Malfermi la ĉefan menuon

Majsuro

(Alidirektita el Majsur)

Majsuro (en la kannada: ಮೈಸೂರು) estas milionurbo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Karnatako.

Majsuro
Mysore Palace, India (photo - Jim Ankan Deka).jpg
Administrado
Poŝtkodo 570001 [+]
Demografio
Loĝantaro 887 446  (2011) [+]
Loĝdenso 6 723 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 18′ N, 76° 39′ O (mapo)12.30305555555676.643333333333Koordinatoj: 12° 18′ N, 76° 39′ O (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 132 km² (13 200 ha) [+]
Situo de Majsuro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mysore [+]
Information icon.svg
vdr
Flago de Majsuro
Pordego en Majsuro
Lago en Majsuro

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Majsuro situas en suda parto de la lando sur malebenaĵo. Bengaluro troviĝas je 146 km-oj.

HistorioRedakti

Laŭ la hindua mitologio en la nuna Majsuro demono Mahishasura vivis. En 1524 fortikaĵo konstruiĝis. En la 18-a jarcento ofte estis bataloj inter britoj kaj lokaj regnestroj. En 1897 la pesto mortigis preskaŭ la duonon de la loĝantaro. Ĝis 1947 la urbo estis ĉefurbo de loka regno.

KlimatoRedakti

En Majsuro la estas 3 sezonoj: somero inter marto-junio, musono inter julio-novembro kaj vintro. Jare pluvas po 800 mm (en ĉiuj monatoj pluvas). temperaturo varias tage inter 27-30 °C, nokte 16-22 °C.

TrafikoRedakti

La kontaktoj voje, trajne kaj aere estas bonaj.

EkonomioRedakti

En la 21-a jarcento la informa teknologio estras en Majsuro, kiun la turisma industrio akompanas. Pli frue oni prilaboris teksaĵojn.

EdukadoRedakti

La Universitato Majsuro estis fondita en 1916. Troviĝas du aliaj registaraj universitatoj kaj unu privata universitato en Majsuro. Ankaŭ troviĝas en la urbo pluraj esplorinstitutoj inkluzive la Centran Instituton de Barataj Lingvoj (CIIL).

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti