Magacela

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Magacela estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 489 loĝantoj sur areo de 75,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².

Magacela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06468
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Ines Maria Escobar Moreno
Demografio
Loĝantaro 489  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 54′ N, 5° 44′ U (mapo)38.8956303-5.7344418Koordinatoj: 38° 54′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 75,8 km² (7 580 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Magacela (Ekstremaduro)
Magacela (Ekstremaduro)
DEC
Magacela
Magacela
situo en Ekstremaduro
Magacela (Hispanio)
Magacela (Hispanio)
DEC
Magacela
Magacela
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magacela [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas Magaceleños.

Situo redakti

 
Magacela proksime kaj Campanario malproksime en la ebenaĵo La Serena.

Magacela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 485 m; je 125 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 75,8 km². Ĝi estas en la norda parto de la distrikto de La Serena, tre proksime de Villanueva de la Serena, sed de tie oni vidas grandan parton de la distrikto Vegas Bajas. Spite ties malgranda loĝantaro, la vilaĝo estas dividita en du kvartaloj supre kaj malsupre de monto, je ties norda parto. En la suda parto kie frapas suno somere ne estas domoj.

Intereso redakti

La vilaĝo estis deklarita kiel Bien de Interés Cultural, tio estas ""Havaĵo de kultura intereso" en 1994 pro ties nombraj ekzemploj de antikvaj konstruaĵoj.

Historio kaj vidindaĵoj redakti

 
Okcidenta parto de la restaĵoj de la kastelo de Magacela.

Estas spuroj de prahistoria okupo nome surrokaj pentraĵoj en trukavernetoj sude de la monto kaj restaĵoj de dolmeno ĉe la norda elirejo de la vilaĝo. Krome oni trovis en muro de fruktoĝardeno funebran steleon kiu reprezentas militiston kun siaj armiloj. Ĝi estis datita inter la jaroj 1100 a.n.e. kaj 800 a.n.e. Nun ĝi estas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio en Madrido ekde la jaro 1983 kaj havas numeron 1983/135/3. En stratangulo ĉe la urbodomo estas kopio.

La kastelo (kaj dokumentaj mencioj) pruvas la islaman okupon kaj same la kristanan rekonkeron. Tamen post la kristanigo de la zono, restis en la vilaĝo islama majoritato, kiu kristaniĝis tre malrapide tra la jarcentoj de la 13a al la 16a. Dum la 17a jarcento okazis juraj konfliktoj inter la feŭdaj senjoroj ekleziaj kiuj loĝis en Villanueva de la Serena kaj la loĝantaro de la vilaĝo jam teorie kristanigita sed akuzita je esti moriskoj. Kvankam en la jura proceso venkis la akuzitoj, dum la forpelo de la moriskoj fare de la reĝo Filipo la 3-a la majoritato de la loĝantaro ekziliiĝis, same kiel tiuj de Hornachos. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis; la kastelo ruiniĝis kaj nur dum la 18a kaj 19aj jarcentoj Magacela ekhavis denove loĝantaron.

En la pinto de la monto estas kastelo (en ruinoj), preĝejo (en ruinoj) tre verŝajne konstruita sur iama moskeo kaj tombejo (jam nefunkcianta).

Dum la Hispana Intercivitana Milito Magacela restis en la teritorio fidela al la Respubliko dum du jaroj el mezo de 1936 ĝis mezo de 1938, dum la fronto kaj la "landlimo" estis je nur ĉirkaŭ 15 km post Don Benito kaj Medellín.

Bildaro redakti


Eksteraj ligiloj redakti