Makadamo laŭ PIV estas tavolo el ŝtonrompaĵo kunmiksitaj per bitumo kaj asfalto por surkovri stratojn. Ĝi estis elpensita de la skoto John Loudon McAdam komence de la 19-a jarcento kaj nomita laŭ la familia nomo de la inventinto.

konstruo de makadama strato dum la epoko de J. L. McAdam

Laŭ Francisko Azorín makadamo estas Pavimo formita per rompitaj ŝtonetoj kungluitaj per ŝlimo, uzata por vojo, ŝoseoj.[1] Li indikas etimologion el Mac-Adam, propra nomo de angla inĝeniero (1819ªj). Kaj li aldonas la terminojn tarmakadamo, por makadamo, kies kungluaĵo estas gudro; makadami, por pavimi per makadamo; kaj makadamasfaltita.[2]

Historio redakti

Kiam fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento motoraj veturiloj iĝis pli kaj pli kutimaj, polvo iĝis serioza problemo por la makadamaj stratoj. La negativa premo de la rapide moviĝantaj veturiloj suĉis la polvon kaj sablerojn el la strata surfaco, rezulte de kio ankaŭ pli grandaj eroj de la strato perdis la interligon. Krome ekestis malagrablaj polvonuboj post ĉiu veturilo. Oni solvis la problemon per aldona surfaca tavolo de gudrobitumo, el kio rezultiĝis tiel nomata "gudroligita makadamo" (angle tarmac).

En la moderna lingvouzo sub la vorto makadamo plej ofte komprenatas tia surface bitume aŭ gudre ligita stratokovraĵo kontraste al asfalto.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 131.
  2. Azorín, samloke.