Magden

komunumo de Svislando
Magden
Blazono de Magden
Preĝejo de Magden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 31′ 45″ N 7° 48′ 55″ O / 47.52917 °N, 7.81528 °O / 47.52917; 7.81528 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 45″ N 7° 48′ 55″ O / 47.52917 °N, 7.81528 °O / 47.52917; 7.81528 (mapo)
Areo 11,04 km²
Alteco 325 m super marnivelo
Poŝtkodo 4312
Komunumkodo 4253
Mapo de Magden
vdr

Pri la komunumo redakti

Magden estas urbo komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3513 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

La komunumo Maden situas ĉe la bordo de la rivero de Magden, kiu fluas unue okcidenten kaj poste norden por alflui en Rheinfelden al rivero Rejno. La valo de la rivero estas ĉirkaŭita de la altebenaĵoj de la Tavolĵuraso, je kies norda flanko Magden troviĝas. Kvankam situanta en Argovio la komunumo Magden hodiaŭ pro sia trafiksituo apartenas al la aglomeraĵo de Bazelo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Magden limas en nordo al Rheinfelden kaj Möhlin, en oriento al Maisprach (Kantono Bazelo Kampara), en sudoriento al Wintersingen (Kantono Bazelo Kampara), en sudo al Nusshof (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Olsberg, Hersberg (Kantono Bazelo Kampara) kaj Arisdorf (Kantono Bazelo Kampara).

Trafiko redakti

Magden estas ligita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio 67 de Gelterkinden al Rheinfelden. La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 troviĝas en distanco de malmultaj kilometroj en Rheinfelden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Magden datiĝas el la jaro 804 kiel in curte Magaduninse.

En mezepoko la Grafoj de Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Magden ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Magden estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.

Eksteraj ligiloj redakti