Magny-en-Bessin

komunumo en la departemento Kalvadoso de Francio

Magny-en-Bessin estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, france Calvados) kaj en la regiono Normandio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 155 loĝantoj sur areo de 4,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Bayeux kaj al la kantono Bayeux.

Magny-en-Bessin
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Normandio
Departemento Kalvadoso
Arondismento arondismento Bayeux
Kantono Bayeux
INSEE kodo 14385 [+]
Poŝtkodo 14400
Demografio
Loĝantaro 155  (2021) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 18′ N, 0° 40′ U (mapo)49.306111111111-0.66416666666666Koordinatoj: 49° 18′ N, 0° 40′ U (mapo) [+]
Areo 4,42 km² ( 442 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 h (+2 h somere)
Magny-en-Bessin (Calvados)
Magny-en-Bessin (Calvados)
DEC
Magny-en-Bessin
Magny-en-Bessin
Situo de Magny-en-Bessin en Calvados
Magny-en-Bessin (Francio)
Magny-en-Bessin (Francio)
DEC
Magny-en-Bessin
Magny-en-Bessin
Situo de Magny-en-Bessin en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magny-en-Bessin [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Longues-sur-Mer, Manvieux, Ryes, Saint-Vigor-le-Grand, Sommervieu kaj Tracy-sur-Mer.

Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas magnusiens.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Monumentoj redakti

 
La kastelo en 2017, post la incendio.

La kastelo de Magny-en-Bessin estas klasikstila kastelo, kiu iam apartenis al Nicolas-Joseph Foucault, altranga ŝtatoficisto. Malokupita ekde la 1970-aj jaroj, la kastelo estis parte detruita de du sinsekvaj incendioj en marto 2016. Ĝi estis rimarkita de Stéphane Bern, fama televidprezentisto kaj estro de la franca « Misio pri la identigo kaj savo de endanĝeritaj monumentoj » (france Mission d'identification et de sauvegarde du patrimoine en péril). Tial la konstruaĵo dufoje ricevis urĝan helpfonduson financitan de la nacia loterio Loto du patrimoine, post lotadoj okazintaj en septembro 2018 (dum la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo) kaj en 2021.

La preĝejo Sankta-Malo de Magny-en-Bessin estas la katolika preĝejo de la komunumo. Ĝi estas dediĉata al Sankta Malo, datiĝas de la 13-a jarcento kaj estis renovigita meze de la 19-a jarcento, pro iniciato de grafo Achard de Bonvouloir, konforme al sia originala arkitektura stilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti