Măcicașu

(Alidirektita el Magyarmacskás)

Măcicașu [mǝĉkaŝu] (hungare Magyarmacskás [madjarmaŝka:ŝ]) estas vilaĝo en Rumanio norde de Cluj-Napoca. Administre ĝi apartenas al la komunumo Chinteni, kies centro situas 4 km sud-okcidente.

Măcicașu
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto Cluj
Alinome Magyarmacskás (hungare)
Komunumo Chinteni
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 53′ N, 23° 34′ O (mapo)46.89027777777823.568611111111Koordinatoj: 46° 53′ N, 23° 34′ O (mapo)
Măcicașu (Rumanio)
Măcicașu (Rumanio)
DMS
Alto super maro 411 m
Poŝtkodo 407208
Loĝantaro 275 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 57029
vdr

Chinteni estas atingebla de Măcicașu ne rekte, sed nur tra Deușu, sur la distriktaj vojoj DJ109S kaj DJ109A.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi nombris 617 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 316 (rumanoj, 19 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 275 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 221 80,4 %
hungaroj 54 19,6 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
rumana 221 80,4 %
hungara 54 19,6 %

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estis en 1283. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).

Fonto redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.

Eksteraj ligiloj redakti