Mahendranath Gupta

Mahendranath Gupta (bengale: মহেন্দ্রনাথ গুপ্ত ) (naskiĝis la 12-an de marto 1854, mortis la 4-an de junio 1932) – bengala verkisto, jogano kaj hinduisma sanktulo, disĉiplo de Ramakriŝna. Siajn verkojn subskribis nur per bengala litero "M". Lia domo, nomata nuntempe Kathamrita Bhavan, troviĝanta en Kolkato (Okcidenta Bengalujo) estas loko de pilgrimado de hinduoj.

Mahendranath Gupta
Persona informo
মহেন্দ্রনাথ গুপ্ত
Naskiĝo 14-an de julio 1854 (1854-07-14)
en Kolkato
Morto 4-an de junio 1932 (1932-06-04) (77-jaraĝa)
en Kolkato
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Universitato de Kolkato • Presidency University • Hare School vd
Profesio
Okupo verkistoprofesoro vd
Verkado
Verkoj Sri Sri Ramakrishna Kathamrita vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Filo de Madhusudana Gupta kaj Swarnamayi Devi, la kolkata familio. Post fundamenta lernejo (Hare School), en 1874 finis Presidency College, fariĝante kun la tempo instruisto de la angla lingvo, psikologio kaj ekonomiko en diveraj lokaj lernejoj. Dum kvin jaroj estis profesoro en Surendranath College. Li fondis lernejon nomatan Ishwar Chandra Vidyasagar's high school, kie oni nomis lin Guruo Mahaŝaja. En 1874 nuptis Nikunja Devi.

Spirita vojo redakti

Mahendranath Gupta apartenis al Brahmo Samaĝ. En 1882 estis prezentita al Paramahansa Ramakriŝna estanta tiam ĉefa sacerdoto de Kalio. Li ofte vizitis tiun ĉi sanktulon. Post lia morto finance helpis al la familio de Vivekananda kaj de Sarada Devi. Komence estis spirita gvidanto de Jogananda. Kiel Majstro Mahaŝaja estis de li priskribita en la 9-a ĉapiro de la libro Aŭtobiografio de Jogano.

Verkado redakti

Mahendranath estas aparte konata kiel aŭtoro de Sri Sri Ramakrishna Kathamrita (The Gospel of Sri Ramakrishna). Tio estas baza kolekto de la instruoj de Ramakriŝna. La unua eldono aperis en la angla, sub la pseŭdonomo: M., a son of the Lord and Disciple, en 1897. La verko konsistas el kvin volumoj. Ties unuvoluma prilaboro Gospel of Ramakrishna laŭ Svami Abhedananda aperis en 1907.

Eksteraj ligiloj redakti