Maisons-Alfort
Maisons-Alfort [mɛzɔ̃ alfɔʁ] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 52 943 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Maisons-Alfort | ||
---|---|---|
La preĝejo Sainte-Agnès | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Val-de-Marne | |
Arondismento | Créteil | |
Kantono | Maisons-Alfort-Nordo Maisons-Alfort-Sudo | |
Urbestro | Michel Herbillon (2008–2014) | |
Insee-kodo | 94046 | |
Poŝtkodo | 94700 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 52 943 (2010) | |
Loĝdenso | 9 895,9 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 48′ N, 2° 26′ O (mapo)48.805832.43778Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 26′ O (mapo) | |
Alteco | 28 ĝis 47 m | |
Areo | 5,35 km2 | |
Situo | ||
GeografioRedakti
Maisons-Alfort situas 8 km sudoriente de la centro de Parizo. Norde ĝin bordas la rivero Marne.
TransportoRedakti
En Maisons-Alfort troviĝas du stacidomoj de la linio RER D: Maisons-Alfort - Alfortville kaj Le Vert de Maisons.
Ĝi havas ankaŭ tri metrostaciojn de la linio 8: École Vétérinaire de Maisons-Alfort, Maisons-Alfort - Stade kaj Maisons-Alfort - Les Juilliottes.
Projektita estas metrostacio sur la linio 15 de Grand Paris Express: Le Vert de Maisons.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 94046-Maisons-Alfort (france). Alirita 26-an de julio 2013.