Magneta permeablo

fizika grando
(Alidirektita el Magneta permeableco)

Magneta permeablorelativa permeabl(ec)o estas koeficiento μ (ankaŭ simbolata μr) en leĝo de magneta interago kaj ekvacioj de Maxwell.

Komparo de absolutaj permeabloj inter: feromagnetoj (μf), paramagnetoj (μp), diamagnetoj (μd) kaj vakuo (μ0).

Ĉi tiu koeficiento montras kiel medio pligrandigas magnetan kampintenson, kaj estas pura nombro sen unuo.

Ne konfuzu la relativan permeablon kun la absoluta permeablo, μ.μ0, kiu estas la kvociento inter la magneta fluksdenso B kaj la magneta kampointenso H, kaj kies la unuo estas sama ol la unuo de la magneta konstanto μ0, t.e. N/A2.

Laŭ siaj magnetaj permeabloj, substancoj estas klasifikitaj jene:

μr = 1 + , kie , nomita magneta impresemeco, aŭ laŭ la ĵargono de fakuloj susceptebleco[1]., estas koeficiento malgranda kaj negativa;

μr = 1 + , kie estas koeficiento malgranda kaj pozitiva;

Relativa permeablo kaj tipo de kelkaj materiloj

redakti
Materialo µr Tipo
Superkonduktanto (tipo 1) 0 ideala diamagneta
Bismuto 1 1,66 · 10−4 diamagneta
Akvo 1 9,1 · 10−6
Kupro 1 6,4 · 10−6
Hidrogeno 1 2,06 · 10−9
Vakuo 1 (pro difino)
Aero 1 + 4 · 10−7 paramagneta
Aluminio 1 + 2,2 · 10−5
Platino 1 + 2,57 · 10−4
Likva oksigeno 1 + 3,6 · 10−4
Rustorezista ŝtalo (aŭstenita) 1 + 0,003…0,05
Ferofluaĵo 00.003…000.010 superparamagneta
Ferito 00.004…015.000 ferimagneta
Kobalto 00.080…000.200 feromagneta *)
Nikelo 00.200…01 000
Fero 00.300…010 000
Mu-metalo (NiFe) 50.000…140.000
*) Valoroj dependaj de preciza kunmetaĵo/pureco, magnetkampa forto, frekvenco kaj posttraktado (mekaniĥa pretigo, varmotraktado)

Referencoj

redakti
  1. J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 447-460, Magnetaj proprecoj de materialoj.. versio : 3-a eldono.