Majstro de la Toruna Madono

Majstro de la Toruna Madono (germane Meister der Thorner Madonna, pole: Mistrz Pięknej Madonny Toruńskiej) estas la nomo de skulptisto, kiu en la 14-a jarcento verkis Thorner Madonna, gotikan Mariastatuon por la preĝejo Sankta Johana en la tiam germana Thorn (pole: Toruń). La nome ne konata artisto ricevis sian provizoran nomon laŭ ĉi tiu kalkoŝtona figuro de Maria, patrino de Jesuo. Ĝi estis ero de altaro ekestinta proksimume 1390 kaj nun ne plu ekzista. Ankaŭ la originalo de la madono estas perdita ekde 1944, en Toruno nun staras anstataŭe kopiaĵo de la madonostatuo, en 1957 verkita fidele laŭ la originalo.

Majstro de la Toruna Madono
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1299 (1299-11-30)
Morto 1-an de januaro 1400 (1400-01-01) (100-jaraĝa)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Toruna Madono, kalkoŝtona skulptaĵo, proks. 1390

La Madono de Toruno estas staranta statuo kun juneca, nobla vizaĝo kaj en kortuma vestaĵo kun eleganta faldosvingo, ĝi validas je spertuloj kiel unu el la pratipoj de la tiel nomataj Belaj Madonoj de la malfrua gotiko[1]. Laŭ ĉi tiu modelo aperis poste multaj postsekvaj mariaj figuroj kiel milde ridetanta Maria kun fileto kaj delikata korpokurbiĝo kaj en vestaĵo kun abunde mola faldosvingo.

Thorner Madonna estas unu el la unuaj ekzemploj por tio, kiel per la komenco de la regeco de imperiestro Karlo la 4-a kaj ties antaŭenigo de arto deire de Prago la influo de norditala kaj franca same kiel mezrejna plastiko povis ankaŭ disvastiĝi orienten. Ekestis ĝuste je la komenco de la regeco de la imperiestro unuaj gotikaj madonofiguroj en Bohemujo. Ekde tie venis tiel nomata milda gotika stilo de la regiono – kiel videble je la Madono de Toruno – trans Silezio ĝis Toruno, kiu dum la mezepoko estis parto de la stato de la ordeno de germanaj kavaliroj. La Thorner Madonna montras ligan parencecon kun figuro ekestinta proksimume 1390 aŭ 1400 en Bohemujo, la Madono de Krumovo, ankaŭ skulptita el kalkoŝtono fare de la Majstro de la Madono de Krumovo. Krumauer Madonna ekestis en la medio de la kortego de Prago kaj distingiĝas same kiel Thorner Madonna per sia delikateco kiel unu el la plej gravaj ekzemploj de gotikaj Mariafiguroj. Ĉu tamen, kiel foje supozata, la Majstro de la Madono de Krumovo ankaŭ estas la verkinto de la Madono de Toruno kaj eble dum migrado kaj metilernado disvastigis sian stilon ekde Bohemujo trans Silezio ĝis Toruno, estas pridisputata. Ĉiukaze la du madonofiguroj estas ekzemploj por limotranspaŝa fluo de artaj ideoj de mezepoka gotiko ankaŭ en orientajn regionojn.

Referencoj redakti

  1. Schöne Madonnen. En: P.W. Hartmann: Das grosse Kunstlexikon, www.beyars.com (vokita 20-an februaron de 2015)

Literaturo redakti

  • Wilhelm Pinder: Zum Problem der "Schönen Madonnen" um 1400. En: Jahrbuch der Preußischen Kunstsammlungen 44, Berlino 1923
  • Karl Heinz Clasen: Die "Schönen Madonnen", ihr Meister und seine Nachfolger. Königstein i. T. 1951;
  • A. Kutal: Gotische Kunst in Böhmen. Prago 1971
  • Karl Heinz Clasen: Der Meister der Schönen Madonnen. Herkunft, Entfaltung, Umkreis. Berlino, Novjorko 1974
  • J. Homolka: Die Parler und der schöne Stil 1350-1400. Kolonjo 1978
  • J. Homolka: K jednomu motivu krásných Madon En: Acta historiae artis Slovenica 6 (2001) p. 5-12
  • T. Jurkowlaniec: Mittelalterliche Steinskulptur in den heutigen polnischen Ostseegebieten. Denkmälerbestand und Stand der Forschung. In: L.-O. Larsson (eldoninto): Kunst- und Kulturgeschichte im Baltikum (Homburger Gespräche ; 19), Kiel 2004, pj. 22-63
  • M. Jakubek-Raczkowska: Die Einflüsse Böhmens auf die gotische Skulptur im Ordensland Preußen. Ein Überblick im Lichte der neusten Forschungen. En: J. Fajt kaj A. Langer (eldonintoj): Kunst als Herrschaftsinstrument: Böhmen und das Heilige Römische Reich unter den Luxemburgern im europäischen Kontext. Berlino 2009, pj. 550-563