Malfermi la ĉefan menuon

Ghindari

(Alidirektita el Makfalva)

Ghindari [gindarj] (hungare: Makfalva) estas komunumo en Rumanio en la meza etapo de la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Abud, Ceie, Chibed, Solocma kaj Trei Sate.

Ghindari
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Makfalva (hungare)
Iama hungara departemento Maros-Torda
Situo 46° 30′ N, 24° 56′ O (mapo)46.50472222222224.926111111111Koordinatoj: 46° 30′ N, 24° 56′ O (mapo)
Alto super maro 374 m
Poŝtkodo 547265
Loĝantaro
– komunumo 4.962 (en 2011)
– vilaĝo 1,577 (en 2011; 1.461 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 117051
Information icon.svg
vdr

SituoRedakti

Ghindari situas sur la dekstra bordo de Târnava Mică. Ĝin trapasas la nacia vojo DN13A inter Bălăușeri kaj Lupeni.

LoĝantaroRedakti

En 1910 ĝi havis 1821 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1.521 el kiuj 97 % estis hungaroj.

HistorioRedakti

Ĝia unua skriba menciaĵo datiĝas el 1507. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Makfalva apartenis al Hungario (Maros-Torda).

FontoRedakti

  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti