Magda Kotányi-Huszár

hungara verkistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Magda KOTÁNYI-HUSZÁR [kotANji-husAr] hungara tradukistino, poeto. Ŝi naskiĝis en Huedin la 23-an de aprilo 1924 kaj mortis fine de 2020 en Berlino.[1]

Magda Kotányi-Huszár
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1924 (1924-04-23)
Morto 30-an de novembro 2020 (2020-11-30) (96-jaraĝa)
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Kariero redakti

Magda Kotányi-Huszár maturekzameniĝis en Târgu Mureș, poste ŝi pristudis matematikon kaj arkitekturon en Budapeŝto. Ŝi iĝis tradukisto pri tekniko kaj matematiko. Ŝi forlasis Hungarujon post la hungara revolucio de 1956. Inter 1957 kaj 1961 ŝi studis en Universitato de Bruselo komparliteratursciencon kaj ĵurnalismon. Ŝi publikigis en franca lingvo. Ŝiaj hungarlingvaj poemoj aperis sub nomo Magda Bánfi en Új Látóhatár kaj Magyar Műhely.

Fontoj redakti