Madrigueras [madriGEras] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela kaj foje konsiderita ene de la Metropola Areo de Albacete, kun areo de 73,31 km². En 2019 estis 4 652 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 32 km norde de la provinca ĉefurbo Albacete.

Madrigueras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02230
Demografio
Loĝantaro 4 675  (2023) [+]
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 14′ N, 1° 48′ U (mapo)39.2370979-1.8001238Koordinatoj: 39° 14′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 690 m [+]
Areo 72 km² (7 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Madrigueras (Hispanio)
Madrigueras (Hispanio)
DEC
Madrigueras
Madrigueras
Situo de Madrigueras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrigueras [+]
vdr

Toponimio redakti

La etimologio de la toponimo iĝis celo de polemiko. Unuflanke la hispanlingva vorto madrigueras signifas nestotruojn plej ofte uzata en Hispanio por kunikloj, sed ankaŭ por leporoj, vulpoj kaj aliaj mamuletoj. La popola etimologio miskomprenis, ke iame estis abundo de tiaj bestoj, ĉefe de kunikloj, profitante la malmultan homokupadon, kaj de tie la lokonomo.

Tamen la areo neniam estis tiom senhoma en historiaj epokoj. Kaj krome en tiu sama areo ene de la antikvao Regno de Toledo, tio estas ene de la natura regiono Manĉo larĝasence, estas aliaj du iel similaj lokonomoj: nome Madrido kaj Madridejos. Ambaŭkaze la nomo devenas de la dialekta araba magrid kiu signifas ion rilate al irigacia kanaleto, tubaro, en hispana foje cañería. Tio estus logika en loĝantaro tre dependa de irigacio ne nun sed ja historie ĝis fino de la 20a jarcento. Krome, estas loko de Madrigueras nune nomata La Cañería aŭ El Nacimiento de la Cañería, por fonto el monteto kiu iam liveris akvon per ceramika kanaleto. Krome jen alia koincido: en araba "kanaleto de la monteto" estus Magrid-ar-ras, kio facile estus kastiliigita (nun per influo de la popola etimologio), kiel okazis en aliaj lokoj.

Dokumente en la konservitaj tekstoj la nomoj estas: Madrigueras, Las Madrigueras kaj Pozo de las Madrigueras.

Geografio redakti

 
Madrigueras en la Provinco Albaceto.

Madrigueras estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. La municipa teritorio limas sude kun la rivero Júcar, kiu separas ĝin disde la provinca ĉefurbo Albacete. Sudoriente limas kun Motilleja. Oriente kun Mahora kaj kun Villagarcía del Llano (Provinco Kvenko). Norde kaj okcidente kun Tarazona de la Mancha.

Madrigueras estas en la orienta parto de la natura regiono Manĉo kaj estas la municipo plej okcidenta de la komarko La Manchuela de la provinco albaceta alinome "Manchuela Baja".[1] Tiu komarko karakteriziĝas diference de La Mancha, pro situo inter du krutaj valoj, nome tiuj de Júcar kaj tiu de Cabriel, kio separas ĝin de la albacetaj ebenoj. En tiu areo fluas rojoj (Valdemembra, Iniesta) el la montaroj. La plej alta punkto superas la 740 msm, la plej malalta apenaŭ superas la 600 m kaj estas en la valo de Júcar. La municipo de Madrigueras estas sur ebena zono intermeza (687 m) kaj paude estas la monteto de Sankta Georgo (715 m), kie estas ermitejo de tiu sanktulo kaj distrejo.

En la municipo la grundo estas hegemonie kalkoŝtona, tre taŭga por la tipaj kultivo; sur montoj estas forstaj areoj kie apud la rivero Júcar hegemonias pinoj kaj estas ankaŭ kverkoj.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Madrigueras estis tradicie fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Sed lastatempe plie sur industrio, metalurgio, ekzemple de tranĉiloj, rilate al Albacete, tekstila ktp.

Madrigueras estas aparta okazo en la areo ĉar ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis komunisto, kio indikas la ĉefan tendencon de la lokanoj. En la 21a jarcento estas plia inklino al socialistoj, kiuj iĝis urbestroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Retejo pri La Manchuela. Alirita la 7an de marto 2020.