kompreneble en Esperanto ol en hispana mem ĉar Madridanoj en hispana estus "madrileños". La tialo estas supozata kiel aludo al reloĝado fare de mozaraboj devenaj el Madrido, fakte en epoko kiam Madrido ne estis ankoraŭ konkerita de kristanoj.

Madridanos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49157
Demografio
Loĝantaro 456  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 5° 36′ U (mapo)41.4803445-5.6040598Koordinatoj: 41° 29′ N, 5° 36′ U (mapo) [+]
Alto 647 m [+]
Areo 32,1 km² (3 210 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Madridanos (Provinco Zamoro)
Madridanos (Provinco Zamoro)
DEC
Madridanos
Madridanos
Situo de Madridanos
Madridanos (Hispanio)
Madridanos (Hispanio)
DEC
Madridanos
Madridanos
Situo de Madridanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madridanos [+]
vdr
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de ĉefa loĝloko plus domaro, okupas totalan areon de 32,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 455 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 14 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Villalazán, sude kun Sanzoles, oriente kun Toro, kaj okcidente kun Moraleja del Vino kaj Villaralbo. Ĝi enhavas domaron Bamba.

Estas ferepokaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 11-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas; ekzemple estas eksperimenta bieno. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti