Makemo, Rangi-kemo Te Paritua,[1] estas unu de la pli grandaj Tuamotuaj atoloj en Franca Polinezio.

Makemo
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 36′ S, 143° 40′ U (mapo)-16.598611111111-143.66138888889Koordinatoj: 16° 36′ S, 143° 40′ U (mapo) f1
Situo de Makemo
Situo de Makemo

Map

Longo 69 kmf2
Larĝo 16,5dep1f3
Areo 56 km² f4
Loĝantaro 832 (2014)
15 loĝ./km²
Ĉefa loko Pouheva
bildo de insulo
vdr

Makemo estas 69 km longa kaj 16,5 km larĝa, kaj havas land-areon de 56 km². Ĝi estas la kvara plej granda atolo de la Tuamotuoj koncerne la surfaco de la laguno, kun areo de 603 km². Malgraŭ ĝia areo, la laguno nur havas du navigeblajn pasejojn.

Makemo havas 832 loĝantojn; la ĉefa vilaĝo nomiĝas Pouheva kaj havas populacion de 600. La vilaĝo havas varfon kaj internulejon kun 150 infanoj de najbaraj insuloj. Ĝi ankaŭ havas flughavenon kiu situas okcidente de Pouheva.

Historio redakti

Makemo estas la hejmo de la legenda polinezia heroo Moeava.

La unua registrita eŭropano kiu alvenis sur Makemo estis la angla perlokomercisto John Buyers sur la brigo Margaret. Li alvenis sur Makemo je la 10-a de marto 1803 je la sama tago kiam li malkovris la atolon Taenga li nomis la insulon "Phillips Island", laŭ la eksa ŝerifo de Londono, Sir Richard Phillips. Sur kelkaj mapoj Makemo nomiĝas "Kutusov".

La flughaveno de Makemo malfermiĝis en 1976.

Administracio redakti

La komunumo de Makemo konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Referencoj redakti

  1. Young, J.L. (1899). “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 2015-01-07.. 

Eksteraj ligiloj redakti