Magma kameno estas spaco sub surfaco de Tero (proksimume 1 ĝis 10 km) kreita de eliranta magmo kiel ties rezervujo. Se la magmo estas eliranta en sia supreniro ĝis la surfaco kaŭzante vulkanan erupcion, tiam magma kameno troviĝas ĝuste sub tiu ĉi vulkano.

Skema sekco tra konstruo de vulkano.

Se la magmo restas en la kameno pli longan tempon, tiam okazas en ĝi diferencigaj procezoj. Malfacile fandeblaj mineraloj firmiĝas, kaj la kemia konsisto de magmo ŝanĝiĝas. Plua efekto de iom-post-ioma kristaligo estas liberigado de solvitaj gasoj kaj plialtigo de premo. Tio ofte gvidas al eksplodeca erupcio kaj al elsputo de kvanto de firmaj rompitaĵoj (vulkanoklastoj) en la ĉirkaŭaĵon. Se sekve de tia ĉi erupcio la magma kameno tute malpleniĝas, iam okazas trafalo de la plafono de kameno kaj sinko de superbazo - la estiĝinta formacio nomiĝas kaldero.

Okaze de la plena firmiĝo de magmo en la kameno kreiĝas intruzivaj korpoj de granitoj.