Maffeo Vegio

Itala poeto

Mafeo Veĝjo estis itala humanisto, poeto, religiulo, erudiciulo, edukisto kaj latinlingva filologo. Ĉiuj detaloj pri lia vivo estas kolektitaj ĉefe el siaj skribaĵoj.

Maphaeus Vegius
(1407-1458)
"Aeneidos liber XIII", verko eldonita en 1406 fare de Maphaeus Vegius.
"Aeneidos liber XIII", verko eldonita en 1406 fare de Maphaeus Vegius.
Persona informo
Naskiĝo 1407
en Lodi, Italio
Morto 1458
en Romo, Italio
Lingvoj renesanca latinoitalalatina vd
Alma mater Universitato de Pavio
Profesio
Okupo poeto
tradukisto
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj De rebus antiquis memorabilibus Basilicae sancti Petri Romae ❦
Poemata et epigrammata ❦
Antoniados ❦
De liberorum educatione et eorum claris moribus ❦
De morte Astyanactis ❦
Vellus aureum ❦
Liber XII Æneidos libris additus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Naskita de eminentaj gepatroj, lia patrino estinte el la domo de Laŭterja, Veĝjo pasigis sian fruan junecon ĉe Lodi kaj Milano, kie li kompletigis siajn elementajn studojn sub kapablaj instruistoj. Unu el ili, granda admiranto de Sankta Bernardino de Sieno, ofte prenis siajn lernantojn por aŭdi la predikojn de la sanktulo, de kiu Veĝjo estis poste biografo.[1]

Laŭ la gvidado de sia patro Veĝjo entreprenis la studon de filozofio en la Universitato de Pavio, ŝanĝante poste al jurisprudenco, kaj, finfine, al beletroj, al kiuj liaj gustoj ĉiam inklinis lin. Li estis pasie dediĉita al la antikvaj latinaj poetoj kaj precipe al Vergilio.

Li produktis sian unuan volumon de poemoj kiam deksesjara. Dum proksimume dek jaroj Veĝjo instruis poezion kaj jurisprudencon en la Universitato de Pavio. Li iĝis entuziasma iniciatinto pri la renaskiĝado de beletroj. Papo Eŭgeno la 4-a nomumis lin Sekretario de papaj brevoj, kaj poste Apostola Datario[2] kaj kanoniko de Sankta Petro.

Vespasiano da Bisticci (1421-1498) parolas pri li ĉe tiu tempo kiel laika pastro, sed la dato de lia ordenigo ne estas konata. En la servo de la Eklezio, la studoj de Veĝjo turnis sin pli al la Patroj kaj sanktaj sciencoj ol al la klasikaj, al Sankta Aŭgusteno anstataŭ Vergilio.

Ĉefe pro lia devoteco al Augusteno, Veĝjo estis altirita al la aŭgustenanoj, kaj aliĝis al la ordo. Li estis entombigita en la Kapelo de Sankta Monika, kiun li igis starigi en la Preĝejo de Sankta Aŭgusteno, Romo.

Verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. New Advent
  2. Apostola Datario estas unu el la kvin Oficoj de la Kurio en la Roma kurio de la Roma Katolika Eklezio. La por-datariisto (ĉefo) estis kardinalo, helpata de sub-datariistoj; li estis komisiita je donado de geedzecaj dispensoj kaj kolportado de profitoj de la kurio. Pli postaj respondecaj kampoj inkludis donadon de aliaj esceptoj kaj indultojn.