La majaoj estas indiĝena popolaro de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento. Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano, sed ankaŭ Campeche, Quintana Roo, Chiapas kaj Tabasco), Gvatemalo, Belizo kaj okcidento de Honduro kaj Salvadoro.

Majaoj
civilizaciostilokulturo • grupo • antikva civilizacio • Antaŭkolumba Ameriko • historia lando
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Majaaj centroj klasikaj (o) kaj postklasikaj (kvadratetoj).
La Templo de Kukulkano (Chichén Itzá).
Detalo de la Lintelo 26a de Yaxchilán.
Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri Palenke kaj Pakal la Granda.

La majaa kulturo estis civilizacio mezamerika kiu disvolviĝis en la menciitaj areoj, enhavantaj pli ol 300 000 km². Ĝi hegemoniis laŭlonge de pli ol du jarmiloj en nombraj socikulturaj aspektoj kiel ekzemple pro sia skribsistemo, unu el la malmultaj skribsistemoj plene disvolvigitaj en la Antaŭkolumba Ameriko, pro sia arto, arkitekturo, mitologio kaj rimarkindaj sistemoj de nombrosistemo, same kiel en astronomio kaj matematiko.

Dum la forma periodo, antaŭ la jaro 2000 a.n.e., startis la disvolvigo de la agrikulturo kaj la populacio fariĝis malnomada setliĝante en la unuaj domaroj. En la periodo antaŭklasika (ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e. ĝis la jaro 250 a.n.e.) disvolviĝis la unuaj kompleksaj socioj kaj oni ekkultivis la bazajn nutraĵojn de la majaa dieto: nome maizo, fazeolo, kukurboj kaj kapsiketoj. La unuaj majaaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ la jaro 750 a.n.e. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. tiuj urboj posedis jam monumentan arkitekturon, enhavante grandajn templojn kun fasadoj de stuko. La glifa skribmaniero uziĝis ekde la 3-a jarcento a.n.e. En la malfrua antaŭklasika disvolviĝis grandaj urboj en la Petena Baseno, kaj ekzemple Kaminaljuyu atingis elstarecon en la gvatemala altebenaĵo. Ekde ĉirkaŭ la jaro 250 a.n.e., la klasika periodo estis markita grandmezure per la starigo de monumentoj skulptitaj uzante la datojn de longdaŭra kalkulo. En tiu periodo disvolviĝis granda nombro de urboŝtatoj ligitaj inter si per kompleksa komercreto. En la malsupraj majaaj teroj aperis du grandaj rivalaj potencoj, nome Tikal kaj Calakmul. Okazis ankaŭ fremda interveno en la majaa dinastia politiko de la urbo Teotiŭakano de la centro de Meksiko. En la 9-a jarcento okazis ĝenerala politika falo en la majaa centra regiono, kiu okazigis enlandajn militojn, abandonon de la urboj kaj loĝantarajn translokigojn (amasa migrado) al la nordo. Dum la postklasika periodo aperis Chichén Itzá en la nordo, kaj okazis la ekspansio de la kiĉea regno en la Gvatemala Altebenaĵo. En la 16-a jarcento finfine alvenintoj de la Hispana Imperio konkeris la mezamerikan mondoregionon, kaj post longa serio de militkampanjoj la lasta majaa urbo perdis sian suverenecon en 1697.

La politika povo dum la klasika periodo centriĝis en la koncepto de la «dia reĝo», kiu agis kiel peranto inter la mortontoj kaj la supernatura medio. La monarkio estis kutime hereda kaj patroflanka, kaj la povo pasis al la unuenaskito, kvankam foje ankaŭ virinoj plenumis la povon kiel regentoj de siaj neplenkreskaj filoj aŭ eĉ pro propra rajto. La majaa politiko estis dominata per sistemo de patroneco, kvankam la preciza politika kompono de regno variis el urboŝtato al urboŝtatoj. Ĝenerale ĉiu domaro havis tribestron, kiu respondecis antaŭ regiona senjoro (Ajaŭ) superkontrolita de dieca senjoro (Kuhul Ajaŭ) kaj en kelkaj okazoj kiel ĉe Tikal, estis eĉ supera reganto (reĝo de reĝoj) nome Kalomté. Ĉirkaŭ la malfrua klasika periodo, la aristokrataro estis konsiderinde pliigita kaj estis limigita la ekskluziva povo de la dieca reĝo.

La majaa civilizacio disvolvigis formojn de arto tre prilaboritaj kaj nekonataj de samtempaj kaj samkontinentaj kulturoj uzante kaj longdaŭrajn kaj nedaŭrajn materialojn, kiel ligno, jado, obsidiano, ceramiko, monumentoj el ĉizita ŝtono, stuko kaj murpentraĵoj fajne kreitaj.

En la majaaj urboj la urbocentro estis okupita de kompleksoj kaj ceremoniaj kaj administraj, ĉirkaŭita de neregula etendo de loĝejaj kvartaloj. Ofte la diversaj partoj de urbo estis konektitaj per ŝoseoj. La ĉefa arkitekturo de la urbo estis komponita de palacoj, piramidecaj temploj, ceremoniaj pilkludejoj, kaj strukturoj linigitaj por la astronomia observado. La majaa elito scipovis kaj lego kaj skribi, kaj disvolvigis kompleksan sistemon de glifa skribmaniero, nome unu el la plej antaŭenirintaj el la Antaŭkolumba Ameriko. La majaoj gravuris sian historion kaj ritan sciaron en libroj en formo de ekranego, el kiuj restis nur tri ekzempleroj kun senduba aŭtenteco, la cetero estis detruita de la hispanaj konkistadoroj. Ekzistas ankaŭ granda nombro de ekzemploj de majaaj surskribaĵoj en la steleoj kaj la ceramiko. La majaoj disvolvigis kompleksan serion de interplektitaj ritaj kalendaroj, uzis la matematikon kaj estis unu el la unuaj popoloj kiuj uzis la eksplicitan nulon en la tuta mondo. La majaoj praktikis la homajn oferojn kiel parto de sia religio.

Kulturhistorio redakti

 

 
Ruinoj de Tikal.

Oni kutime distingas tri grandajn epokojn de la majaa civilizo:[1]

Tiuj menciitaj periodoj estis anstataŭitaj de la Arkaika Periodo, en kiu oni establis la unuajn homajn setlejojn kaj startis la disvolvigon de la agrikulturo.[2] La plej ĵusaj studoj konsideras tiujn periodojn simple kiel konvenciaj dividoj de la majaa kronologio, anstataŭ esti indikoj de la kultura evoluo de la majaoj aŭ de ilia dekadenco.[3] Depende de la fakulo, la difinoj de datoj de komenco kaj fino de la periodoj povas varii ĝis je unu jarcento.[4]

Erao antaŭklasika redakti

La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj estas el Cuello, Belizo, kaj datumitaj je ĉirkaŭ 2000 jaroj a.K.. Oni supozas disiron el tiu unua loko norden, al la golfo de Meksiko. En Copán, Honduraso, trovaĵoj estas datumitaj je 1100 a.K. Tiam estis fondita ankaŭ la urbo Lamanai, kiu pro daŭra loĝado dum ĉirkaŭ 3000 jaroj, estas unu el la plej longe uzitaj majaaj urboj. Cahal Pech estis fondita ĉirkaŭ 1000 a.K. kaj loĝata ĝis ĉirkaŭ la jaro 700 p.K..

Inter 900 kaj 400 a.K. preskaŭ la tuta majaa regiono estis priloĝata kaj la diversaj urboj komercis unu kun la aliaj. Unuaj trovaĵoj el Tikal, Gvatemalo, estas datumitaj je la 7-a jarcento a.K. kaj ĉe la golfo de Meksiko la unuaj ŝtonaj temploj estis konstruitaj ĉirkaŭ 500 a.K.. Inter la unuaj majaaj urbegoj estas El Mirador (ĝis 16 km²)[5] kun la plej alta (nun konata) piramido (72 m) kaj Nakbe en la nuna Gvatemalo.

Pro la granda kresko de la popolo inter 400 a.K. kaj 250 p.K. la majaaj centroj pligrandiĝis kaj ekis reĝeco.

Erao klasika redakti

 
La fama mondkonata foto pri golejo en Chichén Itzá.

La klasika periodo estas difinita grandmezure kiel periodo en kiu la majaoj de la malsupraj teroj starigis datitajn monumentojn, uzante la longdaŭran kalendaron.[6]​ Tiu periodo markis la hegemonion de la konstruado grandskale kaj de la urbanizado, la realigon de monumentaj subskribaĵoj, kaj montris gravajn intelektan kaj artan disvolvigojn, ĉefe en la sudaj malsupraj teroj.[6]

La unua datita majaa steleo (292) estas trovita en Tikal. En la jaro 562 ekis granda milito inter Calakmul kaj Tikal. Chichén Itzá estis fondita ĉirkaŭ 650.

La klasika majaa civilizo konsistis el multaj urboŝtatoj, el kiuj ĉiu havis sian propran estron kaj administrantojn. Per disvastigo tra la tuta jukatana duoninsulo la kulturo de la majaoj atingis sian kulminon dum la epoko inter la jaroj 600 kaj 900 kiam estis fonditaj interalie Uxmal kaj Coba.

Aliaj gravaj urboj estis Tazumal, Tikal, Calakmul, Bonampak kaj Quiriguá. Multaj urboj estis ligitaj per digo-vojoj. Iuj el la urboj havis pli ol 10 000 loĝantojn kaj estis do pli grandaj ol la tiamaj pli grandaj eŭropaj urboj. La plej grandaj urboj havis el 50 000 ĝis 120 000 loĝantojn kaj estis konektitaj per retoj de duarangaj urboj.[7]

Klasikaj centroj de tiu epoko estas ankaŭ Bonampak, Calakmul, Caracol, Xunantunich, Lubaantun, Copán, Dos Pilas, Nakum, Naranjo, Palenque, Rio Azul, Tikal, Yaxchilán kaj Yaxha.

Erao postklasika redakti

Kolapso de la majaaj centroj redakti

 
Mayapan etis grava postklasika urbo en la nordo de Jukatano.

Jam dum la 9-a jarcento en kelkaj majaaj centroj de la suda malalta regiono, kaj poste en la tuta regiono de la centra Jukatanio rapide malkreskis la popolnombro. Multaj urboj estis forlasitaj, la akvumsistemoj disfalis kaj al aktiveco transiris norden.[8][9] Post la mezo de la 10-a jarcento ne plu estis konstruataj monumentaj steleoj en la tuta malalta regiono. La kolapso de la majaa socio estas daŭra temo de fakaj kaj popolaj diskutoj. Du elstaraj elirpunktoj estas jenaj: ekologiaj kaj ne-ekologiaj kaŭzoj.

  • La ekologiaj klarigoj insistas pri la rilato inter homoj kaj medio. Dum la lasta epoko tia rilato ŝajne draste malpliboniĝis. La popolo rapide kreskis, la kultivita tero estis limigita kaj la grundo iĝis malriĉa, malgraŭ la akvumado, ĉar la agrikultura metodo estis ŝajne la tradicia Milpa-sistemo. Pro tiaj observoj O.F. Cook starigis en la jaro 1921 sian hipotezon pri grundomalriĉiĝo.
  • La ne-ekologiaj klarigprovoj enhavas teoriojn kiel ekzemple: militistaj invadoj, katastrofoj, epidemioj, klimatoŝanĝoj. Arkeologaj pruvoj pri invado de la toltekoj en Seibal (en la nordo de Jukatanio) eble subtenas la invadohipotezon. La plejmultaj sciencistoj tamen dubas, ke invado povas esti la ĉefa kaŭzo de tia vasta socia kolapso en la malsupra regiono. La supozo, ke klimatoŝanĝoj kaj ĉefe malsekegaj periodoj respondecas pri la kolapso de tia alta kulturo, gajnis probablon pro la rezultoj de esploroj pri pluvkvanto en Venezuelo dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj sub la gvido de la geologo Gerald Haug en la jaro 2003.[10] Alia kaŭzo diskutita estas la fino de la metropolo Teotiŭakano en centra Meksiko, kiu kreis eksterordinaran potencvakuon, kiu efikis ĝis Jukatanio, kies konkurantaj urboŝtatoj ne povis plenigi tian vakuon.

Postkolapsa epoko redakti

Post la abandono de la ĉefaj urboj de la klasika periodo, grava, sed mulpte pli malgranda, restado de majaoj okazis en la postklasika periodo, koncentre ĉefe proksime de la permanentaj fontoj de trinkakvo.[11]

En la periodo inter la jaroj 900 kaj 1511 troviĝas en la majaa arkitekturo pli kaj pli da toltekaj ecoj. La diferenco klare videblas en la apuda bildo el Chichén Itzá kompare al la piramido en Tikal (vidu la supran bildon). Postkolapsaj centroj estas interalie Coba, Chichén Itzá, Ek Balam, Mayapan, Tulúm kaj Uxmal.

Periodo de kontakto kaj konkero fare de hispanoj (1511-1697) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Konkero de Meksiko kaj Hispana koloniado de Ameriko.
 
Paĝo de la Tolo de Tlakskala kiu montras la konkeron de Iksimĉe, konata kiel Cuahtemallan en naŭatla lingvo.

En 1517, hispana karavelo vrakis en la Kariba Maro, kaj ĉirkaŭ dekduo da survivantoj surteriĝis sur la marbordo de Jukatano. Ili estis kaptitaj de majaoj, kaj la plej parto estis buĉitaj, kvankam du sukcesis fuĝi. Ekde 1517 ĝis 1519, tri hispanaj ekspedicioj sendepende esploris la marbordojn de Juaatano kaj Tabasco, kaj en tiu laste menciita teritorio en 1519 eniris en serio de bataloj kontraŭ la majaaj loĝantoj,[12] el kiu elstaris la Batalo de Centla kontraŭ la majaaj ĉontaloj de Potonchán, kiu estis la unua granda batalo de hispanoj en tio kio poste estos Nova Hispanio.

Post la falo de la ĉefurbo de aztekoj, nome Tenoĉtitlano, en 1521, Hernán Cortés sendis sian kapitanon Pedro de Alvarado al la teritorio de la nuna Gvatemalo kun 180 homoj de kavalerio, 300 soldatoj de infanterio, 4 kanonoj kaj miloj da indianaj militistoj aliancanoj de la centro de Meksiko;[13] ili alvenis en Soconuskon en 1523.[14] Alvarado konkeris la ĉefurbon de la kiĉea regno nome Kumarkaj, en 1524.[15] Tuj poste, la hispanojs estis invititaj kiel aliancanoj al Iksimĉe, la ĉefurbo de la kakĉikela regno.[16] La bonaj rilatoj ne daŭris multe pro la troaj impostaj postuloj en oro fare de la hispanoj, kaj la urbo estis abandonita kelkajn monatojn poste.[17] Al tio sekvis la falo de Zakuleu, la ĉefurbo de mam-oj, en 1525.[18] Francisco de Montejo kaj lia samnoma filo Francisco de Montejo, lanĉis longan serion de kampanjoj kontraŭ la urboj de majaoj de la duoninsulo Jukatano en 1527, kaj fine ili kompletigis la konkeron de la norda parto de la duoninsulo en 1546.[19] Nur la regnoj de majaoj de la baseno de Peteno restis sendependaj.[20] En 1697, Martín de Urzúa atakis la ĉefurbon Itzá, Nojpeteno, kio finis en la falo de la lasta majaa urbo sendependa.[21]

Persistado de la majaa kulturo redakti

La konkero fare de hispanoj eliminis la plej parton de la difinaj trajtoj de la majaa civilizacio, ĉar la misiistoj kiuj akompanis tiujn ekspediciojn plej ofte vidis ilin kiel baro al sia laboro de kristanigo.[22] Tamen, multaj domaroj de majaoj restis malproksime de la hispanaj vicreĝaj aŭtoritatoj, kaj grandmezure ili plue restis kontrolante siajn proprajn aferojn. La majaaj ruraj komunumoj, kaj la kerna familio, plutenis sian tradician ĉiutagan vivon.[23] La kultivo de bazaj nutraĵoj, kiel maizo kaj fazeoloj, pluis, kvankam la agrikultura produktado pliboniĝis pro la enkonduko de laboriloj el ŝtalo. Pluis la produktado de tradiciaj metioj, kiel tekstila, ceramika kaj kestoproduktado. La komunumaj bazaroj kaj la komerco de lokaj produktoj pluis multan tempon post la konkero. La vicreĝlanda administracio profitis el la tradicia ekonomio cele al la kolektado de impostoj per ceramiko, kotono ktp. La religiaj kredoj kaj praktikoj kaj la majaaj lingvoj persistis, kaj nun milionoj da parolantoj de majaaj lingvoj loĝas en la teritorio en kiu ties prauloj disvolvigis sian civilizacion.[24]

Religio redakti

 

 
Templo de Palenque

Direĝaj urboj en la pluvarbaro redakti

Rimarkinda pri ruinejoj de la majaa kulturo estas la granda nombro de religiaj konstruaĵoj. La religio kaj ties administrantoj (pastroj ktp.) ŝajne ludis gravegan rolon en la vivo de la malnovaj majaoj. Tiatempe la urboŝtatoj estis ĉefe estritaj de reĝoj, kiuj ne ĉiam havis la plej altan, tamen tre gravan religian oficon. Prezentaĵoj montras tamen, ke ĉefe ankaŭ regnestroj kaj altaj nobeloj de la majaoj devis submeti sin al la ofte kruelŝajnaj ritoj.

Tempoj kaj kosmo redakti

Simile al aliaj mezamerikaj popoloj ankaŭ la majaoj opiniis la tempon cikleca. Ritoj kaj ceremonioj estis ligitaj al astronomaj kaj teraj cikloj de la naturo. Ĉiam revenantaj procedoj estis sisteme observitaj kaj notitaj en diversaj majaaj kalendaroj. La tasko de la majaaj pastroj estis interpretado de la cikloj, kion ili faris interrilatigante diversajn ciklojn (kalendaraj mezuroj). Laŭ iliaj diroj, la tempo de la kvina suno, t.e. la epoko kiun ni nun travivas, finiĝos ka 23-an de decembro 2012 per ĉion forglutanta inundego. Renaskiĝo de la kosmo sekvos tiun katastrofon.[25]

Multo el la religiaj tradicioj de la majaoj estas ankoraŭ science pridiskutata, sed ŝajnas certe, ke la majaoj imagis la kosmon (almenaŭ) trinivela, t.e. la malsupra mondo, la tero kaj la ĉielo.

Dioj kaj oferoj redakti

 
Funde de tiu cenoto en Chichen Itza, oni trovis multajn oferaĵojn kaj pli ol 50 skeletojn

Kiel ĉe aliaj mezamerikaj kulturoj, ankaŭ ĉe la majaoj la homa sango havis specifan rolon. Altrangaj famuloj ekzemple gajnis sangon, ekzemple tirante dornajn fadenojn tra lipojnlangon aŭ pikante la penison per eĥinaj dornoj. La doloriga afero de tiaj praktikoj ŝajne donis altan religian valoron. Prezentaĵoj ofte ligas la sangoferon al tiel nomata viziserpento, sed ĉu tio estas indiko, ke la sangoperdo ebligas religiajn viziojn, ne klaras ĝis nun. Laŭ la majaoj, la sango estis la ejo de la animo kaj de la vivoforto; la animon mem oni imagis aera aŭ fumeca. Tial oni kaptis la sangon per paperbendoj, kiuj poste estis bruligitaj. La majaa religio estis politeisma, la dioj estis kiel homoj mortemaj.

La oferoj ekzistis, kiel ankaŭ ĉe la aztekoj kaj aliaj mezamerikaj religioj, ne nur por plezurigi la diojn, sed fakte temis pri oferservo de la homoj, kiuj tiel, iel vivigis la diojn. Tial klariĝas prezentaĵoj majaaj, kiuj montras reĝojn portante diajn bebojn. Samtempe oni bildigis la diojn kiel maljunegaj estuloj.

Ĉe la majaoj homoferoj estis kutimaj. La manieroj mortigi la viktimojn estis ege variaj: fortranĉo de la kapo, dronigo (ekzemple en cenotoj), pendumo, ŝtonumo, venenigo, viva entombigo, ... unu el la plej kruelaj mortigmanieroj estis, kiel ĉe la aztekoj, la distranĉo de la ventro kaj la eltiro de la ankoraŭ batanta koro. Tio estas dokumentita ĉefe pri la postklasika erao danke al ritaj aĵoj. Oni oferis kaj militkaptitojn kaj membrojn de la sama tribo, eĉ el la nobeloj. La kondiĉoj pri kiu estis kiam, kiel kaj kie oferita, ankoraŭ ne estas konataj.

Politiko kaj socio redakti

 
Majaaj urbestroj en la altebenaĵoj de Gvatemalo en 1891

La majaa politiko por eksteraj aferoj estis grava, pro la multaj individuaj urboŝtatoj kaj la komercvojoj por alporti el foraj regionoj komercaĵojn.

La politikaj sistemoj estis ege diversaj laŭ regiono, epoko kaj popolo aŭ eĉ urbo. Ekzistis heredaj reĝujoj, ankaŭ inaj regnestroj, nobelaj registaroj kaj grupaj registaraj, kiel la "ligo de Mayapan", kiuj iom similas al la komercrespublikoj grekaj.

Almenaŭ en la malsupraj tavoloj troviĝis demokratiaj strukturoj. La hodiaŭa tradicio elekti ĉiun trian jaron novan urbestron, la "majaurbestro", ŝajne ekzistas jam delonge.

Kulturo redakti

 
Majaaj signoblidoj, Muzeo de Palenque, Meksiko

La majaa skribo aŭ la majaaj hieroglifoj, estas la skribsistemo uzita de la majaa civilizo en la Antaŭkolumba Ameriko, pli specife en la regiono Mezameriko. La skribaĵoj aŭ literoj estis nomataj hieroglifoj de la antikvaj eŭropaj esploristoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj ne komprenis ĝian signifon, sed atribuis similecojn laŭ ilia aspekto kun la egiptaj hieroglifoj, kun kiuj la majaa civilizo ne havis kontaktojn. Temas pri la sola skribsistemo deĉifrita el la mezamerikaj skribsistemoj. La unuaj enskriboj identigeblaj kiel majaaj datas de la 3a jarcento a.K. kaj la skribo estis uzata ĝis iom da tempo post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16a jarcento (kaj eĉ poste en lokoj kiel Tayasal). La majaa skribo uzis logogramojn kompletigitajn de silabaj glifoj, kun funkcioj similaj al tiuj de la japana skribo.

La majaaj ciferoj estas sistemo por skribado de kalendaraj datoj kaj aliaj nombroj, kiu ekzistis en la majaa civilizacio. Estas pozicia dudekuma nombrosistemo. La ciferoj estas jenaj: la signo, simila al malplena testuda kiraso aŭ konko, signifas nulon; la aliaj 19 ciferoj estas kunmetitaj el du signoj: punkto, kiu signifas 1 kaj streketo, kiu signifas 5. Ordinare oni skribis punktojn en horizontala vico, kaj sub ili horizontalajn streketojn en vertikala vico. Ekzemple, la nombron 19 oni skribis kiel  .[26] Foje oni skribis streketojn vertikalaj, kaj maldekstre de ili punktojn en vertikala vico. La nulon oni povis skribi iom diverse:  ,  ,  ,   kaj simile. Okazis, sed malofte, ke cifero povis esti anstataŭita per figuro de kapo de la diaĵo, kiu estas ligita kun tiu cifero.

Majaa arto estas termino kiu referencas al arto de la majaa civilizo kiu disvolviĝis en la oriento kaj sudoriento de Mezameriko dum la Malfrua Antaŭklasika epoko (500 a.K. - 200 p.K.) kaj kiu floris en la Klasika periodo (200 p.K. - 900 p.K.). Inkludas arkitekturajn strukturojn, skulptaĵojn el ŝtono, pecojn ĉizitajn el ligno, mudladon de stuko, pentraĵojn, murpentraĵojn, skribaĵojn kaj librojn, ceramikon, juvelojn kaj aliajn materialojn de korpa skulptarto kaj ornamaĵo.

Milito redakti

  La milito estis ofta afero en la majaa mondo. Okazis militkampanjoj pro diversaj tialoj, inklude la kontrolon de la komercvojoj kaj la kolektadon de impostoj, invadojn por ekhavi kaptitojn, kaj pli altnivelajn konfliktojn ĝis atingi la kompletan detruadon de malamika ŝtato. Oni konas malmulte pri la majaa militorganizo, aŭ pri la logistiko kaj militista formado. La milito estas reprezentata en la majaa arto de la periodo klasika, kaj la bataloj kaj venkoj estas menciitaj en la glifaj surskribaĵoj.[27] Tamen, la surskribaĵoj ne havigas precizan informon pri la tialoj de la milito aŭ pri la maniero en kiu ili okazis.[28] En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, intensiva milito finis per la falo de la regnoj de la regiono de Petexbatún en la okcidento de Petén.[28] La rapida abandono de Aguateca fare de ties loĝantoj, havigis la neatenditan oportunon ekzameni la restaĵojn de la majaa armilaro in situ (surloke).[29] Nekonataj malamikoj atakis Aguateca ĉirkaŭ la jaro 810 n.e., superis ties elstarajn defendejojn kaj bruligis la reĝan palacon. La loĝantoj de la elito de la urbo fuĝis aŭ estis kaptitaj, kaj ĉiuokaze neniam revenis rekuperi siajn abandonitajn propraĵojn. Ankaŭ la loĝantoj de la ĉirkaŭoj abandonis la lokon tuj poste. Tio estas ekzemplo de intensiva milito farita cele al la eliminado kompleta de rivala ŝtato, anstataŭ submeti ĝin. La esplorado en Aguateca indikis, ke la militistoj de la klasika periodo estis precipe membroj de la elito.[30]

Jam ekde la antaŭklasika periodo, oni esperis, ke la reganto de majaa politika ento estu elstara militestro, kaj ofte oni repreaentis lin havante homajn kapojn kiel trofeo pendantaj el sia zono. En la klasika periodo, tiaj kapo-trofeoj jam ne plu aperis ĉe la zono de la reĝo; anstataŭe, la reĝoj de la klasika periodo estis ofte reprezentataj stare sur la militprizonuloj humiligitaj.[27] Ĝis fino de la postklasika periodo, la majaaj reĝoj estris kiel milit-komandantoj. La majaaj surskribaĵoj de la klasika periodo montris, ke la venkita reĝo povis esti kaptita, torturita kaj buĉita.[31] La hispanoj rakontis, ke la majaaj estroj tenis registrojn de la movado de la armeoj en libroj kun pentraĵoj.[32]

La rezulto de sukcesa militkampanjo povis varii en sia efiko sur la venkita politika ento. Foje, tutaj urboj estis forrabitaj kaj neniam reloĝataj, kiel okazis en Aguateca.[33] Alifoje, la venkintoj alpropriĝis de la venkitaj regantoj, de ties familioj kaj de la reprezentaĵoj de ties patronaj dioj. La kaptitaj nobeloj kaj ties familioj povis esti malliberigitaj aŭ hombuĉitaj. La malplej akra rezulto de la gamo de eblecoj estus ke la venkita politika ento devas pagi impostojn al la venkinto.[34]

Militistoj redakti

De la periodo de kontakto kun la hispanoj oni scias, ke kelkaj militistaj postenoj estis limigitaj al la membroj de la aristokrataro, kaj ke tiuj postenoj estis heredataj per patroflanka sukcedo. Estas probable ke la posedanto de specifa militista posteno instruis al sia sukcedanto la specialan sciaron koncernan al la posteno, inklude la strategion, la ritaron kaj la militdancojn.[31] La majaaj armeoj de la periodo de kontakto kun la hispanoj estts tre disciplinemaj, kaj la militistoj partoprenis en ŝajnigoj kaj en regulaj trejnekzercoj; ĉiuj plenkreskaj kaj sanaj viroj estis disponeblaj por la militservo. La majaaj ŝtatoj ne bontenis permanentajn armeojn; la militistoj estis arigitaj de lokaj funkciuloj kiuj estis respondecaj antaŭ la militestroj. Estis ankaŭ unuoj de solduloj plentempe kiuj sekvis al la permanentaj estroj.[35] Tamen, la majoritato de la militistoj ne servis plentempe, kaj estis ĉefe agrikulturistoj, kiuj ĝenerale dediĉis sin al siaj kultivoj anstataŭ partopreni en militoj.[36] Ĝenerale, la celo de la majaa milito ne estis la detruado de la malamiko, sed la kaptado de prizonuloj kaj la rabado.[37]

 
Lintelo 16 de Yaxchilán, kiu reprezentas la reĝon Ĝaksun B'alam vestitan kiel militisto.[38]

Ekzistas ioma pruvaro ke, ekde la klasika periodo, la virinoj plenumis kelkajn funkciojn de helpo en milito, sed ili ne agadis kiel militoficiroj, kun la escepto de tiuj raraj okazoj en kiuj reĝino estis la suprema reganto.[39] Ĉirkaŭ la postklasika periodo, la majaaj kronikoj sugestas, ke la virinoj foje ja luktis en la batalkampo.[31]

Armiloj redakti

La pelilo aŭ atlatl (sagolanĉilo) estis enkondukita en la majaa regiono fare de Teotihuacan en la frua klasika periodo.[40] La "atlatl" estas bastoneto 0,5 m longa, kun kongruiga pinto taŭga por enirigi en ĝin ĵetsagonĵetlancon.[41] Tiu bastoneto estis uzata por ĵeti la ĵetaĵon pli forte kaj precize ol tio atingebla per ĵeto simple per la brako.[40] La sagopintoj el ŝtono rekuperitaj en Aguateca indikas, ke la ĵetsagoj kaj ĵetlancoj estis la ĉefaj armiloj de la majaa militisto de la klasika periodo.[42] La plebanoj uzis kanpafilojn kiel militarmilon, same kiel ili uzis ilin por ĉasado.[40]

La uzado de pafarko kaj sago estis alia armilo uzita de la antikvaj majaoj, kaj por milito kaj por ĉasado.[28] Kvankam tio estis uzita en la majaa regiono jam dum la klasika periodo, ties uzado kiel militarmilon ne estis ĝeneraligita,[43] kaj ne iĝis ofta militarmilon ĝis la postklasika periodo.[40] Dum la periodo de kontakto kun la hispanoj, la majaoj uzis ankaŭ armilon similan al la glavofrapo aŭ frapilo el fortega ligno kun tranĉilaj klingoj el obsidiano,[44] simila al la macuahuitl de aztekoj. La majaaj militistoj uzis korpoŝirmajn armaĵojn fabrikitaj el vatita, remburita kotono trempita en salakvo por plifortigi ilin; la rezultanta armaĵo estis komparebla favore al tiu el ŝtalo uzita de la hispanoj dum la konkero.[45] La militistoj portis ŝildojn el ligno aŭ ledo, ornamitaj per plumoj kaj feloj.[36]

Ekonomio redakti

Komerco redakti

Disvolvigo redakti

 
Reprezentaĵo de Ek Ĉua (dio de komerco), gravurita en briko, malkovrita en Komalkalko.

Komerco estis ŝlosila komponanto de la majaa socio, kaj esenca por la disvolvigo de la majaa civilizacio. La urboj kiuj kreskis ĝis iĝi la plej gravaj, ĝenerale kontrolis la akiron al la bazaj gravaj komercvaroj, aŭ al la komercvojoj. Urboj kiel Kaminaljuyú kaj Q'umarkaj en la supraj teroj de Gvatemalo, kaj El Tazumal en Salvadoro, kontrolis diverse la aliron al la kuŝejoj de obsidiano en diferencaj momentoj de la historio de majaoj. La plej gravaj urboj de la nordo de la duoninsulo Jukatano kontrolis la aliron al la fontoj de salo.[46] Dum la postklasika periodo, la majaoj estis partoprenantaj en la floranta sklavokomerco de tiu mondoregiono eĉ antaŭ la alveno de la eŭropanoj.[47]

La majaoj de Tabasco realigis intensan komercan interŝanĝon, kiu iras de la klasika al la postklasika periodo (nome de la jaro 600 ĝis la jaro 900), pere de etenda reto de rivera komunikado, kiu igis ilin la grandaj komercistoj de la mondoregiono de Mezameriko.[48] Komalkalko estis grava loko dum la klasika periodo, kiel parto de la komercvojoj en la sudo de Mezameriko. Tio fariĝis evidenta kiam oni malkovris jugojn, hakilojn kaj ŝtonajn materialojn el Verakruco, Hidalgo kaj Gvatemalo kaj bildarojn el la centra altebenaĵo, hakilojn el kupro devenajn el tio kio nuntempe estas Michoacán, same kiel pistilojn el ŝtono devenaj el la nuntempa zono de Puebla.[49] Aliflanke en Veracruz kaj Campeche oni trovis figuretojn kaj ceramikon de la stilo de la majaoj de Komalkalko.[49]

Ankaŭ la urboj de la oriento de Tabasco estis gravaj komercaj centroj, la loko kie nun estas la arkeologia kuŝejo de San Claudio estis grava centro eksportanto de sagopintoj faritaj el siliko kiuj estis komercigitaj al multaj urboj, el kiuj kelkaj estis tiom malproksimaj kiom Nito en la nuna Gvatemalo kaj Naco en Honduro. Moral Reforma, Pomoná kaj Panhalé estis riverhavenoj el kiuj la majaoj kontrolis la pasadon de varoj devenaj el la montaroj de la gvatemala Peteno al la marbordo de la Golfo de Meksiko. En la postklasika periodo, Potonĉano estis grava komerca haveno, kiu interŝanĝis varojn el la centra altebenaĵo ĝis la hondura marbordo, kaj siaflanke Jonuta esti granda centro fabrikanta de ceramiko: la varoj estis komercigitaj al multaj urboj malproksimaj kiel Ĉetumal kaj Bakalar en la marbordo de la Kariba Maro.

 
Turkiso estis unu el la varoj kiuj pruvis komercon longdistancan de luksaj varoj fare de majaoj.

La majaoj partoprenis en la komerco longdistanca en la regiono de majaoj, kaj en la tuta Mezameriko, kaj eĉ transe. En Mezameriko, la komercvojoj centriĝis ĉefe al la centro de Meksiko kaj al la marbordo de la golfo de Meksiko. En la frua klasika periodo, Chichén Itzá estis la centro de etenda komercreto kiu importis diskojn el oro el teritorioj de nunaj Kolombio kaj Panamo, kaj turkison de Los Cerrillos (Nov-Meksiko). La komerco longdistanca de luksaĵoj kaj utilaj havaĵoj estis probable kontrolita de la reĝa familio. La prestiĝaj varoj akiritaj tra komerco estis uzitaj por la konsumo fare de la reganto de la urbo, kaj kiel luksaj donacoj por plifirmigi la fidelecon de la vasaloj kaj aliancanoj.[46] En la malproksima metropolo Teotihuakano, en la centro de Meksiko, estis identigita areo por majaaj komercisnoj kiu datas de la frua klasika periodo.[50]

La komercvojoj permesis ne nur la interŝanĝon de produktoj, sed ankaŭ faciligis la interŝanĝon de personoj kaj sciaro laŭlonge de Mezameriko.[51] Ŝanĝoj en la komercvojoj okazis depende de la hegemonio kaj falo de gravaj urboj de la majaa regiono, kaj dum ĉiu grava reorganizado de la majaa civilizacio, kiel la apero de la majaa civilizacio de la Antaŭklasika periodo, la transro al la Klasika, kaj la falo de la finklasika.[46] Eĉ la konkero fare de la hispanoj ne finigis tuje la tutan majaan komercaktivecon;[46] por ekzemplo, la ĉoleoj de Manĉeo de la periodo de la konkero interŝanĝis prestiĝajn kultivproduktojn kiel kakao, anato kaj vanilo en la areo de la vicreĝlando en Verapaz.[52]

Komercistoj redakti

 
Vazo de la klasika periodo de Sakulo en Gvatemalo.

Oni scias malmulton pri la majaaj komercistoj, spite la fakton ke ili estis reprezentitaj en la ceramiko vestitaj fajne kaj nobele. Pro tio oni scias almenaŭ ke kelkaj komercistoj estis membroj de la elito. Oni scias ankaŭ, ke la majaa nobelaro partoprenis en komerccelaj ekspedicioj longdistancaj almenaŭ dum la periodo de kontakto kun la hispanoj.[53] La plej parto de la komercistoj mala apartenis al la meza klaso kaj dediĉis sin ĉefe al la loka kaj regiona komerco anstataŭ al la prestiĝa longdistanca komerco kiu estis precipe monopolo ekskluziva de la elito.[54] La komercaj vojaĝoj en danĝeraj eksterlandaj teritorioj estis komparataj al trairado tra la submondo; la patronaj diaĵoj de la komercistoj estis du dioj de la majaa submondo kiuj portis dorsosakojn. Kiam la komercistoj eliris al vojaĝoj, ili iris forte armitaj kaj nirge farbitaj, same kiel ties patronaj diaĵoj.[50]

La majaoj ne havis tirbestojn, pro kio ĉiuj komercaj varoj estis transportitaj surdorse de la portistoj se ili veturis surtere; se la komercvojo sekvis la fluejon de rivero aŭ la linion de la marbordo, la varoj estis transportitaj per kanuoj.[55] Kristoforo Kolumbo trafis longan majaan komercan kanuon laŭlonge de la marbordo de Honduro dum sia kvara vojaĝo. La kanuo estis prilaborita el longa malplenigita arbotrunko kaj havis tegmenton de palmofolioj. Ĝi havis larĝon de 2,5 m kaj estis pelita de 25 remistoj. Ĝi transportis komercajn varojn kiel kakao, obsidiano, ceramiko, tekstiloj, hakiloj kaj tintiloj de kupro, same kiel manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por la ŝipanaro.[56] Oni uzis kakaon kiel monero (kvankam ne ekskluzive), kaj ties valoron estis tiom alta ke foje ĝi estis falsita pere de la forigo de la karno de la semo, kiu estis anstataŭita per tero aŭ ŝelo de avokado.[57]

Bazaroj redakti

La bazaroj estas malfacile identigeblaj en la arkeologia registrado.[58] Tamen, la hispanoj rakontis pri prospera merkata ekonomio kima ili alvenis en la regionon.[59] En kelkaj urboj de la klasika periodo, la arkeologoj identigis provizore arkitekturaj strukturoj el masonaĵo en stilo de formala arkaro kaj paralelaj liniigoj de disaj ŝtonoj kiel la permanentaj bazoj de bazarbudoj.[60] Studo de 2007 analizis la grundojn de moderna gvatemala bazaro kaj komparis la rezultojn kun tiuj havigitaj per analizo de ebla antikva bazaro Ĉunĉukmil, Ambaŭloke oni trovis eksterordinare altajn nivelojn de fosforo kaj zinko, kio indikas la ekzistadon de simila aktiveco de produktado de manĝaĵoj kaj de vendado de legomoj. La kalkulita denseco de la bazarbudoj en Ĉunĉukmil sugestas, ke jam ekzistis prospera merkata ekonomio en la frua klasika periodo.[61] Kombinante la arkeologion kaj la analizon de grundoj, la arkeologoj sukcesis identigi provizore la bazarojn en kreskanta nombro de urboj.[62] Dum la postklasika periodo, en la epoko de la kontakto kun la hispanoj, la urboj de la altebanaĵo havis bazarojn en permanentaj placoj, kiuj disponis de funkciuloj por la solvo de disputoj, la plenumigo de la regularoj, kaj la kolektado de impostoj.[63]

Agrikulturo redakti

 
Maizo estis bazmanĝaĵo de la majaa kuirarto.

La antikvaj majaoj havis variajn kaj prilaboritajn metodojn por la produktado de manĝaĵoj. Iam oni kredis, ke la migra kampokultivado (ĉefe per Hakado kaj bruligado) havigis la plej parton de la manĝaĵoj,[64] sed nuntempe oni supozas, ke ankaŭ la permanentaj altaj kampoj, la terasoj, la intensiva ĝarden/hortikulturo, la forstaj ĝardenoj kaj la neirigaciitaj kampoj estis ŝlosilaj por la eltenado de la grandaj populacioj de la klasika periodo en kelkaj areoj.[65] La pruvaro de tiuj diferencaj agrikulturaj sistemoj estas ke ili persistas en la numtepo; por ekzemplo, per elaeraj fotografioj eblas distingi altajn kampojn konektitajn per irigaciaj kanaloj.[66] En la zonoj kiuj estis estintaj dense loĝataj en la antaŭkolumba epoko, la nuntempa kompono de la naturaj specioj montras abundon klare pli grandan de specioj kun ekonomia valoro por la antikvaj majaoj,[67] kaj la registroj de poleno en la sedimentoj de la lagoj en Mezameriko sugestas, ke ekde almenaŭ la jaro 2500 a.n.e., la maizo, la manioko, la sunfloro, la kotono, kaj aliaj plantoj, estis kultivataj asocie kun la senarbarigo.[68][69]

La bazmanĝaĵoj de la majaa kuirarto estis la maizo, la fazeoloj, kaj la kukurboj. Tiuj estis komplementataj per ampleksa vario de aliaj plantoj, kultivataj en fruktiĝardenoj aŭ kolektitaj en la ĝangalo. Kiel konsekvenco de vulkana erupcio en Joya de Cerén, oni konservis registron de manĝaĵoj stokitaj en la majaaj hejmoj, kio inkludis kapsiketojn kaj tomatojn. Semoj el kotono estis muelotaj, probable por produkti kuir-oleon. Krom la bazmanĝaĵoj, la majaoj produktis ankaŭ kultivojn cele al prestiĝo, kiel kotono, kakao kaj vanilo. La kakao estis speciale aprezata de la elito, kiu konsumis ĉokoladtrinkaĵojn.[70] Kotono estis ŝpinita, tinkturita kaj teksita por produkti valorajn tekstilojn por la komerco.[71]

La majaoj havis malmultajn aldomigitajn animalojn; hundoj estis aldomigitaj ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e., kaj la moskanasoj ĉirkaŭ la malfrua postklasika periodo.[72] La meleagroj ne esits taŭgaj por aldomigo, sd ili estis kaptitaj en naturo kaj enkaĝigitaj por dikiĝo. Ĉiuj tiuj animaloj estis uzitaj por ties konsumo; la hunfoj estis uzitaj ankaŭ por ĉasado. Eble ankaŭ cervoj estis malliberigitaj por la dikiĝo.[73]

Majaoj en Esperanto redakti

 
Bareliefo en la muzeo de Palenque

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Majaoj:

 
 
Super Ĉiĉen-Icaon Nezaŭhtezoma kaj Uttu
ŝvebas, ĉefurbon riĉan de la Tolteka-Majaa
kulturo: -Jen la Hejmo de l'Virgulinoj kaj alte
la Korto de l'Pilkludo, Konstruo de l'Militistoj
kun mil kolonoj skulptaj ĉirkaŭ la centra masono,
la Kukulkan-fortreso kaj la Sanktejo Helika.
Nun Uŝmal inter silvoj al vojaĝantoj aperas,
Nezaŭhtezoma montras al la kunulo ĉi-vorte:
-Tie la Turo staras de l'Divenisto Magia,
kiun plenigas ĉie maskoj de l'Dio de Pluvo,
densaj bareliefoj, hieroglifaj enigmoj,
kaj meze piramidas la Gubernia Palaco.[74] 

Fakuloj pri majaoj redakti

Famaj majaoj redakti

Referencoj redakti

  1. Estrada-Belli 2011, pp. 1, 3.
  2. Sharer kaj Traxler 2006, p. 98. Estrada-Belli 2011, p. 38.
  3. Estrada-Belli 2011, p. 1.
  4. Demarest 2004, p. 17.
  5. Olmedo Vera 1997, p. 28.
  6. 6,0 6,1 Coe 1999, p. 81.
  7. Masson 2012, p. 18 237.
  8. Martin y Grube 2000, p. 9.
  9. Becker 2004, p. 134.
  10. Artikolo en Tagesanzeiger pri la kolapso de la majaoj. Arkivita el la originalo je 2007-03-11. Alirita 2007-03-13.
  11. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 613, 616.
  12. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 759-760.
  13. Sharer kaj Traxler 2006, p. 763. Lovell 2005, p. 58. Matthew 2012, pp. 78-79.
  14. Sharer kaj Traxler 2006, p. 763.
  15. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 764-765. Recinos 1986, pp. 68, 74.
  16. Schele kaj Mathews 1999, p. 297. Guillemín 1965, p. 9.
  17. Schele kaj Mathews 1999, p. 298.
  18. Recinos 1986, p. 110. de Águila Flores 2007, p. 38.
  19. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 766-772.
  20. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 772-773.
  21. Jones 1998, p. xix.
  22. Lenoir, Frédéric (2018) [2008]. Breve tratado de historia de las religiones. Barcelona: Herder Editorial. p. 59. ISBN 978-84-254-3976-6.
  23. Sharer kaj Traxler 2006, p. 9.
  24. Sharer kaj Traxler 2006, p. 11.
  25. Robert Bauval, Adrian Gilbert kaj Graham Hancock
  26. Saxakali (1997). Maya Numerals (angle). Arkivita el la originalo je 2006-07-14.
  27. 27,0 27,1 Foster 2002, p. 143.
  28. 28,0 28,1 28,2 Aoyama 2005, p. 291.
  29. Aoyama 2005, p. 292.
  30. Aoyama 2005, p. 293.
  31. 31,0 31,1 31,2 Foster 2002, p. 144.
  32. Webster 2000, p. 66.
  33. Foias 2014, pp. 167-168.
  34. Foias 2014, p. 168.
  35. Wise kaj McBride 2008, p. 32.
  36. 36,0 36,1 Wise kaj McBride 2008, p. 34.
  37. Phillips 2007, p. 95.
  38. Martin kaj Grube 2000, 128, 132.
  39. Foster 2002, p. 145.
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 Foster 2002, p. 146.
  41. Foster 2002, pp. 146-147.
  42. Aoyama 2005, p. 294.
  43. Aoyama 2005, pp. 294, 301
  44. Rice, Rice, Pugh kaj Sánchez Polo 2009, p. 129.
  45. Phillips 2007, p. 94.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 Foster 2002, p. 319.
  47. Foias 2014, p. 18.
  48. Textos indicativos. Museo Regional de Antropología Carlos Pellicer Cámara. Villahermosa, Tabasco.
  49. 49,0 49,1 Tabasco Hoy. «No escaparon señores mayas a las guerras». Arkivita el la originalo en la 4a de marto 2016. Konsultita la 22an de marto 2012.
  50. 50,0 50,1 Foster 2002, p. 322.
  51. Sharer y Traxler 2006, p. 660.
  52. Caso Barrera kaj Aliphat Fernández 2006, pp. 31, 36. Caso Barrera kaj Aliphat Fernández 2007, p. 49.
  53. Foster 2002, p. 320.
  54. Foster 2002, pp. 319-320.
  55. Foster 2002, p. 323.
  56. Foster 2002, p. 324.
  57. Foster 2002, p. 325.
  58. Dahlin et al. 2007, p. 363.
  59. Dahlin et al. 2007, p. 365.
  60. Dahlin et al. 2007, p. 367.
  61. Dahlin et al. 2007, pp. 363, 369, 380.
  62. Foias 2014, p. 14. Sharer kaj Traxler 2006, 659.
  63. Sharer kaj Traaxler 2006, 658.
  64. Fisher 2014, p. 196.
  65. Sharer kaj Traxler 2006, pp. 81-82. Demarest 2004, pp. 130-138. Ross 2011, p. 75.
  66. Adams, Brown kaj Culbert 1981, p. 1460.
  67. Ross 2011, p. 75.
  68. Colunga-García Marín kaj Zizumbo-Villarreal 2004, pp. S102-S103
  69. Franco-Gaviria, Felipe (2018). «The human impact imprint on modern pollen spectra of the Mayan lands». Boletín de la Sociedad Geológica Mexicana (70, 1): 61-78. Konsultita la 3an de Junio 2021.
  70. Foster 2002, p. 310.
  71. Foster 2002, pp. 310-311.
  72. Foster 2002, pp. 311-312.
  73. Foster 2002, p. 312.
  74. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126-127.

Literaturo redakti

  • Adams, R. E. W.; W. E. Brown; T. Patrick Culbert (25a de septembro 1981). «Radar mapping, Archaeology, and Ancient Maya Land Use». Science. New Series (American Association for the Advancement of Science) 213 (4515): 1457-1463. ISSN 1095-9203. OCLC 863047799. doi:10.1126/science.213.4515.1457. Arkivita el la originalo la 12an de marto 2015. Konsultita la 5an de Junio 2021.
  • Aoyama, Kazuo (julio de 2005). «Classic Maya Warfare and Weapons: Spear, dart, and arrow points of Aguateca and Copan». Ancient Mesoamerica (Cambridge University Press) 16 (02): 291-304. ISSN 0956-5361. OCLC 43698811. doi:10.1017/S0956536105050248.
  • Becker, Marshall Joseph (2004). «Maya Heterarchy as Inferred from Classic-Period Plaza Plans». Ancient Mesoamerica (Cambridge University Press) 15: 127-138. ISSN 0956-5361. OCLC 43698811. doi:10.1017/S0956536104151079.
  • Coe, Michael D. (1994) [1992]. Breaking the Maya Code (en inglés). Londres: Thames & Hudson. ISBN 0-14-023481-0. OCLC 31288285.
  • Coe, Michael D. (1999). The Maya (6a eldono). Novjorko, Usono: Thames & Hudson. ISBN 0-500-28066-5. OCLC 40771862.
  • Colunga-García Marín, Patricia; Daniel Zizumbo-Villarreal (vintro 2004). «Domestication of Plants in Maya Lowlands». Economic Botany (en inglés) (Springer por New York Botanical Garden Press). 58, Supplement: S101-S110. JSTOR 4256911. doi:10.1663/0013-0001(2004)58[s101:dopiml]2.0.co;2.
  • Dahlin, Bruce H.; Christopher T. Jensen; Richard E. Terry; David R. Wright; Timothy Beach (decembro 2007). «In Search of an Ancient Maya Market». Latin American Antiquity (Washington, D. C., Usono: Society for American Archaeology) 18 (4): 363-384. ISSN 2325-5080. JSTOR 25478193. doi:10.2307/25478193.
  • del Águila Flores, Patricia (2007). «Zaculeu: Ciudad Postclásica en las Tierras Altas Mayas de Guatemala» (PDF). Ciudad de Guatemala, Guatemala: Ministerio de Cultura y Deportes. OCLC 277021068. Arkivita el la originalo la 21an de julio 2011. Konsultita la 5an de Junio 2021.
  • Demarest, Arthur (2004). Ancient Maya: The Rise and Fall of a Forest Civilization. Cambridge, Britio: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-53390-4. OCLC 51438896.
  • Estrada-Belli, Francisco (2011). The First Maya Civilization: Ritual and Power Before the Classic Period. Abingdon, Britio kaj Novjorko, Usono: Routledge. ISBN 978-0-415-42994-8. OCLC 614990197.
  • Fisher, Chelsea (decembro 2014). «The role of infield agriculture in Maya cities». Journal of Anthropological Archaeology 36: 196-210. ISSN 0278-4165. doi:10.1016/j.jaa.2014.10.001. (requiere suscripción).
  • Foias, Antonia E. (2014) [2013]. Ancient Maya Political Dynamics . Gainesville, Florida, Usono: University Press of Florida. ISBN 978-0-8130-6089-7. OCLC 878111565.
  • Foster, Lynn (2002). Handbook to Life in the Ancient Maya World. Novjorko, Usono: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-518363-4. OCLC 57319740.
  • Jones, Grant D. (1998). The Conquest of the Last Maya Kingdom. Stanford, Kalifornio, Usono: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-3522-3. OCLC 9780804735223.
  • Olmedo Vera, Bertina (1997). «The Mayas of the Classic Period». En A. Arellano Hernández, eld. The Mayas of the Classic Period. México, D. F., México: Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (CONACULTA). pp. 9–99. ISBN 970-18-3005-9. OCLC 42213077.
  • Martin, Simon; Nikolai Grube (2000). Chronicle of the Maya Kings and Queens: Deciphering the Dynasties of the Ancient Maya. Londono kaj Novjorko: Thames & Hudson. ISBN 0-500-05103-8. OCLC 47358325.
  • Masson, Marilyn A.; Carlos Peraza Lope (2004). «Commoners in Postclassic Maya society: Social versus economic class constructs». En Jon C. Lohse kaj Fred Valdez, Jr., eld. Ancient Maya Commoners. Austin, Texas, EE. UU.: University of Texas Press. pp. 197–223. ISBN 0-292-70571-9. OCLC 803179517.
  • Masson, Marilyn A. (6a de novembro 2012). «Maya collapse cycles». Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (Washington, D. C., Usono: National Academy of Sciences) 109 (45): 18237-18238. ISSN 1091-6490. JSTOR 41829886.
  • Phillips, Charles (2007) [2006]. The Complete Illustrated History of the Aztecs & Maya: The definitive chronicle of the ancient peoples of Central America & Mexico - including the Aztec, Maya, Olmec, Mixtec, Toltec & Zapotec. Londono, Britio: Anness Publishing Ltd. ISBN 1-84681-197-X. OCLC 642211652.
  • Recinos, Adrián (1986) [1952]. Pedro de Alvarado: Conquistador de México y Guatemala (2a eldono). Antigua Guatemala, Guatemala: CENALTEX Centro Nacional de Libros de Texto y Material Didáctico "José de Pineda Ibarra". OCLC 243309954.
  • Rice, Prudence M.; Don S. Rice; Timothy W. Pugh; Rómulo Sánchez Polo (2009). «Defensive Architecture and the Context of Warfare at Zacpetén». En Prudence M. Rice y Don S. Rice (eld.), eld. The Kowoj: identity, migration, and geopolitics in late postclassic Petén, Guatemala. Boulder, Colorado, Usono: University Press of Colorado. pp. 123–140. ISBN 978-0-87081-930-8. OCLC 225875268.
  • Ross, Nanci J. (Januaro 2011). «Modern tree species composition reflects ancient Maya "forest gardens" in northwest Belize». Ecological Applications (Washington, D. C., Usono: Ecological Society of America) 21 (1): 75-84. ISSN 1051-0761. JSTOR 29779638.
  • Schele, Linda; Peter Mathews (1999). The Code of Kings: The language of seven Maya temples and tombs. Novjorko, Usono: Simon & Schuster. ISBN 978-0-684-85209-6. OCLC 41423034.
  • Sharer, Robert J.; Loa P. Traxler (2006). The Ancient Maya (6a eldono, reviziita). Stanford, Kalifornio, Usono: Stanford University Press. ISBN 0-8047-4817-9. OCLC 57577446.
  • Webster, David (marto 2000). «The Not So Peaceful Civilization: A Review of Maya War». Journal of World Prehistory (Springer) 14 (1): 65-119. ISSN 1573-7802. JSTOR 25801154. doi:10.1023/a:1007813518630.
  • Wise, Terence; McBride, Angus (2008) [1980]. The Conquistadores. Men-at-Arms 101. Oxford, Britio kaj Novjorko, Usono: Osprey Publishing. ISBN 978-0-85045-357-7. OCLC 12782941.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti