Magneto

Magneto estas objekto, kiu havas magnetismon. La vorto devenas de la antikva greka “líthos mágnes” (λίθος μάγνης) kiu signifas “magnesia ŝtono”. Magnesio estas parto de Grekio kie magnetito estis antikve malkovrita.

Magneto estas korpo aŭ aparato kun signifa magnetismo, tiel ke ĝi altiras aliajn magnetojn aŭ metalojn feromagnetajn (por ekzemplo, fero, kobalto, nikelo kaj alojoj de tiuj). Magneto povas esti natura aŭ artefarita kaj ankaŭ la materialoj povas esti paramagnetaj, kiuj estas altirataj pli malforte, kiel magnezio, plateno, aluminio, inter aliaj, aŭ diamagnetaj, nome tiuj kiuj ne altiras sin, kiel grafito de karbono, oro, arĝento, plumbo kaj bismuto.
La naturaj magnetoj retenas sian kontinuan magnetan kampon, se ili ne suferas grandan frapon aŭ oni aplikas magnetajn ŝarĝojn malajn aŭ je altaj temperaturoj. La magneta kampo ne estas videbla, sed ĝi estas la tialo ke la magnetoj altiras aŭ forpelas variajn materialojn, tiuj kiuj estas ofte altiritaj de magneto havas grandan magnetan permeablecon, kiel ĉe fero kaj ĉe kelkaj tipoj de ŝtalo, kaj ricevas la nomon de feromagnetaj materialoj. La materialoj kun malalta magneta permeableco, kiujn magnetoj altiras nur malforte, nomiĝas paramagnetaj. Unu ekzemplo de paranagneta materialo estas likva oksigeno. Finfine estas kelkaj materialoj, kiel akvo, kiuj havas magnetan permeablecon tiom malaltan ke la magnetismo estas konstatebla nur okaze de ekstera magneta kampo (diamagnetismo). Ĉio havas magnetan permeablecon mezureblan.
La magnetoj povas esti daŭraj, se magnetigitaj ili konservas persiste la magnetajn proprecojn, aŭ portempaj, se ili konservas la magnetajn proprecojn nur dum ili estas sub la influo de magneta kampo, kaj malaperas kiam la kampo malaperas. Elektromagneto estas tipo de portempa magneto farita per bobenado de elektra fadeno laŭ kiu pasas elektra kurento, kaj ĝi funkcias kiel magneto nur kiam pasas la kurento; foje la bobenado estas farata ĉirkaŭ materialo feromagneta por plibonigi la magnetan kampon okazigitan.
La mezurunuo de la ISU por la magneta kampo estas la teslo, kaj la unuo por la magneta flukso estas la vebero; 1 teslo estas po 1 vebero por kvadrata metro.
Historio
redaktiLa plej antikvaj konataj priskriboj pri la proprecoj de la magnetoj devenas de la antikva Egipto kaj de la antikvaj Grekio, Hindio kaj Ĉinio.[1][2][3] En 585 a.n.e. Taleso el Mileto jam priskribis, ke la magnetito altiras la feron, sed li pensis, ke la kaŭzo estas ke ĝi havas animon (en tiu epoko movo indikis vivon, animon aŭ la interveno de dio). Klargiklopodo sen interveno de dio aŭ animo estas trovebla en la verko De rerum natura de Lukrecio (98 a.n.e.- 54 a.n.e.). Sed nur en 1600 per la publikigo de De magnete de William Gilbert ekas la scienco de magnetismo en Eŭropo. En Ĉinio, la unua konata mencio pri magnetoj kaj ties proprecoj estas de la 4-a jarcento, kaj la unuaj priskriboj de la uzado de kompasoj estas de komenco de la 11-a jarcento. La uzado de tiuj aparatoj estos komunaj ĉie ajn en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.[4]
Fizika deveno de la magnetismo
redaktiDaŭraj magnetoj
redaktiAjna ofta objekto estas komponita de partikloj kiel protonoj, neŭtronoj kaj elektronoj, ĉiu el kiuj havas inter siaj kvantaj proprecoj la spinon, kiu asocias magnetan kampon al tiuj partikloj. El tiu vidpunkto, estus logike pensi, ke ajna materialo, estante formita de enorma nombro de partikloj, havas magnetajn proprecojn (eĉ la partikloj de antimaterio havas magnetajn proprecojn), sed la ĉiutaga esperto, kontraŭdiras tiun eblon.
spino 5/2 (fermiono) kaj 2 (bosono), respektive.[5]
Ene de ĉiu atomo aŭ molekulo, la dispono de ĉiu spino sekvas strikte la principon de ekskludo de Pauli, sed por ajna diamagneta substanco ne estas ordigo de la spiío kiu tuŝas grandan nombron de partikloj, kaj pro tio ne estas magneta kampo ie ajn; la magneta momanto de partiklo estas nuligita per alia.
Male, en daŭraj magnetoj, ja estas grava grado de ordigo de la spino de ties partikloj. La nivelo de ordigo plej alta estas en la nomitaj propraĵoj de Weiss aŭ magnetaj propraĵoj: kiuj povas esti konsiderataj kiel mikroskopaj regionoj kie estas forta interagado inter la partikloj, nomitaj interagoj de interŝanĝo, kiu generas situacion tre ordigita: ju pli granda estos la grado de ordo de la propraĵo, des pli forta estos la magneta kampo generota.
Alta ordigo (kaj tiel, forta magneta kampo) estas unu de la ĉefaj karakterizaĵoj de la feromagnetaj materialoj.
Strategio utila por generi tre intensan magnetan kampon konsistas en orientigo de ĉiuj propraĵoj de Weiss de feromagneta materialoj per malpli intensa kampo, generita de bobeno de konduktila materialo tra kiu pasas elektra kurento: nome elektromagneto.
Magnetismo generita de elektronoj
redaktiElektronoj ludas gravan rolon en la formado de la magneta kampo, en atomo la elektronoj povas esti solaj aŭ laŭpare ene de ĉiu atomorbito. Se ili estas paraj, ĉiu elektrono havas spinon malan al tiu de la alia elektrono (spino supra kaj spino suba); ĉar la spinoj havas malajn direktojn ili internuliĝas, kaj tial paro de elektronoj ne povas generi magnetan kampon.
En multaj atomoj, la nombro de elektronoj estas malpara; ĉiuj magnetaj materialoj havas tiutipajn elektronojn, sed oni ne povas diri, ke unu atomo kun malparaj elektronoj jam estas feromagneta. Por povi estis feromagneta, la malparaj elektronoj de la materialo krome devas interagadi grandskale, tiel ke ĉiuj el ili devas esti orientitaj en la sama direkto. La specifa elektrona distribuado de la atomoj, same kiel la distanco inter ĉiu atomo, estas la ĉefa faktoro kiu impulsas tiu ordon grandskale, kiu tuŝas multajn partiklojn. Se la elektronoj havas la saman orientigon, ili estos en stato de malpli granda energio.
Elektromagnetoj
redaktiElektromagneto en sia plej simpla formo estas kondukila fadeno ĉirkaŭturnita unu aŭ pliajn fojojn; tiu distribuado estas nomita "spiro" aŭ "spiralero" (unu turno) aŭ solenoido. Kiam la elektra kurento pasas laŭ la kondukila fadeno de la bobenado estas generata magneta kampo kiu speras koncentrita ĉe la ĉirkaŭturnejo (speciale al ties interno). Ties kampolinioj estas tre similaj al tiuj de magneto kaj ties orientigo sekvas la regulon de la dekstra mano. La magnetaj momanto kaj kampo de la elektromagneto estas proporcia al la nombro de turnoj de la fadeno (ankaŭ nomataj spiraleroj), al la sekcio de ĉiu spiralero kaj al la denseco de la kurento kiu pasas tra la fadeno.
Se la spiraleroj de la kondukila fadeno estas farataj el materialo sen specialaj magnetaj proprecoj, aŭ al la aero, la magneta kampo generata estas malforta forto; sed se la fadeno estas turnita ĉirkaŭ feromagneta aŭ paramagneta materialo, kiel povas esti najlo el fero, la magneta kampo generita estos multe pli granda, ties forto estas de ĉirkaŭ centoj da fojoj plie kaj povas eĉ multobligi por 1000.
La magneta kampo observata ĉirkaŭ magneto etendiĝas al konsiderinda distanco kompare al la grando de la magneto, kaj sekvas la leĝon de la inverso de la kuba potenco: la intenseco de la kampo estas inverse proporcia al la kubo de la distanco.
Se la elektromagneto estas bazata sur metala lameno, la forto necesa por separi la du objektojn estos eĉ pli granda, ĉar ambaŭ surfacoj estas ebenaj kaj glataj; tiuokaze estos pliaj kontaktopunktoj kaj la reluktanco de la magneta cirkvito estos pli malgranda.
La elektromagnetoj permesas aplikojn en variaj kampoj, ekde la partiklaj akceliloj ĝis la elektraj motorooj pasante tra la gruoj de la rubigoj de vehikloj aŭ la maŝinoj kiuj produktas bildojn per magneta resonanco. Estas ankaŭ maŝinoj pli kompleksaj en kiuj oni ne uzas la simplajn dupolusajn magnetojn, sed kiuj postulas kvar aŭ eĉ pliajn magnetajn polusojn; unu ekzemplo estas la Mas-spektrogramo en kiu oni koncentras la faskojn de partiklojn.
Ĵus eblis produkti magnetajn kampojn de kelkaj milionoj de tesloj uzante mikrometrajn solenoidojn pere de kiuj oni pasigis kurenton de milionoj de amperoj uzante impulselŝarĝon produktita per baterio de kondensiloj. La intensa forto de la elŝarĝo kondukis la sistemon al la interna eksplodo, detruante la eksperimenton en malmultaj milisekundoj.
Malkovro
redaktiEstis Ørsted kiu por la unua fojo pruvis en 1820, ke elektra kurento generas magnetan kampon en sia medio. En la interno de la materio ekzistas malgrandaj kurentoj fermitaj pro la movado de la elektronoj kiujn enkavas la atomoj, ĉiu el kiuj originas mikroskopan magneton. Kiam tiuj malgrandaj magnetoj estas orientitaj en ĉiuj direktoj, iliaj efikoj nuliĝas reciproke kaj la materialo ne montras magnetajn proprecojn; male se ĉiuj malgrandaj magnetoj estas liniigitaj, ili agadas kiel ununura magneto; tiuokaze la substanco estis magnetigita.
La unua sciencisto kiu konstruis elektromagneton estis la franca fizikisto kaj politikisto François Arago.[6]
Karakterizaj ecoj de magneto
redaktiLa tuj videblaj ecoj de magneto estas:
- altiri objektojn el fero aŭ el aliaj materialoj (kobalto, nikelo aŭ el tiel nomataj feromagnetaj substancoj);
- altiri aŭ forpuŝi alian magneton;
- transdoni sian magnetan econ al fera peco, kiun oni frotas sur ĝi.
Magnetismo
redaktiLa magnetismo de magneto povas esti propra konstanta eco de la materialo, aŭ povas deveni de ekstera fonto, kiel elektromagnetismo.
La ecoj de magnetismo estas:
- La magnetkampaj linioj fermiĝas sur si mem (ili ne havas nek komencan nek finan punktojn).
- La magnetkampaj linioj ne intersekcas.
- La plej granda denseco de linioj estas proksime de la magnetpolusoj.
- La fluo de magneta fluo ekster la magneto estas de nordo al sudo, kaj ene de la magneto de sudo al nordo.
Magnetaj polusoj: norda kaj suda
redaktiOni ankaŭ povas vidi, ke la eco de magneto manifestiĝas en du (aŭ foje pli) difinaj punktoj, kiun oni nomos polusoj.
La du polusoj estas distingitaj de la direkto de la magneta flukso. En principo ĉi tiuj polusoj povus esti nomitaj iel ajn; ekzemple, kiel “+” kaj “−”, aŭ “A” Kaj “B”. Tamen, bazita sur la frua uzo de magnetoj en kompasoj, ili estas nomitaj la “norda poluso” (aŭ pli detale “nordserĉanta poluso”), “N”, kaj la “suda poluso” (aŭ “sudserĉanta poluso”), “S”, kun la norda poluso estanta la poluso kiu indikas norden (t.e. la poluso de magneto, kiu estas altirata al la tera Norda magneta poluso). Ĉar kontraŭaj polusoj allogas, la tera norda magnetpoluso estas sekve, de ĉi tiu difino, fizike magneta kampo suda poluso.[7][8][9] Kontraŭe, la tera Suda magneta poluso estas fizike la norda poluso de la magneta kampo.
Galerio
redaktiJenaj bildoj de kelkaj daŭraj magnetoj:
-
Hufferoforma magneto
-
Stangetoforma magneto
-
Bildigo de kampolinioj pri stangetoforma magneto
Magnetoj en socio
redaktiFriduja magneto estas magneto uzata por ligi aĵojn al fridujo. Ĉar la fridujo estas loko, al kiu la plej multaj membroj de familio iras, multaj familioj elektas alfiksi al ĝi gravajn mesaĝojn, horarojn, infanajn desegnaĵojn, liston de aĉetaĵoj aŭ similajn, kaj magnetoj estas kutime uzataj por tio. Ĉi tiuj povas havi malsamajn dezajnojn kaj aspekti kiel malgrandaj ornamaĵoj. Dum la malfruaj 1990-aj jaroj, iĝis ofte havi malgrandajn fridujmagnetojn en la formo de vortoj kiuj povus esti uzitaj por krei fridujpoezion. Ekde tiu epoko estis modo komerci kaj kolekti turismajn suvenirojn en la formo de frifujaj magnetoj, kiuj siavice iom anstataŭis la tradiciajn poŝtkartojn. Multaj fridujmagnetoj estas uzitaj kiel ornama elemento, memoraĵo sur magneta bazo, kutime alkroĉita al kuirejaj aparatoj. Danke al speciala dezajno nomita Halbach-magneta aro, la magneta kampo sur la antaŭa flanko de la magneto estas preskaŭ forestanta kaj duobliĝas sur la malantaŭa flanko. Ĉiuj magnetaj nordaj kaj sudaj polusoj estas sur la sama flanko, tre kiel multaj hufummagnetoj unu apud la alia.
Oftaj uzoj
redakti- Magnetaj registraĵoj: VHS-bendoj enhavas bobenon de magneta bendo. La informoj, kiuj konsistigas la filmeton kaj sonon, estas ĉifritaj sur la magneta tegaĵo de la bendo. Ankaŭ ordinaraj sonkasedoj dependas de magneta bendo. Simile, en komputiloj, disketoj kaj fiksaj diskoj registras datumojn sur maldika magneta tegaĵo.[10]
- Kartoj por kredito, debeto, kaj bankaŭtomatoj: Ĉiuj el tiuj kartoj havas magnetan bendon en unu flanko. Ĉi tiu strio ĉifras la informojn por kontakti la financan institucion de individuo kaj konektiĝi kun ties konto(j).[11]
- Malnovaj tipoj de televido (ne de ebena ekrano) kaj malnovaj tipoj de grandaj komputilekranoj: Televidaj kaj komputilaj ekranoj enhavantaj katodradian tubon uzas elektromagneton por gvidi elektronojn al la ekrano.[12]
- Sensiloj: Permanentaj magnetoj estas utilaj komponantoj por fabrikado de magnetaj sensiloj por la detekto de moviĝo, delokiĝo, pozicio, kaj tiel plu.[13]
- Paroliloj kaj mikrofonoj: Plej multaj laŭtparoliloj uzas permanentan magneton kaj kurent-portantan volvaĵon por konverti elektran energion (la signalon) en mekanikan energion (movado kiu kreas la sonon). La volvaĵo estas volvita ĉirkaŭ bobeno ligita al la laŭtparolila konuso kaj portas la signalon kiel ŝanĝiĝantan kurenton kiu interagas kun la kampo de la permanenta magneto. La voĉvolvaĵo sentas magnetan forton kaj reage movas la konuson kaj premas la najbaran aeron, tiel generante sonon. Dinamikaj mikrofonoj uzas la saman koncepton, sed inverse. Mikrofono havas diafragmon aŭ membranon ligitan al drata volvaĵo. La volvaĵo ripozas ene de speciale formita magneto. Kiam sono vibrigas la membranon, ankaŭ la volvaĵo vibriĝas. Dum la volvaĵo moviĝas tra la magneta kampo, tensio estas induktita tra la volvaĵon. Ĉi tiu tensio pelas kurenton en la drato kiu estas karakteriza por la originala sono.
- Elektraj gitaroj uzas magnetajn ŝarĝaĵojn por transdukti la vibradon de gitarkordoj en elektran kurenton, kiu poste povas esti plifortigita. Ĉi tio diferencas de la principo malantaŭ la laŭtparolilo kaj dinamika mikrofono, ĉar la vibradoj estas sentitaj rekte per la magneto, kaj oni ne uzas diafragmon. La Hammond-orgeno uzis similan principon, kun rotaciantaj tonradoj anstataŭ kordoj.
- €lektraj motorojs kaj generatoroj: Kelkaj elektraj motoroj dependas de kombinaĵo de elektromagneto kaj permanenta magneto, kaj, simile al laŭtparoliloj, ili konvertas elektran energion en mekanikan energion. Generatoro estas la malo: ĝi konvertas mekanikan energion en elektran energion movante konduktilon tra magneta kampo.
- Medicino: Hospitaloj uzas magnetan resonancan bildigon por detekti problemojn en la organoj de paciento sen invada kirurgio.
- Kemio: Kemiistoj uzas nuklean magnetan resonancon por karakterizi sintezitajn kombinaĵojn.
- Ĉukoj estas uzataj en la Metalfarado|metalprilabora kampo por teni objektojn. Oni uzas magnetojn ankaŭ en aliaj specoj de fiksiloj, kiel ekzemple la magneta bazo, la magneta krampo kaj la friduja magneto.
- Kompasoj: Kompaso (aŭ marista kompaso) estas magnetigita montrilo libera por vicigi sin kun magneta kampo, plej ofte la tera magneta kampo.
- Arto: Vinilmagnetaj folioj povas esti alkroĉitaj al pentraĵoj, fotoj kaj aliaj ornamaj objektoj, permesante ilin esti alkroĉitaj al fridujoj kaj aliaj metalaj surfacoj. Objektoj kaj farbo povas esti aplikitaj rekte al la magneta surfaco por krei kolaĝajn artaĵojn. Metalaj magnetaj tabuloj, strioj, pordoj, mikroondiloj, lavmaŝinoj, aŭtoj, metalaj I-traboj kaj ajna metala surfaco povas esti uzataj kiel magneta vinila arto.
- Sciencaj projektoj: Multaj temaj demandoj baziĝas sur magnetoj, inkluzive de la repuŝo de kurent-portantaj dratoj, la efiko de temperaturo, kaj motoroj implikantaj magnetojn.[14]
- Ludiloj: Pro sia kapablo kontraŭagi la forton de gravito je proksima distanco, magnetoj ofte estas uzataj en infanludiloj, kiel ekzemple la Magneta Spaca Rado (Magnet Space Wheel) kaj Levitron, por amuza efiko.
- Fridujaj magnetoj estas uzataj por ornami kuirejojn, kiel suveniroj, aŭ simple por teni noton (aĉetlisto) aŭ foton sur la frifuja pordo.
- Magnetoj povas esti uzataj por fari juvelojn. Kolĉenoj kaj brakringoj povas havi magnetan agrafon, aŭ povas esti konstruitaj tute el ligita serio de magnetoj kaj feraj artperloj.
- Magnetoj povas kapti, pluki kolekti magnetajn objektojn (ferajn najlojn, krampojn, premnajlojn, paperfiksilojn) kiuj estas aŭ tro malgrandaj, tro malfacile atingeblaj, aŭ tro maldikaj por ke fingroj tenu ilin. Kelkaj ŝraŭbturniloj estas magnetigitaj por ĉi tiu celo, tre utile kiam malgranda ŝraŭbeto aŭ ŝraŭbingo falas surplanken.
- Magnetoj povas esti uzataj en metalrubujoj kaj savoperacioj por apartigi magnetajn metalojn (fero, kobalto kaj nikelo) de nemagnetaj metaloj (aluminio, neferaj alojoj, ktp.). La sama ideo povas esti uzata en la tiel nomata "magnetotesto", en kiu aŭtoĉasio estas inspektata per magneto por detekti areojn riparitajn per vitrofibro aŭ plasta mastiko.
- Magnetoj troviĝas en prilaborindustrioj, precipe en nutraĵfabrikado, por forigi metalajn fremdajn korpojn el materialoj enirantaj la procezon (krudmaterialoj) aŭ por detekti eblan poluadon ĉe la fino de la procezo kaj antaŭ pakado. Ili konsistigas gravan tavolon de protekto por la prilabora ekipaĵo kaj por la fina konsumanto.[15]
- Magneta levitacia transporto, aŭ maglevo, estas formo de transportado kiu suspendas, gvidas kaj propulsas veturilojn (precipe trajnojn) per elektromagneta forto. Forigo de rulrezisto pliigas efikecon. La maksimuma registrita rapideco de magleva trajno estas 581 kilometroj hore (361 mph).
- Magnetoj povas esti uzataj kiel sekureca aparato por iuj kablokonektoj. Ekzemple, la elektraj kabloj de iuj tekokomputiloj estas magnetaj por malhelpi hazardan difekton de la pordo kiam oni stumblas. La MagSafe-elektrokonekto por la Apple MacBook estas unu tia ekzemplo.
Medicinaj aferoj kaj sekureco
redaktiĈar homaj histoj havas tre malaltan nivelon de malsaniĝemo al statikaj magnetaj kampoj, ekzistas malmultaj ĉefaj sciencaj pruvoj montrantaj sanefikon asociitan kun eksponiĝo al statikaj kampoj. Dinamikaj magnetaj kampoj tamen povas esti alia afero; korelacioj inter elektromagneta radiado kaj kanceraj oftecoj estis postulitaj pro demografiaj korelacioj.
Se feromagneta fremda korpo ĉeestas en homa histo, ekstera magneta kampo interaganta kun ĝi povas prezenti gravan sekurecriskon.[16]
Alia tipo de nerekta magneta sanrisko ekzistas rilate al korstimuliloj. Se korstimulilo estis enigita en la bruston de paciento (kutime por monitori kaj reguligi la koron por stabilaj elektre induktitaj batoj), oni devas zorgi teni ĝin for de magnetaj kampoj. Pro ĉi tiu kialo, paciento kun la aparato instalita ne povas esti testita per magneta resonanca bildiga aparato.
Infanoj kelkfoje glutas malgrandajn magnetojn el ludiloj, kaj tio povas esti danĝera se du aŭ pli da magnetoj estas glutitaj, ĉar la magnetoj povas pinĉi aŭ trapiki internajn histojn.[17]
Magnetaj bildigaj aparatoj (ekz. MRB-oj) generas grandegajn magnetajn kampojn, kaj tial ĉambroj destinitaj por enhavi ilin ekskludas ferajn metalojn. Enporti objektojn faritajn el feraj metaloj (kiel ekzemple oksigenujojn) en tian ĉambron kreas severan sekurecriskon, ĉar tiuj objektoj povas esti potence ĵetitaj ĉirkaŭen de la intensaj magnetaj kampoj.
Magnetigo de feromagnetoj
redaktiFeromagnetaj materialoj povas esti magnetigitaj laŭ la jenaj manieroj:
- Varmigante la objekton super la Curie-temperaturo, permesante al ĝi malvarmiĝi en magneta kampo kaj martelante ĝin dum ĝi malvarmiĝas. Ĉi tiu estas la plej efika metodo kaj similas al la industriaj procezoj uzataj por krei permanentajn magnetojn.
- Metante la objekton en eksteran magnetan kampon, ĝi retenos iom da magnetismo post forigo. Oni montris, ke vibrado pliigas la efikon. Feraj materialoj vicigitaj kun la tera magneta kampo, kiuj estas submetitaj al vibrado (ekz., kadro de transportilo), akiras signifan restintan magnetismon. Simile, frapado de ŝtala najlo tenata per fingroj en N-S-direkto per martelo provizore magnetigos la najlon.
- Frotado: Ekzistanta magneto estas movita de unu fino de la objekto al la alia plurfoje en la sama direkto (unuopa tuŝo-metodo) aŭ du magnetoj estas movitaj eksteren de la centro de tria (duopa tuŝo-metodo).[18]
- Elektra kurento: La magneta kampo produktita per pasado de elektra kurento tra bobeno povas igi domajnojn vicigi. Post kiam ĉiuj domajnoj estas vicigitaj, pliigo de la kurento ne pliigos la magnetigon.[19]
Malmagnetigo de feromagnetoj
redaktiMagnetigitaj feromagnetoj povas esti malmagnetigitaj laŭ la jenaj manieroj:
- Varmigante magneton preter ĝia Curie-temperaturo; la molekula moviĝo detruas la vicigon de la magnetaj domajnoj, tute malmagnetigante ĝin.
- Metante la magneton en alternan magnetan kampon kun intenseco super la koerciveco de la materialo kaj poste aŭ malrapide tirante la magneton eksteren aŭ malrapide malpliigante la magnetan kampon al nulo. Ĉi tiu estas la principo uzata en komercaj malmagnetiziloj por malmagnetigi ilojn, forviŝi kreditkartojn, durdiskojn kaj malmagnetigajn volvaĵojn uzatajn por malmagnetigi katodikajn ekranojn.
- Iom da malmagnetiĝo aŭ inversa magnetiĝo okazos se iu ajn parto de la magneto estas submetita al inversa kampo super la koerciveco de la magneta materialo.
- Malmagnetiĝo progrese okazas se la magneto estas submetita al ciklaj kampoj sufiĉaj por movi la magneton for de la lineara parto sur la dua kvadranto de la B-H-kurbo de la magneta materialo (la malmagnetiga kurbo).
- Martelado aŭ skuado: mekanika perturbo emas hazardigi la magnetajn domajnojn kaj redukti magnetigon de objekto, sed povas kaŭzi ankaŭ neakcepteblan difekton.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Fowler, Michael (1997). «Historical Beginnings of Theories of Electricity and Magnetism». Konsultita la 08-11-2009.
- ↑ Vowles, Hugh P. (1932). «Early Evolution of Power Engineering». Isis (University of Chicago Press) 17 (2): 412–420 [419–20]. doi:10.1086/346662.
- ↑ Li Shu-hua, “Origine de la Boussole 11. Aimant et Boubssole,” Isis, Vol. 45, No. 2. (Jul., 1954), p. 175
- ↑ Schmidl, Petra G. (1996-1997). «Two Early Arabic Sources On The Magnetic Compass». Journal of Arabic and Islamic Studies 1: 81-132.
- ↑ Ball, Philip (26a de novembro 2009). «Quantum objects on show». Nature 462 (7272): 416. doi:10.1038/462416a. Konsultita la 12an de Aŭgusto 2021.
- ↑ Electricity and magnetism: a historical perspective[rompita ligilo]. Brian Baigrie. Greenwod Press. Westport, Connecticut. Londono. P. 68.
- ↑ http://www.kjmagnetics.com/glossary.asp K&J Magnetics, glossary
- ↑ Definition of north pole (of a magnet) at Merriam-Webster's Online Dictionary
- ↑ Earth's Magnetic Poles, Randy Russell, University Corporation for Atmospheric Research website
- ↑ Mallinson, John C.. (1987) The foundations of magnetic recording, 2‑a eldono, Academic Press. ISBN 0-12-466626-4.
- ↑ The stripe on a credit card. How Stuff Works. Arkivita el la originalo je 2011-06-24. Alirita 19a de Julio 2011 .
- ↑ Electromagnetic deflection in a cathode ray tube, I. National High Magnetic Field Laboratory. Arkivita el la originalo je 3a de Aprilo 2012. Alirita 20a de Julio 2011 .
- ↑ FRADEN, JACOB (2004). HANDBOOK OF MODERN SENSORS (tria eldono). New York: Springer. p. 55. ISBN 0-387-00750-4.
- ↑ Snacks about magnetism. The Exploratorium Science Snacks. Exploratorium. Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo 2013. Alirita 17a de Aprilo 2013 .
- ↑ Neodymium Magnets : Strength, design for tramp metal removal. Arkivita el la originalo je 2017-05-10. Alirita 2016-12-05 . Fonto pri magnetoj en fabrikindustrioj.
- ↑ Schenck JF (2000). “Safety of strong, static magnetic fields”, J Magn Reson Imaging 12 (1), p. 2–19. doi:[[doi:10.1002%2F1522-2586%28200007%2912%3A1%3C2%3A%3AAID-JMRI2%3E3.0.CO%3B2-V|10.1002/1522-2586(200007)12:1<2::AID-JMRI2>3.0.CO;2-V]]. 19976829.
- ↑ Oestreich AE (2008). “Worldwide survey of damage from swallowing multiple magnets”, Pediatr Radiol 39 (2), p. 142–7. doi:10.1007/s00247-008-1059-7. 21306900.
- ↑ McKenzie, A. E. E.. (1961) Magnetism and electricity. Cambridge, p. 3–4.
- ↑ Ferromagnetic Materials. Arkivita el la originalo je 27a de Junio 2015. Alirita 26a de Junio 2015 .
Bibliografio
redakti- "The Early History of the Permanent Magnet". Edward Neville Da Costa Andrade, Endeavour, Volume 17, Number 65, Januaro 1958. Ĝi enhavas bonkvalitan priskribon de fruaj metodoj produkti permanentajn magnetojn.
- "positive pole n". The Concise Oxford English Dictionary. Catherine Soanes kaj Angus Stevenson. Oxford University Press, 2004. Oxford Reference Online. Oxford University Press.
- Wayne M. Saslow, Electricity, Magnetism, and Light, Academic (2002). (ISBN 0-12-619455-6). Ĉapitro 9a studas magnetojn kaj ties magnetajn kampojn uzante la koncepton de magnetaj polusoj, sed ĝi ankaŭ havigas pruvaron ke magnetaj polusoj reale ne ekzistas en ordinara kompreno. Ĉapitroj 10a kaj 11a, sekvante tion kio ŝajnas esti alproksimiĝo de la 19-a jarcento, uzas la polusan koncepton por ekhavi la leĝojn kiuj priskribas la magnetismon de la elektraj kurentoj.
- Edward P. Furlani, Permanent Magnet and Electromechanical Devices:Materials, Analysis and Applications, Academic Press Series en Electromagnetism (2001). (ISBN 0-12-269951-3).
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] Arkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2006-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- HyperPhysics E/M
- Magneta Klerigado Arkivigite je 2007-02-26 per la retarkivo Wayback Machine