Magda Nádor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádor Magda estas hungara operkantisto, (koloratursoprano), altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Nitti, ŝia plej nova nomo estas (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gombai-Nagy Magda.

Magda Nádor
Persona informo
Naskonomo Nitti Magdolna
Naskiĝo la  16-an de decembro 1955(nun 1955-12-16)
en Hungario Dorog (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • muzikinstruisto
vdr

Magdolna Nitti [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1955 en Dorog.

Biografio redakti

Magda Nádor lernis violonadon en sia naskiĝurbo, poste en Esztergom, fine ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1981. Ŝia plej grava instruisto estis Edit Fábry. En la teatra jaro 1981 ŝi apartenis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1982 kaj 1993 ŝi estis membro de Komika Operejo Berlino, poste ŝi estis gastokantisto en Dresdeno, Teatro alla Scala, Londono, Stuttgart, Amsterdamo, Parizo, Romo, Vatikano, Bonn, a Festivalo de Salcburgo, Sofio. Intertempe en 1984 ŝi ricevis la germanan titolon "ĉambelana kantisto". Inter 1986-1988 ŝi plulernis en Berlino. Ŝi malsaniĝis kaj revenis al la scenejo de Nacia Teatro (Miskolc) en 1994, inter 1995-1999 ŝi havis rolojn en Dessau, poste ŝi finis la kantadon. Dum la adiaŭo ŝi ricevis la titolon "Honora kaj eterna membro de Operejo Dessau". Ŝi komencis instrui ekde 1990, post 9 jaroj en la Muzikakademio. Ŝi instruas ankaŭ teknikon de la spiro. En 2002 ŝi habilitiĝis, post 2 jaroj ŝi atingis la sciencan gradon DLA. Ŝi ricevis premion de ĵurio en 1981.

El ŝia repertuaro redakti

Ŝia televizia filma rolo redakti

  • Un ballo in maschera (1986)

Ŝiaj kontribuoj redakti

  • Az erő a nyugalomban rejlik (libro, 2000)
  • Nem egyformán lélegzünk (disertaĵo, 2004)

Ŝiaj elektitaj lernintoj redakti

Fontoj redakti