Makbara estas verko de 1975 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1980 post la reveno de la verkisto al la publikigo ene de Hispanio post la morto de Francisko Franko. Makbara estas arabdevena vorto kiu kolektas la radikajn literojn "m-k-b-r", rilataj al morto, el kio devenas esperantaj vortoj kiaj makabrakadavro. La libro konsistas el kolekto de sendependaj tekstoj. Oni polemikas ĉu tiu libro povas esti konsiderita romano aŭ ne, konstatinte ke jam aliaj "romanoj" de Goytisolo havis neromanecajn stilon kaj strukturon, kaj tamen ili estis konsideritaj romanoj. Tiu povas esti konsiderata ankaŭ novelaro aŭ eĉ esearo, kaj pli larĝsence "eseeca novelaro".

Makbara
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juan Goytisolo, aŭtoro de Makbara.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

(La priskribo estas proksimuma, ĉar ne estas klara rakontofadeno, ĉefe dekomence, sed nur serio da sinsekvaj tekstoj, plej ofte sen klara ligaĵo. En la lasta duono de la novelaro la rilato inter ĉapitroj iĝas pli flua kaj la verko iomete romaniĝas)

  • DEL MÁS ACÁ VENIDO (Veninta el maltranse).- Francurba priskribo, kie ulo kun misformita vizaĝo estas malakceptita de "normaluloj". Tiu simila okazo aperas en la fino de la antaŭa libro de Goytisolo, nome Juan sin Tierra.
  • RADIO LIBERTY.- Ironia eseo pri alĝustigo de la nuna hono al neceso de la sistemo: konsumismo, obeemo, "normala" seksumado, ktp.
  • ÁNGEL (Anĝelo).- Neformala, ribelema virino. Ambigua sekseco de du roluloj, geviroj, kiuj kune suferas la transseksecon.
  • CEMENTERIO MARINO (Martombejo).- Priskribo de maroka urbo. Je la fino iela identigo de tombejo kun amrilatoj.
  • SIC TRANSIT GLORIA MUNDI (Tiele foriras la monda gloro).- Komparo inter la seksallogo de virino kaj la estreco de abelestrino en abelaro, kontraste al la mallaboremaj maskloj.
  • DAR DAEBBAGH.- Konata bildo de la tinkturistoj en laborplaceto, kaj aludoj al unu el ili kaj al lia peniso. Li imagas ke li perfortas blondan turistinon, sed tio ne okazas; nur viroj dungas lin.
  • LE SALON DU MARIAGE (Nupta salono).- Ironia priskribo de la preparado por nupto. Viro ŝajnigas sin virino, skandalo de alparolatoj kaj ĉeestantoj.
  • APOSENTOS DE INVIERNO (Vintraj luksoĉambroj).- Priskribo de kaŝita ejo, akumulejo, kie estas eĉ ronĝuloj.
  • ANDRÓLATRA (Viradoranto).- Amafera korespondado, ĉefe de ardaj viroj. Blondulino korespondas kun unu el tiaj viroj, nome neskribopova maroka soldato; busveturo por renkonti lin kaj trafo de alia edzino lia.
  • SIGHTSEEING TOUR (Turista vidado).- Anglalingva turisma prezentado de usona grandurbo. Kontraste turismo ankaŭ en Maroko. Anstataŭo de tradicia manĝokutimo per modernaj piloloj; ankaŭ moderna reproduktado laboratoria. Koincido de bildo de la priskribitaj strategoj kun bildo de ina reprodukta organo.
  • ELOÍSA Y ABELARDO (E kaj A).- Aventuro de du radiprogramaj ĵurnalistoj al kloakoj kie loĝas subhomoj. Ministo; seksaj obsedoj por granda peniso. Paro kiu seksumas kaj estas surprizita de la ĵurnalistoj.
  • HIPÓTESIS SOBRE UN AVERNÍCOLA (Hipotezo pri avernoloĝanto).- Parodia ronda tablo de scienculoj pri la kloakano, laŭdire devena el tribo el Sudano, sed fakte devena el Marakeŝo.
  • COMO EL VIENTO EN LA RED (Kiel vento rete, tiu esprimo malfermas la libron kiel maroka proverbo, kune kun citaĵoj el Shakespeare kaj Markso).- Marĝenita maroka junulo kiu posedas enorman penison, miro fare de spektaklistino.
  • NOTICIAS DEL MÁS ALLÁ (Novaĵoj el transe).- Abstraktaj avertoj pri ampleksa senco de religio kaj akcepto de la socia ento. Sentoj de la virino kaptitaj dum seksumado en la kloakoj. Fine ĉio aperas kiel trovorteca rakonto de profesia rakontisto de la marakeŝa placo.
  • LECTURA DEL ESPACIO EN XMAÁ-EL-FNÁ (Legado pri spaco en X).- Dudekpaĝa priskribo de la etoso de la fama ĉefa placo de Marakeŝo Xmaá-el-Fná.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bibliografio redakti

  • Levine, Linda Gould. Juan Goytisolo, la destrucción creadora. México, Editorial Joaquín Mortiz, 1976.
  • Pérez, Genaro. Formalist Elements in the novels of Juan Goytisolo. Potomac, Editorial José Porrúa Turanzas, 1979.
  • Pérez, José Carlos. La trayectoria novelística de Juan Goytisolo: el autor y sus obsesiones. Zaragoza, Editorial Oroel, 1984