Magyaregregy
Ne miskomprenu kun Magyaregres!
Magyaregregy [madjaregredj], germane Ungarisch-Eggrad, kroate Gređa estas malgranda vilaĝo kaj banloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Komló. En la loknomo magyar signifas hungare: hungaro.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 27 6 km²
- Loĝantaro: 830
- Poŝtkodo: 7332
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°15′05″N 18°18'29″E
Situo
redaktiMagyaregregy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Komló troviĝas 15, Pécs 36 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la romianoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1554 en formo "Egregy". Dum erao de la turkoj la komunumo ne senhomiĝis. Baldaŭe germanoj alvenis.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Eta), ankaŭ pilgrimloko
- banejo
- gotika fortikaĵo nomata Máré el la 13-a jarcento, en la 16-a jarcento renesanciĝis, nun muzeo
Famuloj
redaktiEn Magyaregregy naskiĝis prokuroro György Vókó.