La majaa skribo aŭ la majaaj hieroglifoj, estas la skribsistemo uzita de la majaa civilizo en la Antaŭkolumba Ameriko, pli specife en la regiono Mezameriko. La skribaĵoj aŭ literoj estis nomataj hieroglifoj de la antikvaj eŭropaj esploristoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj ne komprenis ĝian signifon, sed atribuis similecojn laŭ ilia aspekto kun la egiptaj hieroglifoj, kun kiuj la majaa civilizo ne havis kontaktojn. Temas pri la sola skribsistemo deĉifrita el la mezamerikaj skribsistemoj. La unuaj enskriboj identigeblaj kiel majaaj datas de la 3a jarcento a.K. kaj la skribo estis uzata ĝis iom da tempo post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16a jarcento (kaj eĉ poste en lokoj kiel Tayasal). La majaa skribo uzis logogramojn kompletigitajn de silabaj glifoj, kun funkcioj similaj al tiuj de la japana skribo.

Majaaj signobildoj, Muzeo de Palenque, Meksiko

Strukturo redakti

La majaa skribo konsistas el kompleksa aro da glifoj, kiuj pene estis pentritaj sur ceramikaĵoj, muregoj aŭ kodoj; gravurita sur ligno aŭ ŝtono (en kiuj elstaras la laboraĵoj ĉe la steleoj kaj interno de certaj piramidoj); aŭ estis mulditaj en stuko. La gravuritaj glifoj kaj mulditaj ankaŭ estis pentritaj, kvankam la pentraĵoj ofte difektiĝis ĝis la fina malapero. La majaa skribo estis silaba sistemo, kies signifo estas diskutata. La unuopaj simboloj ("glifoj") povis reprezenti vorton (kutime morfemon) aŭ silabon; verdire, la sama glifo ofte povis uziĝi dumaniere. Ekzemple, la kalendara glifo MANIK' same uziĝis por reprezenti la silabon ĉi. La majaa skribo estis skribita en blokoj organizitaj kiel kolonoj el du blokoj da larĝo kaj estis legataj sekvamaniere:

 
Leg-ordo de la majaaj glifoj.

Ene de ĉiu bloko, la glifoj estis metataj de supre malsupren kaj maldekstre dekstren, simile al la silabaj blokoj de la korea skribo Hangulo. Tamen, en la majaa kazo, ĉiu bloko reprezentis unu frazon substantivan aŭ verban. Krome, la glifoj kelkfoje estis mallongigitaj, kie glifero povas anstataŭi parton de alia. La simpligo aŭ mallongigo aperas en aliaj skriboj: Ekzemple, en la hispanaj manuskriptoj mezepokaj la vorto de kelkfoje estis skribata kiel Ð (D kun centra streko de la E). En la angla la et (&), kiu estas ligaturo de la vorto "et" en normana franca lingvo. Kelkfoje, anstataŭ la kutima agordo de la blokoj, ili estis skribitaj per uzo de linio aŭ simplaj kolonoj, aŭ en formo de 'L' aŭ 'T'. Tiuj ĉi variantoj aperis pli ofte, kiam ili pli bone adaptiĝis al la disponebla areo por skribi.

La glifoj estas ĉefe logografiaj, tio estas, ĉiu simbolo reprezentis aĵon aŭ koncepton, kiel "fiŝo" aŭ "jaguaro". Ĝenerale, la glifoj uzataj kiel elementoj fonetikaj estis en la komenco logogramoj apartenantaj al vortoj, kiuj en la parola lingvo estis unusilabaj, kiuj aŭ finiĝis per vokalo aŭ per konsonanto malforta kiel i, u, hglota halto.

Historio redakti

 
Detalo de la majaa Kodo Dresdena. Moderna reproduktaĵo.

Ĝis antaŭnelonge la fakuloj kredis, ke la majaoj adoptis skribon de la olmekoj aŭ de la epi-olmekoj. Tamen, lastaj eltrovoj konfirmis, ke la origino de la majaa skribo estas multe pli malnova ol tiuj ĉi lastaj kaj eble estis la majaoj, kiuj inventis la skribon en Mezameriko.

La scio pri la majaa skribo daŭris en la komenco de la kolonia epoko kaj, laŭ referencoj, kelkaj el la unuaj hispanaj pastroj, kiuj iris al Jukatano lernis ĝian skribon. La pastro Diego de Landa, unua episkopo de Mérida, skribis «Relación de cosas del Yucatán» dum la hispana konkero. La Pastro Landa skribis, ke li fiere bruligis grandan kvanton da idiĝenaj libroj, manuskriptoj kaj simboloj redaktitaj en majaa skribo, vidinta, ke multaj majaoj ankoraŭ havis sian kredon, kiun li konsideris sovaĝa. La pastro Landa redaktis sian kronikon por lasi atestaĵon pri sia konvertigemo de la amerikaj indiĝenoj, sed samtempe, li lasis gravajn kaj valorajn etnografiajn informojn kaj ekzaktajn priskribojn de la majaa skribo, kiuj helpis multajn jarojn poste, por povi interpreti tian skribon. La hieroglifoj reproduktitaj de la episkopo de Mérida de la bruligitaj verkoj fare de la kristanaj konkistadoroj estis ĝuste tiuj, kiujn J.L. Stephen eltrovis en la historiaj monumentoj de la arbaro, kiam li malkovris Kopanon la 17an de novembro 1839. Tiu ĉi utilis por transkribi la hieroglifajn majaajn kalendarojn kaj la tempokalkulojn. La libro de Landa estis malkovrita en la Reĝa Biblioteko de Madrido en 1869 de Brasseur de Bourgbourg kaj ebligis realigi novajn hipotezojn rilate al la majaa skribo.

Landa ankaŭ kreis ortografion en latina alfabeto por la jukatana majaa lingvo. Tiu ĉi estis la unua ortografio pri la majaa lingvo, kiuj estas ĉirkaŭ tridek. La scio de la skribo perdiĝis verŝajne fine de la 16a jarcento aŭ komence de la 17a. Sed en la 19a jarcento estiĝis renovigita intereso pri la majaaj arkeologiaj lokoj.

Fakuloj redakti