La Magdalena tinamo, Crypturellus erythropus saltuarius, estas membro de unu el plej antikvaj birdofamilioj, nome la tinamoj. Ĝi estas endemia de la Magdalena Rivervalo en Kolombio, kaj estis konsiderita eble formortinta, ĉar ne estis konfirmitaj vidaĵoj ekde kiam la tipa specimeno estis kolektita en 1943. La plej ĵusa revizio konsideras ĝin verŝajne kiel vivanta, ĉar lokanoj informis pri vidaĵoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, unu individuo estis ŝajne tenita en kaptiveco ĝis komenco de la 1990-aj jaroj, kaj restas kelkaj makulareoj de arbaro en ties supozita teritorio.[2] Aldone oni faris registron fine de 2008.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magdalena tinamo
Magdalena tinamo
Magdalena tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. erythropus saltuarius
Crypturellus erythropus saltuarius
(Wetmore, 1950)[1]
Konserva statuso
Ne Agnoskita
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas foje traktata kiel distinga specio, kaj foje kiel subspecio de la Ruĝkrura tinamo. La SACC malakceptis proponon por altigi ĝin al specistatuso, asertante ke la nune disponebla informo malsukcesas elteni la disigon.[3] BirdLife International sekvis tiun traktadon; tiele la Magdalena tinamo falis el la IUCN Ruĝa Listo de 2008.[4]

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[5]

Aspekto redakti

La Magdalena tinamo estas simila al la Ruĝkrura tinamo. Ties totala longo estas 27 al 32 cm, do temas pri mezgranda, bruna tinamo. Ties supraj partoj estas malhele ruĝecaj kun nigra strieco en pugo, ĝi havas brunajn flugilojn kiuj havas sablokoloran striecon, pli palajn subajn partojn kun malhela strieco en subaj flankoj kaj subpugo, kaj ties mentono estas blanka kun grizeca nuanco ĉ gorĝo.

Ekologio redakti

La tipa specimeno estis kaptita en Ajakuĉo, Kolombio en la Departemento Cezaro, kaj la ununura alia konata specimeno (kvankam ties nunaj rezultoj estas nekonataj) estis prenita ĉe Mariquita en la Departemento Tolima (ofte erare listita kiel de la Departemento Neiva [sic]). Ambaŭ estas en la Magdalena Rivervalo de Kolombio. Tiu specio estis tradicie konsiderata kiel loĝanta de sekaj deciduaj arbaroj kaj savanoj, sed tio lasta estas nune supozita erara, kaj la klasigo de tiuj arbaroj kiel "sekaj" eble estis troigita.[2] Tiu tinamo povus ankoraŭ survivi en la malmultaj restantaj montetaj arbaroj de la okcidenta deklivo de Cordillera Oriental, kaj ankaŭ ĉe la orienta deklivo de Serranía de San Lucas. La tipa specimeno estis prenita ĉe altitudo de ĉirkaŭ 150 m, dum la dua specimeno estis kaptita ĉe altitudo de ĉirkaŭ 500 m.[2]

Statuso kaj konservado redakti

La Magdalena tinamo estas probable minacata pro ĉasado kaj senarbarigo. La habitato kie ĝi troviĝantis estis ege modifita pro agrikulturo. Grandaj areoj de la Magdalena Rivervalo estis konvertitaj al paŝtejoj aŭ kultivataj tiom frue kiom ĉe la mezo de la 18a jarcento, kaj plej el la restanta humida arbaro estis klarigita dum registarhelpita koloniigo kaj respektiva infrastruktura disvolviĝa programo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ebenaj aluviaj partoj de la valo estas nune uzitaj por intensiva produktado de rizo kaj kotono, dum ondeca tereno estis konvertita en paŝtejaro. Tio lasas nur proksimume 1-2% el malnova duaranga kaj unuaranga arbaro. Tamen ĵusa reserĉado kolektis informaron el lokanoj sugestanta ke tiu birdo ankoraŭ survivas; tinamoj estas ege kamuflaj kaj ne facile trovataj.[2] Oni faris registron ĉe la tipa loko fare de la kolombia ornitologo Oswaldo Cortés fine de 2008. Aldone al la konfirmo pri la ankoraŭa ekzisto de la Magdalena tinamo, oni esperas ke la registro (la unua de Magdalena tinamo) povas esti uzata por pli bone starigi ties taksonomian statuson (ĉu specio aŭ subspecio) tra komparo kun registroj de aliaj subspecioj de Ruĝkrura tinamo .[6] Foresto de informo krom plumaro (ekz. voĉanalizo) estis la ĉefa argumento prezentita de la SACC en 2006 por ne akcepti la Magdalenan tinamon kiel separata specio.[3]

Oni ne entreprenis konservadajn klopodojn aktuale. Tamen oni proponis ornitologiajn enketojn kaj intervjuojn en San Calixto/Convención kaj montetoj de la okcidenta deklivaro de Cordillera Oriental super Pailitas, la orientaj montetoj de Serranía de San Lucas, kaj inter Pailitas kaj La Jagua de Ibirico. Oni proponis ankaŭ lokigi survivantajn arbarmakulojn uzante elaerajn fotojn kaj taksi la specian taksonomian situon.[2]

Kiel jam menciite, la Magdalena tinamo estis formovita el la IUCN Ruĝa Listo, kie nune estas konsiderata subspecio de la disvastigita Ruĝkrura tinamo. La Magdalena tinamo estis klasita kiel Draste Endanĝerita: D en la Ruĝa Listo de 2006, suprenlistita el Endanĝerita en 1994.

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Donegan, T. et al. (2003)
  3. 3,0 3,1 Remsen Jr., J. V. et al (2006)
  4. BirdLife International (2007)
  5. Gotch, A. F. (1995)
  6. Cortés, O. (2010).

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008). Crypturellus saltuarius. In: IUCN 2008. IUCN Red List of Threatened Species. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • BirdLife International (2007): Crypturellus saltuarius BirdLife Species Factsheet. Konsultita la 2007-AŬG-26.
  • Brands, Sheila (August 14, 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus erythropus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Cortés, O. (2010). (Spanish) Vocalizaciones Tinamu Crypturellus erythropus. Xeno-canto forum.
  • Donegan, Thomas M.; Huertas H., Blanca C.; Briceño L., Elkin R.; Arias B., John Jairo & González O., Carlos E. (2003): Search for the Magdalena Tinamou: project report. Colombian EBA Project Report Series 4. PDF kompleta teksto
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (2006). "Proposals for the taxonomic treatment of Red-legged Tinamou Crypturellus erythropus". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 10an de Februaro 2009.