Magia nombro (fiziko)

entjero, tia ke atomnukleo kun tiom da nukleonoj estas speciale stabila

En atomfiziko, magia nombro estas la kvanto da nukleonoj kiuj tute plenigas ŝelojn ene de la atomkerno. La nombroj estas:

2, 8, 20, 28, 50, 82, 126

Atomkernoj kiuj konsistas el tioma nombro da nukleonoj estas pli stabilaj ol tiuj kiuj havas unu nukleonon pli aŭ malpli. Plue, atomkernoj kiuj havas magian nombron da protonoj kaj ankaŭ magian nombron da neŭtronoj estas eĉ pli stabilaj. Ekzemple, Heliumo-4 estas tre stabila ĉar gi havas 2 protonojn kaj 2 neŭtronojn. Tiaj izotopoj estas nomitaj duoble magiaj.

Eksteraj ligiloj redakti