Marĉoj Mai Po

(Alidirektita el Mai Po)

Marĉoj Mai Po (ĉine 米埔濕地) estas naturrezervejo situanta ĉe Juen Long en Hongkongo, Ĉinio. Ĝi estas parto de la golfo Hau Hoi Ŭan, nome malantaŭa golfo, internacie grava humidejo kiu estas fakte neprofunda estuaro, ĉe la elfluoj de la riveroj Ŝam Ĉun, Ŝan Pui kaj Tin Ŝui Ŭai Nullah. Ĝi estis listata kiel Ramsar-loko laŭ la Ramsar-Interkonsento en 1995, kaj eltenas gravajn nombrojn de humidejajn birdojn, kiuj ĉee alvenas vintre kaj dum la printempa kaj aŭtuna migradoj. La eduka centro kaj natura konservaareo estas 1.5 km² granda kaj ties ĉirkaŭa humidejo havas areon de 6 km². Ĝi havigas konservareon por mamuloj, reptilioj, insektoj, kaj ĉirkaŭ 350 specioj de birdoj.

Marĉoj Mai Po
protektata areomarĉo [+]

LandoĈinio
RegionoHongkongo
Koordinatoj22° 29′ 56″ N, 114° 2′ 46″ O (mapo)22.499114.046Koordinatoj: 22° 29′ 56″ N, 114° 2′ 46″ O (mapo)

Marĉoj Mai Po (Hongkongo)
Marĉoj Mai Po (Hongkongo)
DEC
Marĉoj Mai Po
Marĉoj Mai Po
Lokigo de Hongkongo en Ĉinio
Map
Marĉoj Mai Po
Vikimedia Komunejo:  Mai Po [+]
vdr
Fiŝlago en Mai Po.
Gvidisto klarigas al studentoj.

Eksteraj ligiloj redakti