Maia Sandu
Maia SANDU (naskiĝinta la 24-an de majo 1972 en Risipeni) estas moldava ekonomikisto kaj politikisto, ministro pri edukado de Moldavio en jaroj 2012–2015, en 2019 ĉefministro de Moldavio kaj de 2020 prezidanto de Moldavio.
Maia Sandu | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of the Parliament of Moldova | |||||
![]() Sandu en 2019
| |||||
Persona informo | |||||
Maia Sandu | |||||
Naskonomo | Maia Sandu | ||||
Naskiĝo | la 24-an de majo 1972 en Risipeni | ||||
Religio | Moldava Ortodoksa Eklezio [#] | ||||
Lingvoj | rumana • rusa • angla • hispana [#] | ||||
Ŝtataneco | Moldavio • Rumanio • Sovetunio [#] | ||||
Alma mater | Universitato Harvard | ||||
Partio | Partio de Agado kaj Solidareco | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
| |||||
Prezidanto de Moldavio | |||||
Dum | 24-a de decembro 2020 – | ||||
Antaŭulo | Igor Dodon | ||||
Ĉefministro de Moldavio | |||||
Dum | 8-a de junio 2019 – 14-a de novembro 2019 | ||||
Antaŭulo | Pavel Filip | ||||
Sekvanto | Ion Chicu | ||||
Ministro pri edukado de Moldavio | |||||
Dum | 24-a de julio 2012 – 30-a de julio 2015 | ||||
Antaŭulo | Mihail Șleahtițchi | ||||
Sekvanto | Corina Fusu | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
BiografioRedakti
EdukadoRedakti
Ŝi naskiĝis en vilaĝo Risipeni, kiu situis en regiono Fălești, Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Dum jaroj 1995–1998 ŝi studis internaciajn rilatojn en Academia de Administrare Publică de pe lângă Președintele Republicii Moldova. En 2010 ŝi finis je Harvard Kennedy School en Universitato Harvard.[1]
Agado en politikoRedakti
La 24-an de julio 2012 ŝi fariĝis la ministro pri edukado. La 23-an de julio 2015 ŝi estis konsiderata kiel kandidato de la Partio Liberal-Demokrata por ĉefministro.[2] Sed Valeriu Streleț estis elektita anstataŭ ŝi.[3]
En decembro 2015 ŝi kreis platformon „În /pas/ cu Maia Sandu”, kiu en 2016 iĝis Partio de Agado kaj Solidareco.[4][5]
En la unua raŭndo de la prezidentaj elektoj de 2016 ŝi akiris 38,7% da voĉoj.[6] En la dua raŭndo ŝi akiris 47,9% da voĉoj kaj malvenkis kontraŭ Igor Dodon.[7]
En 2019 ŝi fariĝis parlamentano kaj la 8-an de junio 2019 ŝi estis elektita de parlamento kiel ĉefministro de Moldavio.[8][9] La 8-an de novembro socialistoj anoncis mocion de demisio kontraŭ Sandu.[10] La 14-an de novembro 2019 Ion Chicu estis elektita kiel nova ĉefministro.
En la unua raŭndo de la prezidentaj elektoj de 2020 ŝi akiris 36,16% da voĉoj.[11] En la dua raŭndo ŝi akiris 57,72% da voĉoj (943 006) kaj venkis kontraŭ Igor Dodon.[12]
Ŝi oficiale fariĝis prezidanto de Moldavio la 24-an de decembro 2020, iĝante la unua ina prezidanto de tiu ĉi lando.[13]
ReferencojRedakti
- ↑ Maia Sandu: Ministru al Educației în Guvernul Gaburici (la rumana).
- ↑ Ex-World Bank economist set to become prime minister in Moldova (la angla).
- ↑ Moldova PM nominee pushes tough demands for taking top job (la angla).
- ↑ Ultimă oră! Maia Sandu a fost realeasă în funcția de președinte al PAS (la rumana).
- ↑ Decis! Maia Sandu, aleasă în calitate de președinte al PAS pe un termen de zece luni (la rumana).
- ↑ Alegerile din 30 octombrie 2016: Alegeri Prezidențiale 2016 (la rumana).
- ↑ Alegerile din 13 noiembrie 2016: Alegeri Prezidențiale 2016 (la rumana).
- ↑ Alegerile parlamentare din 2019 în Republica Moldova (la rumana).
- ↑ Moldovan Parliament Approves New Government Over Constitutional Court's Objections (la angla).
- ↑ Mateusz Kucharczyk: Upadek rządu w Mołdawii (la pola).
- ↑ Moldova Readies for Final Round of Presidential Election (la angla).
- ↑ Alegerile prezidențiale din 2020 în Republica Moldova (la rumana).
- ↑ Anna Wolska: Mołdawia: Maia Sandu zaprzysiężona na prezydenta (la pola).