Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)

Maksimiliano la 1-a de Habsburgo (naskiĝis la 22-an de marto 1459 en Wiener Neustadt; mortis la 12-an de januaro 1519) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1508 ĝis sia morto. Li ekspansiis la influon de la Habsburgoj, kaj per militoj kaj per geedziĝoj. Ofte oni referencas lin kiel "la lastan Kavaliron". Maksimiliano la 1-a estis filo de imperiestro Frederiko la 3-a kaj lia edzino Eleonora de Portugalio kaj Aragono. Li edziĝis unue al dukino Maria de Burgonjo.

Maksimiliano la 1-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Pentraĵo far Albrecht Dürer, 1519 (Muzeo pri la Historio de la Arto, Vieno, Aŭstrio). Maksimiliano portas sian personan emblemon, la granaton.
Pentraĵo far Albrecht Dürer, 1519 (Muzeo pri la Historio de la Arto, Vieno, Aŭstrio). Maksimiliano portas sian personan emblemon, la granaton.
Regado 1508-1519
Antaŭulo Frederiko la 3-a
Sekvanto Karolo la 5-a
Persona informo
Maximilian I
Naskonomo Erzherzog Maximilian von Österreich
Naskiĝo 22-an de marto 1459 (1459-03-22)
en Wiener Neustadt, Duklando Stirio,  Sankta Romia Imperio
Morto 12-an de januaro 1519 (1519-01-12) (59-jaraĝa)
en Wels, arkiduklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Tombo St. George's Cathedral, Wiener Neustadt vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Subskribo Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Memorigilo Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Frederiko la 3-a vd
Patrino Eleonora de Portugalio kaj Aragono vd
Gefratoj Kunigunde of Austria vd
Edz(in)o Maria de BurgonjoAna de Bretonio • Bianca Maria Sforza vd
Infanoj Filipo la 1-aMargareto de Aŭstrio • George of Austria • Leopoldo de Austria • Barbara Disquis • Kornelio de Aŭstrio • Barbara von Rottal • Francis of Habsburg vd
Parencoj Galeazzo Maria SforzaGian Galeazzo Maria SforzaLudoviko la 1-a Jogajlido • Margareto de Aŭstrio • Anna of Saxony, Electress of Brandenburg • Alberto la Temerara, duko de SaksioErnesto de Saksio • Susanna of Bavaria • Sabina of Bavaria • Johano la Konstanta • Alberto la 4-a, Duko de Bavario • Karlo la 5-aFilipo la 2-aFerdinando la 1-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante tre talenta en ĉiuj artoj kaj sciencoj sed ankaŭ koncerne sportajn agadojn li danke al la edzinigo de Mario konkeris por la Habsburgoj la burgonjajn provincojn. Kiam la franca reĝo Ludoviko la 11-a volis kapti parton de ili, Maksimiliano unue povis cedigi la francon la tuton. Sed pro malfrua morto de la unua edzino (27.3.1482) li faris la Pacon de Arras. Per tio gajnis Franclando la teritoriojn de Artezo kaj de la Duklando Burgonjo.

Elektite en 1468 imperiestro de la Sankta Romia Imperio Maksimiliano la plejan tempon restis en Nederlando de kie li ade militis kun francoj pli malpli bonŝance sed ankaŭ kontraŭ burĝoj ribelaj en la propra lando. La anoj de la urbo Bruĝo malliberigis Maksimilianon dum tri monatoj, ĝis venis lia patro kaj la germanaj princoj por liberigi lin. Reveninte en la Regnon en 1489 li forpelis la Hungarojn el Aŭstrio post la morto de ilia reĝo Matiaso la 1-a. Li adoptitis fare de la tirola duko Sigismondo de Aŭstrio kaj ekregis en tiu ĉi lando en 1496. La Turkojn invadintajn Karniolon, Karintion kaj Stirion li venkis en 1492 apud Villach persekutonte ilin ĝis Bosnio. Militon farotan kontraŭ Karlo la 8-a (Francio), kiu nuligis la planitan geedziĝon kun Anne de Bretagne, malhelpis la Paco de Senlis (23.5.1493), per kio Maksimiliano regajnis la regionojn Artezo kaj Franĉkonteo.

Kiel imperiestro redakti

Post la morto de Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio) Maksimiliano mem iĝis imperiestro en la 19.8.1493. Li edzinigis Bianca Maria Sforza, la filinon de Galeazzo Maria Sforza kiu alportis multe da mono. Nun volis Maksimiliano ke ankaŭ Italujo iĝu parto de la regno habsburga. Por gajni la subtenon de la princoj li propagandis la kreon de oligarĥia konstitucio regna kaj voĉdonis tiufavore ĉe la dietoj de Worms (1495) kaj de Augsburg (1500). Tiam faritis la t.n. Regimentum regni (skizo konstitucia). Klaras ke Maksimiliano esperis de tio helpon amplan por siaj personaj militaj planoj. Post kiam la princoj ne plu centprocente apogis lin, Maksimiliano pasive malebligis la tiom necesan ellaboron de nova konstitucio. Milito kontraŭ la Svisoj en 1499 finiĝis per la Paco de Bazelo - kaj rezultigis la kompletan memstarecon de Svislando. Kampanjo farita en 1496 en Milano fiaskis, same invado en Burgonjon kaj en Ĉampanjon (1498). En 1500 Maksimiliano devis cedi Milanon al la franca reĝo Ludoviko la 12-a. Dum dua invado farita en 1508 laŭ petado de papo Julio la 2-a kiel rekompenco de la imperiestra kronado, la Venecianoj blokis la Agiĝan valon malebligante la transpaŝon de Trento fare de la maksimilianaj taĉmentoj. Tiam Maksmiliano eknomis sin elektita romia imperiestro (erwählter römischer Kaiser). Por venĝi la venecianojn li kreis kune kun la Francoj, la papo kaj la Hispanoj la Ligon de Cambrai (1508). Li konkeris ankaŭ Verona, Vicenza kaj Trieston; sed la sieĝo de Padovo en 1509 malsukcesis. Kelktempe ankoraŭ li subtenis Francion kontraŭ la Sankta Ligo - sed finfine li mem aliĝis al ĝi kaj deklaris militon kontraŭ Franclando. En 1516 tamen faritis la Paco de Bruselo, kie Francisko la 1-a (Francio) gajnis Milanon, la Venecianoj Veronon.

Maksimiliano ne sukcesis dum la dieto de Augsburg 1518 ke lia nepo Karlo de Hispanio iĝu posteulo imperiestreca. Sed li gajnis por la Habsburgoj - krom la kronon de Hispanio - danke al fianĉo inter la nepo Ferdinando kaj Anna de Hungario kaj Bohemujo promesoplenajn teritoriojn en la oriento. Farante ade novajn planojn li mortis subite en Wels kaj entombigitis en Wiener Neustadt. En la Kortega preĝejo en Innsbruck starigitis por li imponega maŭzoleo kun grandega ĉerko ĉirkaŭita de 23 herooj de super natura grandeco.

Graveco kaj mecenateco redakti

Maksimiliano estis de aspekto impona; li estis inter la unuaj personoj kiuj intence kaj laŭ moderna maniero propagandis por la reganteco per la propra portreto. Li havis kavaliran karakteron (kelkaj nomis lin "la lasta kavaliro") estante apoganto de novaj humanismaj artoj kaj vidpunktoj. Ĉe lia kortego laboris multaj artistoj kaj historiografoj kiel ekz. Conrad Celtis, Konrad Peutinger, Johano Stabo, Spießheimer, Albrecht Dürer, Burgkmair kaj multaj aliaj (antaŭ ĉio el Nürnberg kaj Augsburg).

Literaturo kaj lignogravurado estis efikaj propagandiloj. Inter la ksilogravuraĵoj artaj-progadandaj menciindas »Genealogie« (H. Burgkmaier), »Österreichische Heiligen« (Leonhard Beck el Augsburg), »Freydal« (pri turniroj kaj festoj ĉekortegaj), »Weißkunig« kaj »Teuerdank« (ĉe ambaŭ laste menciitaj verkoj temas pri biografioj). Nuraj lignogravuraĵoj estis »Triumphzug« (trionfa procesioj de la imperiestroj laŭ desegnaĵoj de Dürer, Burgkmair, Beck) kaj »Ehrenpforte« (92 folioj pri arkitekturaj planoj sub ĉefarkitekto Jörg Kölderer, dezajno de Dürer kaj ties helpantoj kune kun la historiografo Johano Stabo; en Innsbruck troviĝas la plej konata arkitekturaĵo de Maksimiliano, Goldenes Dachl). Dürer faris ankaŭ celebran portreton de la imperiestro en 1518 kaj preĝolibron personan de Maksimiliano. Alian portreton konatan faris la viena kortega pentristo Bernhard Strigel.

Maksimiliano ankaŭ mem verkis: li skribis »Das Stahlbuch«, »Die Baumeisterei«, »Die Gärtnerei«, »Fischereibuch« kaj »Jagdbuch«, Maksimiliano skribis taglibron kie li prezentis ade novajn planojn. Li parolis la lingvojn latinan, germana, francan, italan, anglan, ĉeĥan, interesiĝis pri matematiko ka historio kaj praktikis pentradon, muzikon, poezion kaj konstruon. Lia ŝatokupo estis la bestoĉasado. Unu tagon li vojeraris proksime de Kematen apud Innsbruck en la rokoj de Martinswand. Nur post tri tagoj savis lin minejisto. La francan nobelon Claude de Barré, kiu dum la Dieto de Worms (1495) provokis la tutan kavaliraron germanan, li venkis en duelo. Festojn li volonte partoprenis. En liaj heredolandoj li de tempo al tempo persone juĝistis. Multaj konsideris Maksimilianon perfekta reganto esperante je realigo de liaj ideoj. Multaj el ili tamen ne realiĝis aŭ pro ĝeneralaj malfavoraj cirkonstancoj aŭ pro maniemo de la suvereno. Li eĉ volis iĝi papo por pace konkeri Italujon post kiam li vidis ke milita opcio ne taŭgis.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 474-475, kio legeblas tie ĉi interrete.