Majno (rivero)

rivero en Germanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maine.

Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.

Majno
rivero
Bazaj informoj
Situo Dekstra flankrivero de Rejno, Germanio
Longeco 524 km
Akvokolekta areo 27 292 km²
Fluo
Fonto Fichtelgebirge (Blanka Majno)
Frankonia Ĵuraso (Ruĝa Majno)
- Alteco super marnivelo 887 m (Blanka Majno)
485 m (Ruĝa Majno)
Enfluejo al Rejno, ĉe Majenco
- Alteco 82 m
- Koordinatoj 49° 59′ 40″ N, 8° 17′ 36″ O (mapo)49.9944444444448.2933333333333
Altecodiferenco 805 m (unua)
403 m (dua)
Geografio
Trairataj urboj Würzburg, Offenbach, Frankfurto ĉe Majno, Wiesbaden, Mainz
Alfluantoj
- Dekstraj Fränkische Saale, Kinzig, Nidda
- Maldekstraj Regnitz, Tauber, Gersprenz
vdr

Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mezaltaj montaroj.

Majnaj "Triangulo" kaj "Kvarangulo" redakti

Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas du regionojn, kiuj kvazaŭ grandaj terlangoj enfermiĝas per la rivera bordo: la al nordo malfermita "Majna Triangulo" ekestas kiam en la urbo Schweinfurt la rivera vojo turniĝas suden, en Frickenhausen am Main kaj Ochsenfurt turniĝas je pli ol 300 gradoj kaj pluvojas nordokcidenten al Würzburg kaj Gemünden, kaj la same al nordo malfermita "Majna Kvarangulo" ekestas, kiam la rivero de Gemünden vojas suden al Wertheim, sekve okcidenten al Miltenberg kaj norden al Aschaffenburg, tiel ke la suda parto de la mezalta montaro Spessart enfermiĝas en la rivere bordata "Kvarangulo".

Ŝiptrafiko redakti

Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko por la navigebla longo de 296 km²;, kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejno-Majno-Danubo-Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).

Alfluantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
La Majno en Germanio



Eksteraj ligiloj redakti